Spico (drogo): Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
EmausBot (diskuto | kontribuoj)
e r2.6.4) (robota modifo de: it:Cannabis sintetica
WikitanvirBot (diskuto | kontribuoj)
e r2.7.1) (robota aldono de: fi:Spice (huume)
Linio 34: Linio 34:
[[de:Spice (Droge)]]
[[de:Spice (Droge)]]
[[en:Synthetic cannabis]]
[[en:Synthetic cannabis]]
[[fi:Spice (huume)]]
[[it:Cannabis sintetica]]
[[it:Cannabis sintetica]]
[[no:Zense]]
[[no:Zense]]

Kiel registrite je 12:37, 4 jun. 2011

Dosiero:Spice drug.jpg
saketo de "Spico"

"Spico"angle "Spice" estas venda nomo por miksaĵo de herboj, kiu vendatas en Eŭropo, Kanado kaj Nov-Zelando ekde proksimume la jaro 2002. Ĝi deklariĝis incenso, kaj ekvendiĝis interrete ankaŭ kiel "herba fumaĵo". Kvankam la produktistoj oficiale avertas ne inhali la fumon de la bruligita herbaro, rapide disvastiĝis la informo ke la miksaĵo fumeblas kvazaŭ anstataŭaĵo de kanabo kaj havu similan eŭforiigan efikon. Intertempe sciencaj esploroj pruvis ke la miksaĵo enhavas plurajn sintetikajn kanabinoidojn, kemie tre parencaj al la naturaj kanabinoidoj kiuj igas fumatan kanabon esti narkotaĵo. Pluraj malsamaj "gustoj" de "Spico" estis vendigitaj kiuj montriĝis enhavi malsamajn proporciojn de la sintetikaj kanabinoidoj, kaj konsumintoj raportas iom malsamajn efikojn laŭ la specoj. Sekve de daŭre plialtiĝinta vendado, granda nombro de konkurantaj vendaĵoj de aliaj produktistoj tutmonde surmerkatiĝis.

Enhavaĵoj

Laŭ la produktistoj, "Spico" nur enhavu miksaĵon de tradicie uzitaj medicinaj herboj, kiuj po produktu mildan bonetosigan efikon kies sumo similu al la eŭforiigo komparebla al fumado de kanabo. La herboj deklaritaj sur la pakaĵoj estas precipe Canavalia rosea, Nymphaea caerulea, Scutellaria nana, Pedicularis densiflora, Leonotis leonurus, Zornia latifolia, Nelumbo nucifera kaj Leonurus sibiricus. Tamen, kiam oni analizis la produktojn en laboratorioj en Germanio kaj aliloke, la sciencistoj trovis ke multaj el la karakterizaj molekuloj ekspekteblaj laŭ la plantoj ne povis estis trovataj, dum aliflanke troveblis grandaj kvantoj de sintetika tokoferolo, kiu egalas al vitamino E kaj ne estas venena, sed tamen ne estus klarigebla en tiom granda kvanto laŭ la listo de enhavaĵoj. Tio vekis la suspekton ke la enhavo de la pakaĵoj povus esti alia ol tiu deklarita de la produktistoj, kaj risko-prijuĝo de la germana registaro de novembro 2008 konkludis ke malklaras kiuj estas la veraj enhavaĵoj, de kie venis la multnombra tokoferolo, kaj ĉu la kanabo-similaj eŭforiigaj efikoj estas produktataj de planta enhavaĵo aŭ eble de aldonita sintetika kanabinoido.[1]

La 15-an de decembro 2008, la germana farmacia kompanio THC Pharm anoncis ke la sintetika kanabinoida substanco JWH-018 estis trovita en almenaŭ tri versioj de la laŭdire "herba" bruliga miksaĵo.[2][3][4][5]

La 19-an de januaro 2009, publikiĝis informo de la universitato de Frajburgo en Germanio ke alia narkotige aktiva substanco en "Spico" estas analogaĵo de la sintetika kanabinoido CP 47,497.[6] La 22-an de januaro, CP 47,497 kaj la ĥemiaj homologoj estis aldonitaj al la germana leĝa listo pri narkotigaj drogoj.[7][8] Sekve en Germanio tiutage malpermesiĝis la vendado de "Spico".

