Svislando: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
AvicBot (diskuto | kontribuoj)
e r2.6.5) (robota modifo de: uz:Shveysariya
Luckas-bot (diskuto | kontribuoj)
e r2.7.1) (robota aldono de: roa-tara:Svizzere
Linio 569: Linio 569:
{{LigoLeginda|da}}
{{LigoLeginda|da}}
{{LigoLeginda|de}}
{{LigoLeginda|de}}

[[kbd:Шуэцарэ]]
[[ltg:Šveicareja]]


[[ace:Swiss]]
[[ace:Swiss]]
Linio 656: Linio 659:
[[ka:შვეიცარია]]
[[ka:შვეიცარია]]
[[kaa:Shveytsariya]]
[[kaa:Shveytsariya]]
[[kbd:Шуэцарэ]]
[[kg:Suisi]]
[[kg:Suisi]]
[[kk:Швейцария]]
[[kk:Швейцария]]
Linio 676: Linio 678:
[[ln:Swisi]]
[[ln:Swisi]]
[[lt:Šveicarija]]
[[lt:Šveicarija]]
[[ltg:Šveicareja]]
[[lv:Šveice]]
[[lv:Šveice]]
[[mdf:Швайцарие]]
[[mdf:Швайцарие]]
Linio 718: Linio 719:
[[rmy:Elveciya]]
[[rmy:Elveciya]]
[[ro:Elveția]]
[[ro:Elveția]]
[[roa-tara:Svizzere]]
[[ru:Швейцария]]
[[ru:Швейцария]]
[[rue:Швайцарія]]
[[rue:Швайцарія]]

Kiel registrite je 20:25, 20 jun. 2011

Svisa Konfederacio
Schweizerische Eidgenossenschaft
Confédération suisse
Confederazione Svizzera
Confederaziun svizra
Confoederatio Helvetica
Flago de Svislando
Flago de Svislando
Blazono de Svislando
Blazono de Svislando
Detaloj Detaloj
Nacia himno: Svisa psalmo
Nacia devizo: Unus pro omnibus, omnes pro uno
(Unu por ĉiuj, ĉiuj por unu)
Lokigo
ŝtatolando sen maralirokonfederaciofederaciosuverena ŝtatolando • OECD-lando • Federal Treaty • Helveta Respubliko
Bazaj informoj
Ĉefurbo Berno (301 mil).
Oficiala(j) lingvo(j) germana lingvo, itala lingvo, franca lingvo, romanĉa lingvo
Uzata(j) lingvo(j) germana respektive svisgermana (63,6%), franca (19,2%)
itala (7,6%), romanĉa
Plej ofta(j) religio(j) katolikoj (44,1%), protestantoj (36,6%), nekredantoj (11,7%), islamanoj (4,5%), ortodoksuloj (1,2%), aliaj (1,9%). (2000)
Areo 41,285 km²
- % de akvo 3,7 %
Loĝantaro 7,3 miliono (30-a de junio 2023)
Loĝdenso 176 loĝ./km²
Horzono +1 (dum somero +2)
Interreta domajno ch
Landokodo CHE
Telefona kodo 41
Plej alta punkto Dufour-Pinto
Plej malalta punkto Majora Lago
Politiko
Politika sistemo federacia parlamenta demokratio
Ŝtatestro prezidanto alterniĝas jare. Aktuale: Doris Leuthard (2010)
Doris Leuthard

Antaŭaj prezidantoj: Hans-Rudolf Merz (2009)
Dosiero:Hans-Rudolf Merz federacia konsilanto.jpg
Hans-Rudolf Merz

Pascal Couchepin (2008)
Micheline Calmy-Rey (2007)
Moritz Leuenberger (2006)

Ĉefministro la sep membroj de la Federacia Konsilio kolektive
Nacia tago 1-a de aŭgusto
Sendependiĝo dum 1648 (Paco de Vestfalio), la dato de 1291 estas mito
Ekonomio
Valuto Svisa franko (CHF)
vdr

SvislandoSvisujo (ankaŭ Svisio, alemane: Schwyz, germane: Die Schweiz, france: Suisse, itale: Svizzera, romanĉe: Svizra) estas lando en Centra Eŭropo, inter Ĵuraso kaj Alpoj. Svislando limas en nordo al Germanio, en oriento al Aŭstrio kaj Liĥtenŝtejno, en sudo al Italio, kaj en okcidento al Francio.

Unua svisa kernlando estiĝis en la jaro 1291 per la fondo de la tiel nomita Svisa Ĵurkomunumo, al kiu aliĝis iom post iom pliaj urboj, kaj kiu konkeris diversajn aliajn teritoriojn. La sendependeco de la Ĵurkomunumo estis unuan fojon oficiale rekonita de la imperio en 1648. La unua tutasvisa ŝtato tamen kreiĝis nur okaze de la Helveta Revolucio en 1798, kaj la hodiaŭa ferderacia svisa ŝtato fondiĝis en 1848.

Geografio

La ĉefregionoj

Geografie Svislando dividiĝas, depende kiel oni difinas la dividon, en tri ĝis ses ĉefregionojn, nome la Alpojn, la Svisa Mezlando, kiu konsistas el la Antaŭalpoj, mezlandaj ebenaĵoj kaj lagoj, kaj la Ĵuraso. Pli ol 90% de la loĝantaro vivas en la Svisa Mezlando, al kiu tamen apartenas nur triono de la svisa teritorio. La urbo Bazelo apartenas al la Malaltebenaĵo de Supra Rejno kaj kelkaj lokoj en Tiĉino al la ebenaĵo de Pado.

satelita bildo

La riversistemoj

Svislando fakte dividiĝas al kvar riversistemo, kiuj (ĉu hazardo) preskaŭ kongruas kun la lingvaj regionoj. La kvar riversistemoj nutras kvar malsamajn marojn.

Rejnakvofalo
Inn en Engadino
Tiĉinalfluo al Majora Lago
Rodanfonto ĉe Rodanglaĉero

Rejno-Aro

La akvokolekta regiono de la riversistemo Rejno-Aro kun la escepto de parto de la Lago de Neŭŝatelo kongruas pli-malpli kun la la germanlingva teritorio de Svislando sen la supera Valezo. La ĉefaj svisaj alfluantoj de Rejno kaj Aro estas Emme, Sarino, Reuss, Limato, Turo, Töss, Ergolz kaj Birs. La Rejno fluas al la Norda Maro (Atlantiko), kaj ĝi estas de la maro ŝipebla ĝis Svislando.

Inn (Danubo)

La ĉefa alfluanto de la Danubo, la rivero Inn (romanĉe En, esperantigite Eno) fontas en la romanĉlingva regiono de Svislando en Engadino, Grizono. La akvo de la Inn alfluas tra la Danubo la Nigran Maron.

Tiĉino kaj Adda (Pado)

La rivero Tiĉino estas unu el la ĉefaj alfluantoj de la Pado. Krome ankaŭ Adda kaj kelkaj de ĝiaj alfluantoj inter kiu Poschiavino alfluas al Pado. La akvokolekta regiono de la svisdevenaj alfuantoj de Pado kongruas kun la itallingva parto de Svislando. La riversistemo Tiĉino/Adda-Pado alfluas la la Adriatiko.

Rodano

La akvokolekta regiono de Rodano apartenas kun la escepto de la supra Valezo al la franclingva teritorio de Svislando. Al la riversistemo de Rodano apartenas ankaŭ la rivero Doubs, kiu fontas en Ĵuraso. La riversistemo de Rodano alfluas al la Mediteraneo.

La svisaj lagoj

Svislando ne disponas pri marbordo, sed Svislando estas riĉa je multaj grandaj kaj malgrandaj lagoj. La plej grandaj estas Bodenlago, Lemano, Lago de Neŭŝatelo, Kvarkantona Lago, Majora Lago, Lago de Lugano kaj Lago de Zuriko. La plej multaj lagoj estiĝis post la fino de la glaciepoko per la retiriĝintaj glaĉeroj.

Mapo de Svislando

La plej grandaj urboj

Vidu ankaŭ: Listo de urboj en Svislando

Loĝantaro

La 31-an de decembro vivis 7,59 milionoj homoj en Svislando, inter ili 61,5% germanlingvaj svisoj, 17,1% franclingvaj svisoj, 6,4% italoj, 3,4% itallingvaj svisoj kaj 2,5% germanoj.

Lingvoj

Svislando havas tri oficialajn ŝtatajn lingvojn (germana, franca, itala kaj la romanĉa estas duone ŝtata lingvo), kaj krome du senteritoriajn landajn lingvojn (kiuj estis oficiale rekonitaj en la jaro 1997 per la ratifiko de la Eŭropa Ĉarto de la regionaj kaj malplimultaj lingvoj), nome la jeniŝan lingvon de la svisaj ciganoj (proksimume 0,5 % de la loĝantaro) kaj la jidan lingvon de svisaj judoj precipe en la vilaĝoj Endingen kaj Lengnau (laŭcifere tamen tre malgranda grupo). Preskaŭ 30% de la Svisa loĝantaro estas eksterlandaj almigrintoj, pro kio en Svislando krom la 6 landaj lingvoj ankaŭ estas parolataj multnombraj aliaj lingvoj, inter kiuj la serbo-kroata (3%), hispana (1,7%), portugala (1,4%), turka (0,9%) kaj la angla (0,9%, procentaĵoj laŭ la stato de la jaro 1990). Pri la germana lingvo en Svislando endas atentigi, ke skribatas ĝenerale la norma germana lingvo, sed parolatas la multaj dialektoj de la alemana aŭ svisgermana lingvo. Artikolo 8 de la svisa federacia konstitucio postulas lingvan liberecon por ĉiu, do garantias al ĉiu individuo la rajton paroli sian denaskan aŭ preferitan lingvon kaj akiri en ĝi literaturon kaj edukon. Tiu rajto tamen ne signifas, ke la individuo povas en trafiko kun aŭtoritatoj postuli, ke tiuj devas komuniki kun ŝi aŭ li en lia aŭ ŝia lingvo. En oficialaj rilatoj validas la teritoria principo, nome la loka oficiala lingvo. En trafiko kun federaciaj instancoj eblas utiligi libere unu el la kvar oficialaj svisaj lingvoj (la romanĉa tamen atingis la statuson de oficiala lingvo nur per la nova konstitucio en la jaro 1999, antaŭ ĝi estis nur tiel nomita nacia lingvo). Ĉiuj leĝoj estas tradukataj al la franca, la germana kaj la itala. La romanĉa estas duone ŝtata, ĉar unue oni ne tradukas ĉiujn leĝojn en ĝin, tamen kaj due la civitanoj rajtas ekrilati kun la registaro en Berno uzante la romanĉan.

