Jean de La Fontaine: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Ligilo
e Ligilo
Linio 8: Linio 8:
La plej ofta moralo de ties fabloj estas, ke en vivo la plej potencaj ĉiam "pravas" eĉ senprave, ke nur singardo, ruzo, leĝo de l'plej forta, regas la mondon. Fakte oni ne miskomprenu : li ne estis cinika (male, li estis bona amiko kaj sentema, kaj amis la bestojn, sinteno rara liatempe) sed klarvida kaj amara. Malfeliĉe liaj moraloj plu pravas nuntempe tiom bone kiom liatempe!

La fabloj de La Fontaine iĝis rapide -kaj plu estas nun- baza instrumaterialo en la francaj lernejoj. Multaj francoj scias parkere almenaŭ unu inter ili. Lia eble plej konata poemo estas "La Korvo kaj La Vuldo" ([http://fr.wikisource.org/wiki/Le_Corbeau_et_le_Renard ''Le Corbeau et le Renard'']) kaj ĝi troviĝas sube en Esperanta traduko.<br/>
La fabloj de La Fontaine iĝis rapide -kaj plu estas nun- baza instrumaterialo en la francaj lernejoj. Multaj francoj scias parkere almenaŭ unu inter ili. Lia eble plej konata poemo estas "La [[Korvo]] kaj La [[Vulpo]]" ([http://fr.wikisource.org/wiki/Le_Corbeau_et_le_Renard ''Le Corbeau et le Renard'']) kaj ĝi troviĝas sube en Esperanta traduko.<br/>

Jean de La Fontaine mortis en Parizo.<br/>
Jean de La Fontaine mortis en Parizo.<br/>

Kiel registrite je 09:56, 26 jun. 2011

Jean de La Fontaine

Jean de LA FONTAINE (Lafonteno en PIV) (naskiĝis la 8-an de julio, 1621, mortis la 13-an de aprilo, 1695) estis franca poeto.

Naskiĝinte en Château-Thierry, Ĉampanjo, li studis teologion kaj juron en Reims. Ekde 1658 li vivis en Parizo. En la jaro 1684 li iĝis membro de la Académie française. Li estis protektita (en tiuj tempoj, kiam ne ekzistis aŭtortantiemojn, verkistoj bezonis ricevi pensionon de nobeluloj aŭ reĝoj) de la fama financisto kaj unua ministro pri financoj de la reĝo Ludoviko la 14-a , Nicolas Fouquet. Kiam tiu estis arestita, juĝata kaj malliberigita por la tutan vivon, li estis unu el la raraj, kiuj fidelis al li.

El lia verkaro plej famas la fabloj. Tiuj fabloj (krom tre malmultaj ekceptoj) estas reverkado de malnovaj fabloj de Ezopo (antikva helenio) Fedro (romia latino), Abstemius (mezepoko) Pilpaj (Hindio) kaj aliaj. Sed preskaŭ ĉiam en pli trafa densa lerta formo. Li majstris en la arto versigi per versoj kies ĉiamŝanĝanta longeco esprimis efektojn de la rakonto aŭ dialogoj. Inter la multaj, kiuj ilustris ilin la plej fama restas la pentristo kaj grafikisto Gustave Doré.
La plej ofta moralo de ties fabloj estas, ke en vivo la plej potencaj ĉiam "pravas" eĉ senprave, ke nur singardo, ruzo, leĝo de l'plej forta, regas la mondon. Fakte oni ne miskomprenu : li ne estis cinika (male, li estis bona amiko kaj sentema, kaj amis la bestojn, sinteno rara liatempe) sed klarvida kaj amara. Malfeliĉe liaj moraloj plu pravas nuntempe tiom bone kiom liatempe!

La fabloj de La Fontaine iĝis rapide -kaj plu estas nun- baza instrumaterialo en la francaj lernejoj. Multaj francoj scias parkere almenaŭ unu inter ili. Lia eble plej konata poemo estas "La Korvo kaj La Vulpo" (Le Corbeau et le Renard) kaj ĝi troviĝas sube en Esperanta traduko.

Jean de La Fontaine mortis en Parizo.

La Korvo kaj la Vulpo

Fraŭlo Korvo, jen arbopinte,
Tenis enbeke fromaĝon.
Fraŭlo Vulpo, tiun spurinte,
Voĉis allogan omaĝon.
"He, saluton, sinjoro Korvul'.
Vi bela! Vi rava! Vi ĝu' por l' okul'!
Sincere, se via fanfaro
Egalus al via plumaro,
Vi estus fenikso de l' boska popol'."
La Korvo ĝojegis ĉe tiu parol'.
Li por najtingali
La bekon malŝlosis, igante la predon elfali.
La Vulpo ĝin kaptis kaj diris "Bona moŝto,
Ke flatado je l' kosto
De l' aŭdintoj bonvivas, lernu vi nu.
Valoras fromaĝon do tiu instru'."
La Korvo, konfuza kaj honta,
Malfrue nun ĵuris pri klero estonta

Jean de La Fontaine
Tradukis Pejno Simono

Listo de verkoj

Dosiero:Frstamp-lievre-tortue-1978.jpg
Dosiero:Frstamp-rat-ville-champs-1978.jpg
  • Adonis (1658)
  • Elégie aŭ nymphes de Vaŭ (poezio, 1662)
  • Contes et nouvelles en vers (5 vol., 1664-1674)
  • Fables (fabloj, 1668-1694)
  • Les amours de Psyché et de Cupidon (romano, 1669)

En Esperanto aperis

  • Elektitaj fabloj de J. de la Fontaine / esperantigitaj de G. Vaillant. - Paris: Hachette, 1904. - 64 p. (2-a eld. 1906)
  • Fabloj / Trad. de Lucien Thèvenin. - 2. eld. - Paris: UFE, 1996. - 84 p.
  • La korvo kaj vulpo ; La rano kaj la bovo. - En: Nova antologio. - 2-a eld. - Warszawa : Pola Esperanto-Asocio, 1965. - p. 24-26
  • Rano kaj bovo ; Korvo kaj vulpo ; Cikado kaj formiko. - En: El parnaso de popoloj : poemaro. - Varsovio, 1913 (Represo: Saarbrücken : Iltis, 1983). - p. 40-43

Eksteraj ligoj

greke Fabloj en Esperanto grekehttp://www.musee-jean-de-la-fontaine.fr

Vidu ankaŭ jenon: