Operacioj per nombroj: Malsamoj inter versioj
[nekontrolita versio] | [nekontrolita versio] |
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Googl (diskuto | kontribuoj) e kat. |
Googl (diskuto | kontribuoj) e potenco -> potenco (matematiko) |
||
Linio 11: | Linio 11: | ||
* '''[[Divido]]''' – operacio, kies celo estas scii, kiomoble unu kvanto (nomata '''[[dividato]]''') entenas alian (nomatan '''[[dividanto]]'''); la rezulto nomiĝas '''[[kvociento]]'''. La signo por divido estas ''':''' (dupunkto) au '''/''' (stango). Ekz. a:b=a/b; '''a''' dividite per '''b''' egalas '''a''' sur '''b'''. |
* '''[[Divido]]''' – operacio, kies celo estas scii, kiomoble unu kvanto (nomata '''[[dividato]]''') entenas alian (nomatan '''[[dividanto]]'''); la rezulto nomiĝas '''[[kvociento]]'''. La signo por divido estas ''':''' (dupunkto) au '''/''' (stango). Ekz. a:b=a/b; '''a''' dividite per '''b''' egalas '''a''' sur '''b'''. |
||
* '''[[Potenco]]''' – la produto de '''n''' faktoroj, el kiuj ĉiu egalas al '''a'''; ekz. 3<sup>4</sup>=3 x 3 x 3 x 3=81 aŭ la kvara potenco de tri. La nombro 4 estas '''[[eksponento]]'''. Kutime la operacio estas skribita per [[indekso (skribado)|indekso]], la eksponento tiam estas skribita kiel supra indekso. |
* '''[[Potenco (matematiko)|Potenco]]''' – la produto de '''n''' faktoroj, el kiuj ĉiu egalas al '''a'''; ekz. 3<sup>4</sup>=3 x 3 x 3 x 3=81 aŭ la kvara potenco de tri. La nombro 4 estas '''[[eksponento]]'''. Kutime la operacio estas skribita per [[indekso (skribado)|indekso]], la eksponento tiam estas skribita kiel supra indekso. |
||
* '''[[Radiko]]''' – la radiko de nombro '''a''' per alia nombro '''n''' estas tia nombro, ke ĝia potenco per '''n''' egalas al '''a''': la ''noa'' radiko de 10; la radiko de 8 per 3 estas 2 (kuba radiko el 8); kvadrata radiko el 25 estas 5. |
* '''[[Radiko]]''' – la radiko de nombro '''a''' per alia nombro '''n''' estas tia nombro, ke ĝia potenco per '''n''' egalas al '''a''': la ''noa'' radiko de 10; la radiko de 8 per 3 estas 2 (kuba radiko el 8); kvadrata radiko el 25 estas 5. |
Kiel registrite je 21:55, 13 jan. 2006
Matematiko > Nombro > Operacioj per nombroj
La plej famaj matematikaj operacioj estas tiuj, kiuj agas sur nombroj. Jen listo de la plej famaj de tiaj operacioj:
- Adicio – operacio por trovi la sumon de nombroj aŭ kvantoj. La signo de adicio estas + (plus). Se ni adicias 5 kaj 3, ni ricevos 8. 5 kaj 3 estas adiciatoj, 8 estas sumo.
- Subtraho – operacio por trovi la diferencon de la dua nombro per la unua nombro; La signo de subtraho estas − (minus). Ekz. ĉe la subtraho: 9−6=3 oni diras, ke 9 estas la malpliigato, 6 estas la subtrahato, 3 estas la diferenco.
- Multipliko – operacio, per kiu, se oni multiplikas nombron a per pozitiva entjero n, oni povas trovi la sumon de n ekzempleroj de nombro a. La signo de multipliko estas · aŭ ×. Ĉe la multipliko: a × b = c oni nomas a kaj b faktoroj, kaj c la produto, × estas la multiplika signo.
- Divido – operacio, kies celo estas scii, kiomoble unu kvanto (nomata dividato) entenas alian (nomatan dividanto); la rezulto nomiĝas kvociento. La signo por divido estas : (dupunkto) au / (stango). Ekz. a:b=a/b; a dividite per b egalas a sur b.
- Potenco – la produto de n faktoroj, el kiuj ĉiu egalas al a; ekz. 34=3 x 3 x 3 x 3=81 aŭ la kvara potenco de tri. La nombro 4 estas eksponento. Kutime la operacio estas skribita per indekso, la eksponento tiam estas skribita kiel supra indekso.
- Radiko – la radiko de nombro a per alia nombro n estas tia nombro, ke ĝia potenco per n egalas al a: la noa radiko de 10; la radiko de 8 per 3 estas 2 (kuba radiko el 8); kvadrata radiko el 25 estas 5.
- Logaritmo (de pozitiva nombro a en logaritma sistemo kun bazo b) – La eksponento, per kiu oni devas potenci b por ekhavi a. Dekuma logaritmo estas kun bazo 10; natura logaritmo – kun bazo e=2,71828...
En la aro N (naturaj nombroj) ĉiam eblas la operacioj de la adicio, multipliko, potencigo, sed ne ĉiam subtraho, divido kaj radikado. Ekzemple, ne ekzistas natura nombro, kiu estas rezulto de la operacioj: 3−6 kaj 3:7. Por solvi ĉi-tiujn problemojn oni enkondukis la nociojn de negativaj nombroj kaj racionalaj nombroj.
Necesas bone distingi inter nombroj kaj numeroj, kiuj havas restriktitan aron da eblaj operacioj.