Erikejo: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Neniu resumo de redakto
Linio 8: Linio 8:
Erikejoj estas avantaĝitaj kie klimataj cirkonstancoj estas tipe varmaj kaj sekaj, speciale [[Somero|somere]], kaj kie [[grundo]]j estas acidaj, malfertilaj, ofte [[Sablo|sablecaj]] kaj facile dreniĝantaj; loke ili povas enteni malvastajn [[torfejo]]jn, kie la drenado estas malfacila.
Erikejoj estas avantaĝitaj kie klimataj cirkonstancoj estas tipe varmaj kaj sekaj, speciale [[Somero|somere]], kaj kie [[grundo]]j estas acidaj, malfertilaj, ofte [[Sablo|sablecaj]] kaj facile dreniĝantaj; loke ili povas enteni malvastajn [[torfejo]]jn, kie la drenado estas malfacila.


En iom da regionoj, erikejaj vegetaĵaroj estas ekstreme specio-riĉaj, kaj erikejoj de [[Aŭstralio]] gastigas iujn 3 700 [[Endemio|endemiajn]] aŭ tipajn speciojn, krom multajn pli ĝeneralajn speciojn <ref>Specht, R.L. 1988 : Heathlands ''in'' Australian Vegetation, R.H. Groves ed. ''Cambridge University Press'' {{en}}</ref>. La Fynbos-arbustetaroj de Sud-Afriko estas la dua plej specioriĉa vegetaĵaro, kun pli ol 7 000 specioj; nur la [[Tropikaj kaj subtropikaj humidaj foliarbaroj]] havas pli grandan [[biodiverseco]]n<ref>WWF Ecoregion profile. Montane fynbos and renosterveld (AT1203) http://www.worldwildlife.org/wildworld/profiles/terrestrial/at/at1203_full.html</ref>. Akre kontrastas la malabundaj malvastaj erikejoj en [[Eŭropo]], ĉar ili ampleksas nur limigitan flaŭron primare de [[kaluno]], [[eriko]] kaj [[ulekso]].
En iom da regionoj, erikejaj vegetaĵaroj estas ekstreme specio-riĉaj, kaj erikejoj de [[Aŭstralio]] gastigas iujn 3 700 [[Endemio|endemiajn]] aŭ tipajn speciojn, krom multajn pli ĝeneralajn speciojn <ref>Specht, R.L. 1988 : Heathlands ''in'' Australian Vegetation, R.H. Groves ed. ''Cambridge University Press'' {{en}}</ref>. La [[Okcident-kablanda erikejo]] en [[Sud-Afriko]] estas la dua plej specioriĉa vegetaĵaro, kun pli ol 7 000 specioj; nur la [[Tropikaj kaj subtropikaj humidaj foliarbaroj]] havas pli grandan [[biodiverseco]]n<ref>WWF Ecoregion profile. Montane fynbos and renosterveld (AT1203) http://www.worldwildlife.org/wildworld/profiles/terrestrial/at/at1203_full.html</ref>. Akre kontrastas la malabundaj malvastaj erikejoj en [[Eŭropo]], ĉar ili ampleksas nur limigitan flaŭron primare de [[kaluno]], [[eriko]] kaj [[ulekso]].
[[Dosiero:Fynbos.jpg|thumb|220px|left|Fynbos-Erikejo, [[Sud-Afriko]].]]
[[Dosiero:Fynbos.jpg|thumb|220px|left|Okcident-kablanda erikejo, Sud-Afriko.]]


La [[birdo]][[faŭno]] de erikejoj kutime estas kosmopolitaj specioj de la regiono <ref>WWF Ecoregion profile. Montane fynbos and renosterveld (AT1203) http://www.worldwildlife.org/wildworld/profiles/terrestrial/at/at1203_full.html {{en}}</ref><ref>Specht, R.L. 1988 : Heathlands ''in'' Australian Vegetation, R.H. Groves ed., ''Cambridge University Press'' {{en}}</ref>. En la malriĉaj erikejoj de Eŭropo birdospecioj emas esti pli karakterizaj por la komunumo kaj inkluzivas [[Griza cirkuo|Grizan cirkuon]], kaj [[Arbopipio]]n. En Aŭstralio la erikeja birdofaŭno estas superregata de [[Nektaro|nektare]] nutriĵantaj birdoj kiaj [[melifagedoj]] kaj subfamilio ''Loriinae'' ( [[papagedoj]] ) kvankam multaj aliaj birdoj, ekde [[emuo]]j ĝis [[aglo]]j ankaŭ estas komunaj en la Aŭstraliaj erikejoj. Tiuj ĉi
La [[birdo]][[faŭno]] de erikejoj kutime estas kosmopolitaj specioj de la regiono <ref>WWF Ecoregion profile. Montane fynbos and renosterveld (AT1203) http://www.worldwildlife.org/wildworld/profiles/terrestrial/at/at1203_full.html {{en}}</ref><ref>Specht, R.L. 1988 : Heathlands ''in'' Australian Vegetation, R.H. Groves ed., ''Cambridge University Press'' {{en}}</ref>. En la malriĉaj erikejoj de Eŭropo birdospecioj emas esti pli karakterizaj por la komunumo kaj inkluzivas [[Griza cirkuo|Grizan cirkuon]], kaj [[Arbopipio]]n. En Aŭstralio la erikeja birdofaŭno estas superregata de [[Nektaro|nektare]] nutriĵantaj birdoj kiaj [[melifagedoj]] kaj subfamilio ''Loriinae'' ( [[papagedoj]] ) kvankam multaj aliaj birdoj, ekde [[emuo]]j ĝis [[aglo]]j ankaŭ estas komunaj en la Aŭstraliaj erikejoj. Tiuj ĉi