Historio

Svisa Dieto en Baden 1531

Svisa Ĵurkomunumo (1291-1798)

Dum la jaro 1291 de la Sankta Romia Imperio apartiĝis la tri prakantonoj, Ŝvico, Urio kaj Untervaldo, kaj fondis la Svisan Ĵurkomunumon.Tiu alianco estis konfirmita per la Federacia Letero de 1291, kiu estas konservita en la Svisa Federacia Arkivo en Ŝvico. Al la ĵurkomunumo aliĝis iom post iom novaj kantonoj, kiuj serĉis protekton kontraŭ la habsburganoj kaj aliaj regnoj en tiama mezepoka Eŭropo. Tio estis la urbaj ŝtatetoj Zuriko, Berno, Lucerno, kaj la kantonoj Glaruso kaj Zugo. Aliaj teritorioj kaj kantonoj alvenis al Svislando sekve de militaj konkeroj, kiel Tiĉino kaj Vaŭdo. Al la antaŭindustria svisa ĵurkomunumo apartenis ankaŭ la urboj Rottweil en hodiaŭa Germanio kaj Savojo en hodiaŭa Francio. Nur okaze de la Vestfalia Paco en la jaro 1648 la imperiestro de la Sankta Romia Imperio de Germana Nacieco cedis al la ĵurkomunumo la ŝtatan sendependecon. En la tempo de la reformacio sub Zvinglo en Zuriko kaj Kalvino en Ĝenevo la ĵurkomunumo apartiĝis en protestantan kaj katolikan partion. La ĵurkomunumo tamen neniam estis ŝtato en la hodiaŭa senco sed precipe milita kaj ankaŭ ekonomia unio multe pli loza tamen ol la hodiaŭa Eŭropa Unio. La supera kaj fakte ununura organo de la Svisa Ĵurkomunumo estis la Svisa Dieto, kunsido de la deputitoj de la membro-ŝtatoj, kiu kunvenis ĉiujare en loko okaze elektita.

Standardisto kun helveta flago

Helveta Respubliko (1798-1803)

Sekve de la Franca Revolucio okazis revoluci-eksporto al Svislando kaj la Helveta Revolucio kun subteno de francaj trupoj sub Napoleono kondukis al la kreo de la Helveta Respubliko, kiu estis la unua tutsvisa ŝtato. Kiam kreiĝis la Helveta Respubliko Napoleono deprenis de Grizono la regionon Valtelino, kaj la Grandduklando Badenio konkeris la urbon Rottweil, kiu ĝis tiam estis membro de la Svisa Ĵurkomunumo. En Ĵuraso, kiu ĝis tiam grandparte apartenis al la Princepiskopejo Bazelo estiĝis en 1798 la Raŭraka Respubliko, kiu tamen vivis nur mallonge kaj de Napoleono estis integrita al Francio. Ĝenevo cetere en tiu epoko ne apartenis al la Helveta Respubliko sed al Francio.

Svisa restaŭracio (1803-1848)

Post la kapitulacio de Napoleono ankaŭ en Svislando okazis restaŭracio de la malnova ordo, tamen la ideo de tutsvisa federacia ŝtato ne plu estis forigebla el la kapo de la ĉefe junaj radikaluloj. Dum la Viena Kongreso en 1815 Svisilando deklaris eternan neŭtralecon, kiu estis agnoskita de la tiamaj eŭropaj ĉefpotencoj solene. Svislando devigis sin per tiu neŭtraleco defendi la trafikvojojn tra la Alpoj precipe tra Gotardo, ne enmiksiĝi en la politikon de la aliaj ŝtatoj, dum aliflanke la subskribintaj ŝtatoj de la viena traktato garantiis, neniam ataki milite Svislandon. La Viena Kongreso ankaŭ fiksis la definitivajn limojn de Svislando, kiuj kun malmultaj modifoj validas ĝis hodiaŭ. La kongreso atribuis al Svislando la Ĵurason, kiu tiam fariĝis parto de Kantono Berno. El la sendependa urbo Ĝenevo kaj diversaj ĉirkaŭaj urboj kaj vilaĝoj, kiuj ĝis tiam apartenis al Savojo, estis formita Kantono Ĝenevo, kiu per la verdikto de la Viena Kongreso fariĝis ankaŭ svisa kantono. La epoko de la restaŭracio en Svislando staris sub la signo de la unua industriiĝo kaj de la fakto, ke la kamparaj regionoj postulis sendependecon de la urboj, al kiuj ili devis pagi altajn tributojn sen posedi egalajn rajtojn.

Fondiĝo de la Svisa Federacio (1848)

Dum la cetera Eŭropo estis paralizita en nova krizo (estis la tempo de la Marta Revolucio) en Svislando la radikaluloj Radikal-Demokrata Partio de Svislando prenis la potencon. Svislando akceptis en 1848 sian Federacian Konstitucion kaj fariĝis la nun konata federacia ŝtato, konsistante el tiam 22 plenkantonoj (el inter kiuj 3 estis dividitaj al duonkantonoj) kaj estis elektita la unua Federacia Konsilio. La eksteraj limoj de Svislando ek de la Helveta Respubliko restis firmaj kaj ankaŭ la kantona subdivido ne plu ŝanĝiĝis, kun la escepto de la Kantono Ĵuraso, kiu estiĝis nur en la jaro 1971 per apartiĝo de la franclingva parto de la Kantono Berno.

