David Blunkett: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Zwobot (diskuto | kontribuoj)
e robot Adding: fr
RBT (diskuto | kontribuoj)
e roboto aldonis Kategorio:Naskiĝintoj en 1947 kaj ordigŝlosilojn
Linio 15: Linio 15:


La gvidhundoj de Blunkett fariĝis konataj vizitantoj al la parlamentejo sed kutime lia blindeco ne estas rimarkinda afero.
La gvidhundoj de Blunkett fariĝis konataj vizitantoj al la parlamentejo sed kutime lia blindeco ne estas rimarkinda afero.

[[Kategorio:Naskiĝintoj en 1947|BLUNKETT, David]]


[[de:David Blunkett]]
[[de:David Blunkett]]

Kiel registrite je 22:30, 14 jan. 2006

Dosiero:David blunkett.jpg
David BLUNKETT

David BLUNKETT (naskiĝis la 6-an de junio, 1947) estas parlamentano por la Brita Laborista Partio. Li estas denaska blindulo.

Blunkett naskiĝis en la urbego Sheffield en malriĉa familio ĉar lia patro mortis en industria akcidento. Li edukiĝis en specialaj lernejoj por blindaj infanoj en Sheffield kaj Shrewsbury. Liaj vivŝancoj ŝajnis limigitaj tamen li gajnis lokon ĉe la Universitato de Sheffield kaj fariĝis la plej unua elektita ano de la konsilantaro de la urbego kiam li havis 22 jarojn. Li fariĝis tre bonkonata tra la lando kiel maldeskstrema konsilantara gvidanto en la 1980-aj jaroj kaj estis elektita al la Nacia Estrara Komitato de la Laborista Partio.

En 1987, dum nacia balotado li elektiĝis kiel parlamentano por la elektodistrikto Brightside en Sheffield. Li fariĝis la registara proparolanto pri loka administrado kaj en 1992 aliĝis al la opozicia paroministraro kun respondeco pri sanaferoj kaj en 1994 prenis respondecon pri edukadaj aferoj. Li kombinas fervoron por reformado kun konservativa sinteno pri sociaj aferoj kaj fariĝis favorato de la nova ĉefo de la Laborista Partio, Tony BLAIR.

Post la grandega venko de la Laborista Partio en la nacia balotado en 1997 li fariĝis la unua blinda brita ministro kiel Ministro por Edukado kaj Laboro. Tio estis grava posteno en registaro kies ĉefministro Tony Blair priskribis siajn prioritatojn kiel “edukado, edukado, edukado” kaj samtempe promesis malgrandigi la nombron de infanoj en ĉiu klaso tra la lando. Fakte, universitata edukado fariĝis la plej polekigema afero por Blunkett ĉar li proponis ke studentoj pagu por instruado – tradicie tio estis senpaga.

En 2001 Blunkett promociiĝis kaj fariĝis Ministro pri Enlandaj Aferoj. Enmigrado kaj azilpetantoj estis kaj restas gravaj problemoj por Blunkett kaj li proponis novajn leĝojn por limigi neleĝan enmigradon kaj la rajtojn de azilpetantoj. Li ankaŭ proponis enkonduki nacian indentigan karton. Ambaŭ aferoj provokis fortajn debatojn kaj kritikojn.

La gvidhundoj de Blunkett fariĝis konataj vizitantoj al la parlamentejo sed kutime lia blindeco ne estas rimarkinda afero.