Alia potenca sintetika kanabinoido, HU-210, laŭ raportoj estis trovita en provaĵoj de "Spico" analizitaj de la dogana servo de Usono[9], sed ĝis nun ne publikiĝis sendependa konfirmo pri tiu rezulto.

Leĝa statuso

Kanado

La ŝtata prisana servo de Kanado publikiĝis, ke JWH-018 konsideriĝas kiel ero 1 de skemo 2 de la leĝo pri kontrolataj drogoj kaj substancoj (angle "Controlled Drugs and Substances Act"), kiel "sintetika preparaĵo simila al kanabo".[10]

Aŭstrio

La aŭstria ministerio pri sano anoncis la 18-an de decembro 2008, ke "Spico" estas kontrolata sub paragrafo 78 de la nacia droga leĝo pro tio ke ĝi enhavas aktivan substancon kiu influas la korpajn funkciojn, kaj la laŭleĝeco de JWH-018 estas esplorata. La vendado de "Spico" do ekde tiu tago en Aŭstrio estis malpermesita.[11][12][13]

Germanio

Kaj JWH-018 kaj CP 47,497 estas kontraŭleĝaj ekde la 22-a de januaro 2009.[14][8] Pri detaloj legu pli supre en la teksto.

Tutmonde

En la plej multaj aliaj landoj de la mondo tiuj sintetikaj kanabinoidaj enhavaĵoj kaj "herbaj incencoj" de la speco "Spico" ankoraŭ estas laŭleĝaj nuntempe, sed en iuj landoj kiel Usono la koncernaj leĝo pri analogaĵoj al kontrolendaj drogoj povus esti interpretitaj tiel ke la produktoj jam estas kontraŭleĝaj pro la aktiveco simila al tiu de kanabo.

Referencoj

  1. la germana registara instanco BfR malrekomendas konsumon de la herbomiksaĵo "Spico" (germane)
  2. analizo de "Spico" fare de la firmao THC Pharm (germane)
  3. artikolo "Gefährlicher Kick mit Spice" ("danĝera puŝo per Spico") en la germana gazeto Frankfurter Rundschau (germane)
  4. artikolo "Erstmals Bestandteile der Modedroge „Spice“ nachgewiesen" ("unuafoje enhaveroj de la moda drogo "Spico" pruvitaj) en la germana gazeto Hannoversche Allgemeine
  5. "Spice enthält chemischen Wirkstoff" ("Spico enhavas ĥemian enhavaĵon") en la germana gazeto Badische Zeitung
  6. universitata informo "Hauptwirkstoff von "Spice" identifiziert" ("ĉefa enhavero de "Spico" identigita", germane)
  7. gazetara informo "Modedroge "Spice" ist verboten!" ("moda drogo "Spico" malpermesita!" germane)
  8. 8,0 8,1 ŝtata informo BGBl I n-ro 3 dato 2009-01-01 pri la ŝanĝo de la koncedrna leĝo BtMG, paĝoj 49–50.
  9. "Lab Results Confirm CBP in Ohio Discover Synthetic Narcotics in Incense" ("laboratoriaj rezultoj de la dogana servo de Usono konfirmas sintetikajn narkotaĵojn en incenso")
  10. korespondaĵo de la ŝtata servo "Health Canada"
  11. artikolo "Kräutermischung "Spice": Gesundheitsministerium stoppt Handel ("herba miksaĵo "Spico": prisana ministerio malpermesas komercon") el la germanlingva gazeto Der Standard
  12. artikolo "Austria bans herbal incense 'Spice'" ("Aŭstrio malpermesas la herban incenson 'Spico'", angle) de la retejo guglo
  13. ministeria informo pri la malpermeso de "Spico" (germane)
  14. artikolo "Betäubungsmittelrecht: Modedroge Spice wird per Eilverordnung verboten" (leĝo pri narkotikaj drogoj: moda drogo "Spico" estas malpermesita per urĝa reguligo") el la germanlingva ĵurnalo "Der Spiegel"