La apartiĝo de Svislando en protestantan kaj katolikan partio en la jaro 1853 kondukis al severa krizo. La katolikaj kamparkantonoj sub gvido de la Kantono Lucerno kreis la Apartfederacion, kies sekvo estis la Apartfederaci-Milito. Dank al la saĝeco de generalo Guillaume-Henri Dufour, la milito rapide finiĝis kaj la Apartfederacio estis dissolvita. Sekvo de la Apartfederaci-Milito estis la malpermeso de la Jezuitoj kaj la malpermeso fondi en Svislando novajn monaĥejojn, leĝoj kiuj estis nuligitaj nur fine de la 20-a jarcento. Post la Apartfederacia milito en Svislando estis deklarita la religia paco en Svislando kaj la religia libereco estis garantiita en la federacia konstitucio. Per la artikolo 162 de la Federacia Konstitucio ĉia atako al la religia paco, nome la blasfemo kontraŭ dio kaj fiparolado pri religia kredo estis metita sub puno.

Politika sistemo

Subsidiareca principo

Esenca trajto de la svisa politika sistemo estas la maksimuma divido de la politika potenco. La liberalaj principoj de la Radikal-Demokrata Partio de Svislando, kiu estis la ideliveranto por la Svisa ŝtato, estis, ke neniu unuopulo havu tro da potenco. Neniam plu en Svislando devos ebli starigon de diktaturo aŭ feŭdisma sistemo. Laŭ tiu-ĉi principo oni elektis por Svislando la principon de maksimuma subsidiareco. Plej malgranda aŭtonoma unuo estas la komunumoj, super ili troviĝas la kantonoj, kiuj estas suverenaj ŝtatoj. Je federacia nivelo estas regulita nur, kio ne povas esti regulita pli bone je nivelo de kantono aŭ komunumo.

Legislativo

Ĉar Svislando estas rekta demokratio la supera leĝodona povo estas la popolo mem.

Nacia parlamentejo

Federacia parlamento

Ĝi plenumigas tiun funkcion unuflanke per la ne-rekta kanalo, nome la Federacia Asembleo (germane Bundesversammlung, france Assemblée fédérale, itale Assemblea federale). La asembleo konsistas el la Nacia Konsilio (Nationalrat, Conseil National, Consiglio Nazionale) (200 seĝoj) kaj la Kantona Konsilio (Ständerat, Conseil des États, Consiglio degli Stati) (46 seĝoj). La anojn de la Kantona Konsilio nomumas la kantonoj (duo po kantono, unu po duonkantono), dum la membroj de la Nacia Konsilio estas elektataj laŭproporcie de la tuta svisa popolo.

Rektdemokrataj rajtoj

La povo de la federacia parlamento tamen estas grave limigita per kvar esencaj demokratiaj rajtoj:

Referendumo

Per referendumo la popolo en publika voĉdono povas decidi pri ŝanĝoj de la federacia konstitucio kaj federaciaj leĝoj. Ŝanĝo de konstitucio devas esti devige submetita al publika baloto, leĝmodifoj devas esti submetitaj al publika baloto, se iu ajn civitano kolektas 50'000 subskribojn de voĉdonrajtaj svisoj. Referendumaj decidoj estas definitivaj kaj devigaj por parlamento kaj registaro. Eĉ se en multaj kazoj la popolo diras jes al parlamentaj leĝo- kaj konstituci-proponoj, la nur ekzisto de la referenduma rajto jam kaŭzas, ke la parlamento ĉiam devas atenti, formuli moderajn leĝproponojn, kiuj ne riskas referenduman fiaskon.

Popoliniciativo

Dum referendumo estas bremso por malhelpi enkondukon de nova leĝo, la popolo havas ankaŭ rektan leĝodonan rajton, nome la popol-iniciativon: Kolektante 100'000 subskribojn de voĉdonrajtaj svisoj, ĉiu svisa civitano povas postuli modifon de la federacia konstitucio. Plej multaj iniciativoj ĉe balotoj malakceptiĝas, tamen en multaj kazoj la popoliniciativo kaŭzis, ke la federacia parlamento elverkis pli moderan leĝoproponon ol la iniciativo mem, kiu poste trovis la subtenon de pli-multo.

Ŝtata iniciativo

Iniciativrajton havas ankaŭ la kantonoj: Ĉiu kantono povas per ŝtata iniciativo postuli la enkondukon de nova leĝo je federacia nivelo. En pluraj kantonoj, kiel ekzemple Zuriko unuopa civitano povas postuli, ke la kantono lanĉu ŝtatan iniciativon, kio signifas, ke en Svislando teorie ĉiu unuopa civitano povas kaŭzi federacian voĉdonon per simpla letero al la kantona registaro!

Ŝtata referendumo

Finfine la plimulto de la kantonaj registaroj povas postuli kontraŭ la volo de la federacia parlamento per ŝtata referendumo la voĉdonon pri nova leĝo. Tiu-ĉi rajto nur unu-foje en la svisa historio estis aplikita, kiam en la jaro 2005 estis faligita la impoŝtreformo, kiu favorigintus la riĉulojn.

Kritiko de la rekta demokratio

En multaj landoj kiel ekzemple Germanio politikistoj timas rektan demokration kiel la pesto. Ili argumentas, ke tiaj rekt-demokrataj rajtoj komplete paralizus la ŝtaton kaj ke politiko estus malkapablo reagi la problemoj rapide. La realo tamen estas, ke la Svisa Federacio ek de 1848 bonege funkcias kaj estis la plej stabila lando de la mondo. La svisa ekonomio prosperas kaj la lando estas la plej riĉa lando kun plej alta vivnivelo sur la tuta planedo. Interese estas speciale, ke la svisa popolo (ofte kontraŭ la volo de parlamento kaj registaro) ĉiam favoris ekologion kaj mediprotektadon kaj publikan trafikon. Limigo de rapideco al 120 km hore estis same akceptita en publika voĉdono kiel la investoj al la publika trafiko, dume estis akceptita fine de la 20-a jarcento popoliniciativo, kiu postulis halton de konstruo de atomenergiaj centraloj dum dek jaroj kaj submetis konstruon de novaj atomcentraloj devige al popola voĉdono. La svisa sistemo ĉefe limigas la povon de politikaj partioj.

Ekzekutivo

La realiganta instanco (ekzekutivo) troviĝas en la manoj de la Federacia Konsilio. La Federacian Konsilion elektas la Federacia Asembleo. Ĝi konsistas el sep personoj kaj ĝia prezidanto, kiu estas unu el la sep membroj de la konsilio, ŝanĝiĝas ĉiu-jare.

Jurisdikcio

La supera jurisdikcia instanco estas la Svisa Federacia Tribunalo. Ĝia ĉefsidejo troviĝas en Lausanne. Ĝi havas subinstancojn kiel la Svisa Federacia Puntribunalo, kies sidejo troviĝas en Belinzono. La membroj de la Svisa Federacia Tribunalo estas elektitaj de la Nacia Asembleo laŭ propono de la Federacia Konsilio je vivodaŭro (tio signifas ĝis emeritiĝo).

Ekonomio

Vitejterasoj en Lavaux

Agrikulturo

Svislando origine estis agrikultura lando. En la Alpoj kaj en Ĵuraso, la kamparanoj ĉefe vivas de alppaŝtejabovbredado produktante lakton kaj fromaĝon. Svisaj lakto kaj fromaĝoj ankoraŭ hodiaŭ estas gravaj eksportproduktoj, sed pro la disvolviĝanta teknkiko en la agrikulturo hodiaŭ nur malpli ol 5% de la laboristaro pergajnas sian vivon en la agrikultura sektoro. En la mezlando precipe en la Zurika Vinlando kaj ankaŭ en la plivarmaj deklivoj sude de la Alpoj en Tiĉino, en Valezo kaj ĉe la Lemano kaj la Lago de Neŭŝatelo oni kultivas vinon kaj fruktojn, dum en la Svisa Mezlando oni plantas legomojn tritikon, terpomojn, zukerrapojn kaj aliajn agroproduktojn. Kvankam en la kliŝoj de Svislando oni ankaŭ pro la mitoj de Vilhelmo Tell kaj Heidi emas kredi, ke Svislando estas agrikultura lando, ĝi fakte eĉ ne 60% de ĝia nutraĵo povas produkti mem.

Industrio

Tekstilindustrio

Jam en la frua 19-a jarcento precipe pro la abunde ekzistanta akvo-energio la industrio akiris pli kaj pli signifan rolon. Unue disvolviĝis tekstilindustrio baziĝante sur hejmlaboro. Sekvis ŝpin- kiaj teksaĵfabrikoj precipe en la Zurika Oberlando. La urbo Zuriko dankas sian riĉecon al la prosperanta tekstilindustrio de la 19-a jarcento. Nuntempe la tekstilindustrio en Svislando pli kaj pli perdis sian signifon, ĉar teksaĵoj el Ĉinuoj inundas la mondan merkaton je prezoj, je kiu ne eblas produkti en Svislando. Sukcese vivtenas sin entreprenoj, kiuj evoluigas specialajn materialojn, kiel ekzemple inteligentajn vestaĵojn, kiuj per integrita komputiltekniko povas servi al sciencistoj, sportistoj aŭ handikapitaj homoj.

Maŝinindustrio

Kun la tekstilindustrio evoluis ankaŭ la maŝinindustrio, unue en la sektoro de la konstruo de tekstilmaŝinoj. Per la konstruado de fervojoj ekprosperis lokomotiv- kaj vagonfabrikoj. Per la tutmondiĝo Svislando pro altaj salajrokostoj en la klasikaj industrioj nuntempe ne plu estas konkurenckapabla. Tiun malavantaĝon svisoj kompensis per alte specialigita industrio, kies evoluo postulas altnivelan edukadon kaj altan laborkvaliton. Kaj svsiaj entreprenoj ankaŭ sukcese trovis niĉojn, kiujn amasindustrio en la tria mondo ne facile povas okupi.

Horloĝoindustrio

Post la unua krizo de la tekstilindustrio precipe en la neŭŝatela Ĵuraso la entreprenistoj devis serĉi alternativon. Tiel naskiĝis fine de la 19-a jarcento precipe en urboj kiel La Chaŭ-de-Fonds la horloĝindustrio, por kiu Svislando hodiaŭ estas mondfama.

Nutraĵo kaj ĉokolado

Kiam oni parolas pri svisa industrio oni memkompreneble ne devas forgesi la nutraĵindustrion. Svislando estas la naskiĝlando kaj sidejo de Nestlé, la plej granda nutraĵkompanio de la mondo. Fama Svislando estas por sia ĉokoladindustrio. Gravaj ĉokoladentreprenoj estas Lindt & Sprüngli kaj Chocolat Tobler.

Turismo

En la dua duono de la 19-a jarcento ĉefe la britoj kaj rusoj malkovris Svislandon kiel turisma celo. Per la konstruo de montaraj fervojoj kaj la kreskanta intersiĝo pri vintraj sportoj kiel skiado, Svislando fariĝis grava turisma celo. Sed ankaŭ somere precipe la Alpoj invitas al migrado kaj montgrimpado. Famaj turismaj regionoj estas la Berna Oberlando, Grizono kaj Valezo. En urboj kiel Davos danke al la aparta altecklimato estiĝis kuracturismo. Ekzistas en Svislando ankaŭ multaj akvomineralfontoj, ĉirkaŭ kiuj estiĝis kuracbanejoj, kiel ekzemple en Baden.

Servoperado kaj bankoj

En la 20-a jarcento precipe ankaŭ por la politika stabileco kaj la nepartopreno de Svislando en la mondmilitoj ekprosperis la servo- kaj financsektoroj. Svislando kaj precipe Zuriko fariĝis grava internacia centro por bankoj kaj komerco.

Trafiko

Trajno antaŭ poŝtdistribucentro en Zuriko

Fervojo

Svislando havas hodiaŭ la plej bone funkciantan publikan trafiksistemon de la mondo. La koro de tiu-ĉi trafiksistemo certe estas la Svisaj Federaciaj Fervojoj. La kvar ĉefaj aksoj estas la du linioj de oriento al okcidento (de Sankt-Galo tra Zuriko, Berno, Laŭzano al Ĝenevo kaj de Romanshorn tra Zuriko, Bielo, Neŭŝatelo al Ĝenevo) kaj de nordo al sudo (de Bazelo tra Berno, Lötschberg, Sempiono al Domodossola kaj de Ŝafhaŭzo, Zuriko, Ŝvico respektive Bazelo, Lucerno tra Gotardo al Tiĉino). Krom la Svisaj Federaciaj Fervojoj ekzistas ankaŭ diversaj privataj kaj kantonaj fervojkompanioj, kiel ekzemple la Svisa Sudorienta Fervojo aŭ la Berno-Lötschberg-Sempiono-Fervojo. Svislando disponas pri la plej densa fervojreto de la mondo, kies tuta longeco estas pli ol 5000 km kaj pri la plej densa horaro, nome averaĝe ĉiujn sep minutojn cirkulas trajno je ĉiu linio.

Poŝtaŭtobusoj

La plej signifa transportentrepreno krom la Svisaj Federaciaj Fervojoj en Svislando estas la entrepreno Poŝtaŭto de la Svisa Poŝto, kiu funkciigas aŭtobusreton en la tuta lando. Poŝtaŭto kaj Svisaj Federaciaj Fervojoj firme kunlaboras kaj kunordigas siajn horarojn, tarifojn kaj biletojn.

Ŝoseoj

Densa nacia reto de aŭtovojoj interligas ĉiujn svisajn regionojn kaj gravajn urbojn. Por la nord-sud-trafiko gravas la du tra-alpaj tuneloj tra la Gotardo kaj la San Bernardino.

Alpaj kaj ĵurasaj montpasejoj

Granda defio por la stratkonstruistioj en Svislando estas la Alpoj kaj la Ĵurasa Montaro. Jam en antikva tempo la homoj komencis konstrui montpasejstratojn por superi tiujn gravajn trafikobstaklojn. La plej konata certe estas la Gotardpasejo, kies konstrui en la 13-a jarcento efektive kreis la ekzistokialon por la Svisa Ĵurkomunumo.

Aero

Svislando disponas pri tri interkontinentaj flughavenoj nome en Zuriko, Ĝenevo kaj en Bazelo la trilandan flughavenon Bazelo-Mulhaŭzo-Frajburgo. Internaciaj flughavenoj krome ekzistas en Altenrhein, Belp (Berno), Grenchen kaj Lugano.

Edukado kaj scienco

Ĉiam gravan rolon en Svislando ludis ankaŭ la esplorado. La unua universitato estis fondita en 1460 en Bazelo. La federacio kaj la kantonoj de Svislando jam en la 19-a jarcento enorme investis en la edukadon kaj kreiĝis pluraj renomaj faklernejoj kaj universitatoj. Pluraj nobelpremiitoj, interalie Albert Einstein, esploradis en Svisujo.

La ŝtataj esplorejoj estas la du teknikaj altelernejoj ETH en Zuriko kaj EPF en Laŭzano, kaj la dek universitatoj. Famaj esplor-institutoj estas CERN, la Paul-Scherrer-Institut kaj EMPA.

Svisio estas konata pro sia longa tradicio de kemia kaj medicina esplorado. Nuntempe oni ankaŭ celas novajn esplorterenojn kiel nanoteknologion, komputsciencon, kosmosciencon kaj klimatsciencon. La graveco de la scienco por Svisujo devenas precipe de tio, ke Svisujo estas lando malriĉa je krudmaterialoj.

