Palia lingvo: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Xqbot (diskuto | kontribuoj)
e robota aldono de: or:ପାଳି ଭାଷା
HRoestBot (diskuto | kontribuoj)
e r2.6.5) (robota aldono de: km:ភាសាបាលី
Linio 51: Linio 51:
[[ja:パーリ語]]
[[ja:パーリ語]]
[[jv:Basa Pali]]
[[jv:Basa Pali]]
[[km:ភាសាបាលី]]
[[ko:팔리어]]
[[ko:팔리어]]
[[ksh:Pali (Shprooch)]]
[[ksh:Pali (Shprooch)]]

Kiel registrite je 18:34, 19 jun. 2011

palia
पािऴ
lingvo • antikva lingvo
prakrito
Parolata en Srilanko, Barato, ...
Parolantoj 0
Skribo Birma alfabeto, sinhala alfabeto
Lingvaj kodoj
Lingvaj kodoj
  ISO 639-1 pi
  ISO 639-2 pli
  ISO 639-3 pli
  SIL PLI
  Glottolog pali1273
Angla nomo Pali
Franca nomo pali
Vikipedio
vdr

Artikolo Palio (Sieno) temas pri ĉevalkurado en Sieno.


La palia lingvo estas mezhinda lingvo kaj la plej frua sankta lingvo de la budhismo. La Budho, kiu loĝis en Norda Hindio, parolis almenaŭ unu formon de prakrito, eble plurajn; la budhisma kanono de la theravado, la unua versio de la Tripitako), estis redaktita en normigita prakrito, kiun uni nomis tutsimple "tekstlingvo" - en tiu lingo pāli-bhāsa, poste pli mallonge pāli (kio do fakte signifas "teksto").

Palio estas parenca al sanskrito, sed ne estas ido de sanskrito; la prahinda, el kiu ĝi devenis, estis verŝajne pli proksima al la veda ol al la sanskrita. La buŝa instruado de la Budho en palio venis al Cejlono/Sri Lanko en la 4-a jarcento a.K., kaj tie ĝi estas skribe fiksita kelkajn jarcentojn poste (vidu Tripitako). El Hindio kaj Cejlono, la lingvo disvastiĝis en multajn landojn, precipe al la regiono tiam nomata palie Suvanna-bhūmi, sanskrite Suvarna-bhūmi. "Or-lando", kie nun estas Birmo, Siamo/Tajlando, Laoso kaj Kamboĝo.


Palio kaj Budhismo

Krom la Tripitakon, oni verkis en la palia multajn postkanonajn tekstojn. La unua estis Milinda-pañhā, "La demandoj de Milinda", pri dialogo inter la monaĥo Nāgasena kaj la greka reĝo Menandros (palie Milinda), kiu regis en Baktrio en la nordokcidenta parto de la hinda subkontinento. Grava palia verkisto, ĉirkaŭ mil jaroj post la Budho, estas Buddhaghosa (5a jarcento p.K.), kiu verkis unue la dikan kompendion Visuddhi-magga, "Vojo del puriĝo", kaj poste longajn komentariojn al multaj tekstoj de la Tripitako (surbaze de antaŭa komentario en la sinhala, nun malaperinta); lin postsekvis la pli juna komentariisto Dhammapāla. La birma monaĥo Ledi Sayadaw verkis palilingvajn disertaciojn ankoraŭ antaŭ ĉirkaŭ cent jaroj.

Fine de la 19a jarcento, fondiĝis en Britio Pali Text Society, por eldoni la paliajn tekstojn en originalo (latinlitere) kaj en angla traduko.

Hodiaŭ, multaj homoj ankoraŭ lernas la lingvon. Oni regule recitadas en ĝi en theravadbudhismaj temploj.

La palilingva vikipedio havas la adreson <http://pi.wikipedia.org/wiki>

Vidu ankaŭ jenon: