Soĉi: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
aldonita blazono
HRoestBot (diskuto | kontribuoj)
e r2.6.5) (robota aldono de: tl:Sochi
Linio 112: Linio 112:
[[tg:Сочи]]
[[tg:Сочи]]
[[th:โซชี]]
[[th:โซชี]]
[[tl:Sochi]]
[[tr:Soçi]]
[[tr:Soçi]]
[[uk:Сочі]]
[[uk:Сочі]]

Kiel registrite je 03:51, 28 jun. 2011

Blazono
Soĉi. Vido de-sur la maro

Soĉi (abĥaze Шəачa ~ [ŝoĉa]; ubiĥe Шьача ~ [ŝaĉa]) estas ĉemara urbo en Krasnodara regiono de Rusio. La urbo estas populara en Rusio ripozloko, en ĝi situas multaj ripozejoj. Soĉi (t. n. Granda Soĉi) estas teritorie la plej granda urbo de Rusio (3.502 км²), ĝi etendiĝas je 146 km laŭ la bordo de la Nigra maro.

Pro influo de la maro kaj la montoj, Soĉi havas mildan subtropikan klimaton, per tio ĝi estas la plej norda loko kun tia klimato en la mondo. En regiono de Soĉi oni kreskigas plantojn, kiuj nenie aliloke travivas vintron en Rusio.

Kodo de OKATO de la urbo (en jaro 2005) estas 03426. La interurba telefona kodo estas 8622, la enurbaj telefonnumeroj estas sesciferaj (en jaro 2005).

La urbo estis fondita en jaro 1874. Ĝi havas statuson de urbo ekde jaro 1917.

La urbo antaŭe estis nomita:

  • Daĥovskij (Даховский) en 1864-1874;
  • Daĥovskij Posad (Даховский Посад) en 1874-1896.

La loka tempo estas la sama kiel moskva tempo (en jaro 2005).

Geografiaj koordinatoj de la urbo estas 43° 36′ N 39° 43′ O / 43.600 °N, 39.717 °O / 43.600; 39.717 (mapo)Koordinatoj: 43° 36′ N 39° 43′ O / 43.600 °N, 39.717 °O / 43.600; 39.717 (mapo).

Vintra Olimpiko

En la jaro 2014 la olimpikaj vintroludoj okazos en Soĉi.

Formulo 1

Ekde la jaro 2014 okazos en Soĉi la ĉefkuro de Rusio de Formulo 1.

Loĝantaro

En jaro 1959 la urbo havis 127 mil loĝantojn.

En jaro 2002 la urbo havis 328,8 mil loĝantojn.

Laŭ rezultoj de la censo de 1989, en la urbo loĝis

  • rusoj — 70,2 % (236,2 mil)
  • armenoj — 14,6 % (49,1 mil)
  • ukrainoj — 6,0 % (20,2 mil)
  • kartveloj — 1,5 % (5,1 mil)
  • grekoj — 1,2 % (4,0 mil)
  • aliaj — 3,5 % (11,8 mil)

Laŭ la nunaj pritaksoj la armena diasporo eble jam superis 20%, dum la greka preskaŭ plene formigris al Grekio.

Vidu ankaŭ jenon:

Aliaj projektoj

Ŝablono:LigoElstara