Svisa kuirarto

La plej konataj tipaj sivsaj manĝaĵoj estas la fonduo (fandita fromaĝo, kiun oni manĝas per panpecoj trampitaj en ĝi), rakledo (fandita fromaĝo, manĝata sur terpomoj), roŝtio (roŝtitaj terpomoj) kaj muslio (kaĉeto el fruktoj kun tiversaj grajnoj kaj jugurto). Krom tiuj tre famaj manĝaĵoj ĉiu svisa regiono posedas sian propran tipan lokan kuirarton.

Religio

Katedralo Notre-Dame de Lausanne en kantono Vaud

Svislando ne havas oficialan ŝtatan religion, kvankam ĉiukaze la plejmulto de la kantonoj (krom Ĝenevo kaj Neuchâtel) agnoskas oficialajn ekleziojn, inkluzive de la Katolika Eklezio kaj la Svisa Reformita Eklezio. Ĉi tiuj eklezioj, plus en kelkaj kantonoj la Prakatolika Eklezio kaj Judaj kongregacioj, estas financitaj de oficiala impostado de anoj.

Kristanismo estas la plej granda religio en Svislando, dividita preskaŭ egale inter la Katolika Eklezio (41,8% de la loĝantaro) kaj diversaj Protestantaj konfesioj (40%). Enmigrado dum lastaj jaroj alportas Islamanojn (4,3%, plejparte Albanojn, kaj tiuj plejparte el Kosovo) kaj Ortodoksanojn (1,8%) kiel notindajn religiajn malplimultojn. La opinisondo "Eŭrop-barometro" de 2005 trovis, ke 48% estas teistoj, 39% konfesas kredon je "spirito aŭ vivoforto", 9% estas ateistoj, kaj 4% agnostikaj.

La plej grandaj urboj (Berno, Zuriko kaj Bazelo) estas plejparte Protestantaj. Meza Svislando, kaj ankaŭ Tiĉino, estas tradicie Katolikaj. La Svisa konstitucio de 1848 -- influita de la tiam freŝa impreso de la bataloj de Katolika kontraŭ Protestantaj kantonoj dum la Apartfederacia Milito -- konscie difinis ŝtaton kun garantiata grup-reprezentado, por ebligi la paca kunekzistado de Katolikoj kaj Protestantoj.

Plebiscito en 1980 petanta tutan apartigon de eklezio kaj ŝtato estis forte malakceptita, kun nur 21,1% voĉdonoj subtenintaj.

Ceteraj informoj

  • CH estas mallongigo de "Confoederatio Helvetica", la latina nomo.
  • E-nomo: Svisio, Svisujo, Svislando; Helvetio (historia); Helveta Konfederacio, Svisa Konfederacio (oficiala).
  • Oficiallingvaj nomoj: Schweizerische Eidgenossenschaft (de), Confédération Suisse (fr), Confederazione Svizzera (it), Confederaziun Svizra (rm), Confoederatio Helvetica (latine).
  • Etimologio: landa malnova nomo estas Helvetio, kio devenas de helvetaj triboj.
  • GNP: totala -305 mlrd $; pokapa - 40.630 $.
  • Eksporto: maŝinindustria produktaĵo, kemiaĵoj, horloĝoj, nutraĵoj, ĉokolado.
  • Organizoj: UNO (2002) Konsilio de Eŭropo, Eŭropa Liber-komerca Asocio ELKA

Administra divido

Sivslando dividiĝas en 26 kantonoj. Vidu ankaŭ kantonoj (Svislando)

ISO / aŭtokodo blazono kantono aliĝo ĉefurbo enloĝantoj
1
areo
2
enloĝantoj per km² – 3 komunumoj5 lingvoj
ZH blazono de la kantono Zuriko Zuriko 1351 Zuriko a12726001'272'600
(1)
a00017291'729
(7)
a0000729729
(3)
a0000171171 germana
BE blazono de la kantono Berno Berno 1353 Berno a0957100957'100
(2)
a00059595'959
(2)
a0000160160
(15)
a0000398398 germana, franca
LU blazono de la kantono Lucerno Lucerno 1332 Lucerno a0356400<356'400
(7)
a00014931'493
(9)
a0000238238
(9)
a000009797 germana
UR blazono de la kantono Urio Urio 1291 Altdorf a003510035'100
(24)
a00010771'077
(11)
a000003333
(25)
a000002020 germana
SZ blazono de la kantono Ŝvico Ŝvico 1291 Ŝvico a0137500137'500
(17)
a0000908908
(13)
a0000150150
(16)
a000003030 germana
OW blazono de la kantono Obvaldo Obvaldo * 1291 Sarno a003330033'300
(25)
a0000491491
(19)
a000006868
(22)
a00000077 germana
NW blazono de la kantono Nidvaldo Nidvaldo * 1291 Stans a003980039'800
(22)
a0000276276
(22)
a0000143143
(18)
a000001111 germana
GL blazono de la kantono Glaruso Glaruso 1352 Glaruso a003820038'200
(23)
a0000685685
(17)
a000005656
(23)
a000002727
3 (ekde 2011)
germana
ZG blazono de la kantono Zugo Zugo
8
1352 Zugo a0106500106'500
(18)
a0000239239
(24)
a0000440440
(5)
a000001111 germana
FR blazono de la kantono Friburgo Friburgo 1481 Friburgo a0254000254'000
(11)
a00016711'671
(8)
a0000149149
(17)
a0000182182 franca, germana
SO blazono de la kantono Soloturno Soloturno 1481 Soloturno a0247900247'900
(12)
a0000791791
(16)
a0000313313
(7)
a0000126126 germana
BS blazono de la kantono Bazelo Urba Bazelo Urba * 1501 Bazelo a0185600185'600
(15)
a000003737
(26)
a00050465'046
(1)
a00000033 germana
BL blazono de la kantono Bazelo Kampara Bazelo Kampara * 1501 Liestal a0266100266'100
(10)
a0000518518
(18)
a0000513513
(4)
a000008686 germana
SH blazono de la kantono Ŝafhaŭzo Ŝafhaŭzo 1501 Ŝafhaŭzo a007380073'800
(19)
a0000298298
(20)
a0000248248
(8)
a000003333 germana
AR blazono de la kantono Apencelo Ekstera Apencelo Ekstera * 1513 Herisaŭ
4
a005260052'600
(21)
a0000243243
(23)
a0000217217
(12)
a000002020 germana
AI blazono de la kantono Apencelo Interna Apencelo Interna *
13
1513 Apencelo a001520015'200
(26)
a0000173173
(25)
a000008787
(20)
a00000066 germana
SG blazono de la kantono Sankt-Galo Sankt-Galo 1803 Sankt-Galo a0460000460'000
(5)
a00020262'026
(6)
a0000227227
(11)
a000008989 germana
GR blazono de la kantono Grizono Grizono 1803 Koiro a0187800187'800
(14)
a00071057'105
(1)
a000002626
(26)
a0000208208 germana, romanĉa, itala
AG blazono de la kantono Argovio Argovio 1803 Araŭo a0569300569'300
(4)
a00014041'404
(10)
a0000403403
(6)
a0000231231 germana
TG blazono de la kantono Turgovio Turgovio 1803 Fraŭenfeld a0234300234'300
(13)
a0000991991
(12)
a0000235235
(10)
a000008080 germana
TI blazono de la kantono Tiĉino Tiĉino 1803 Bellinzona a0322300322'300
(8)
a00028122'812
(5)
a0000114114
(19)
a0000201201 itala
VD blazono de la kantono Vaŭdo Vaŭdo 1803 Laŭzano a0654100654'100
(3)
a00032123'212
(4)
a0000205205
(14)
a0000382382 franca
VS blazono de la kantono Valezo Valezo 1815 Sion a0291600291'600
(9)
a00052245'224
(3)
a000005555
(24)
a0000158158 franca, germana
NE blazono de la kantono Neŭŝatelo Neŭŝatelo 1815 Neŭŝatelo a0168400168'400
(16)
a0000803803
(15)
a0000209209
(13)
a000006262 franca
GE blazono de la kantono Ĝenevo Ĝenevo 1815 Ĝenevo a0430600430'600
(6)
a0000282282
(21)
a00015201'520
(2)
a000004545 franca
JU blazono de la kantono Ĵuraso Ĵuraso 1979 Delemonto a006910069'100
(20)
a0000838838
(14)
a000008282
(21)
a000008383 franca
CH blazono de Svislando Svislando 1291 Berno a74591007'459'100 a004128541'285 a0000174174 a00027732'773 germana, franca,
itala, romanĉa

Rimarkoj:

Inter krampoj ĉiam la rango.
1 stato: 31-a de decembro 2005. svisa Federacia Oficejo pri Statistiko
2 km²
3 enloĝantoj po km², Stand 2000
4 sidejo de la registaro kaj la parlamento, sidejo de la ĉefa juĝejo kaj la polico estas Trogen
5 stato: 1-a de januaro 2005
8 ĝis ĉi-tie: la ok malnovaj lokoj
13 ĝis ĉi-tie: la dek tri malnovaj lokoj
  • = duonkantonoj: duonkantonoj Ausserrhoden kaj Innerrhoden estigas kantonon Appenzell, Bazelo Kampara kaj Bazelo Urba formas kantonon Bazelo, Nidwalden kaj Obwalden formas Unterwalden.

Esperanto en Svislando

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Esperanto-movado en Svislando.

Landa Esperanto-Asocio estas Svisa Esperanto-Societo.

Vidu ankaŭ

greke Helveta Respubliko greke Svisa Ĵurkomunumo greke Svisa Dieto

Literaturo

greke D-ro Arthur Baur: La fenomeno Svislando (originale verkita en Esperanto, Zuriko 1979) greke Andreas Künzli: Universalaj Lingvoj en Svislando (kun tekstoj en la naciaj lingvoj de Svislando kaj en Esperanto, La Chaŭ-de-Fonds 2006)

Aliaj projektoj

Eksteraj Ligiloj

greke Oficiala retejo de Svislando greke Oficiala retejo de la Svisa Federacia Administracio greke Retejo de la svisa turisma organizaĵo greke Sistema kolekto de la svisa leĝaro (en germana, franca kaj itala lingvoj, parte ankaŭ en la romanĉa kaj angla) greke Historia Leksikono de Svislando


Ŝablono:LigoElstara Ŝablono:LigoElstara Ŝablono:LigoElstara Ŝablono:LigoElstara Ŝablono:LigoElstara Ŝablono:LigoLeginda Ŝablono:LigoLeginda