Kiel registrite je 06:46, 30 jun. 2011

Erikejo en Woodbury Common, Devon (Anglujo). Violkoloraj floroj de kaluno ( Calluna vulgaris ) kaj flavaj floroj de Ulex gallii
Montara erikejo en High Shelf Camp apud Mount Anne ( Tasmanio ).

Erikejo estas arbustetara vegetaĵaro kiu troviĝas ĉe ĉefe malfekundaj acidaj grundoj, karakterizitaj de maldensaj, malalte kreskantaj lignecaj plantoj. En erikejoj ofte superregas plantoj el la erikaca familio. Krom la konsisto de la vegetaĵaro ne estas klara diferenco inter arbustetaro kaj erikejo sed tiu ĉi ĝenerale rilatas al malaltaĵaj situoj [1] kun — speciale en Britujo — pli varma kaj malpli humida klimato.

Erikejoj estas larĝe disvastigitaj tra la mondo. Ili konstituas vastajn kaj tre diversajn komunumojn tra Aŭstralio en humidaj kaj duonhumidaj areoj. Fajraj reĝimoj kun cikla bruligado estas necesaj por la konservado de la erikejoj [2]. Eĉ pli diversaj kvankam malpli disvastigitaj erikejaj komunumoj troviĝas en Suda Afriko. Vastaj erikejoj ankaŭ troviĝas en Kalifornio, Nov-Kaledonio, centra Ĉilio kaj laŭlonge de la marbordoj de la Mediteraneo. Krom tiuj vastaj erikejaj areoj, la vegetaĵara tipo ankaŭ situas en disaj lokalizoj tra ĉiuj ekozonoj escepte de la Antarkta.

Karakterizaĵoj

Erikejoj estas avantaĝitaj kie klimataj cirkonstancoj estas tipe varmaj kaj sekaj, speciale somere, kaj kie grundoj estas acidaj, malfertilaj, ofte sablecaj kaj facile dreniĝantaj; loke ili povas enteni malvastajn torfejojn, kie la drenado estas malfacila.

En iom da regionoj, erikejaj vegetaĵaroj estas ekstreme specio-riĉaj, kaj erikejoj de Aŭstralio gastigas iujn 3 700 endemiajn aŭ tipajn speciojn, krom multajn pli ĝeneralajn speciojn [3]. La Okcident-kablanda erikejo en Sud-Afriko estas la dua plej specioriĉa vegetaĵaro, kun pli ol 7 000 specioj; nur la Tropikaj kaj subtropikaj humidaj foliarbaroj havas pli grandan biodiversecon[4]. Akre kontrastas la malabundaj malvastaj erikejoj en Eŭropo, ĉar ili ampleksas nur limigitan flaŭron primare de kaluno, eriko kaj ulekso.

Okcident-kablanda erikejo, Sud-Afriko.

La birdofaŭno de erikejoj kutime estas kosmopolitaj specioj de la regiono [5][6]. En la malriĉaj erikejoj de Eŭropo birdospecioj emas esti pli karakterizaj por la komunumo kaj inkluzivas Grizan cirkuon, kaj Arbopipion. En Aŭstralio la erikeja birdofaŭno estas superregata de nektare nutriĵantaj birdoj kiaj melifagedoj kaj subfamilio Loriinae ( papagedoj ) kvankam multaj aliaj birdoj, ekde emuoj ĝis agloj ankaŭ estas komunaj en la Aŭstraliaj erikejoj. Tiuj ĉi ankaŭ gastigas la solan nektare nutriĵantan tersupraĵan mamulon : mielo-oposumon ( Tarsipes rostratus ). La birdofaŭno de la Sud-Afrika Fynbos inkluzivas nektariniedojn kaj la genron Carduelis. Erikejoj ankaŭ estas bonega biotopo por insektoj, inkluzive himenopteroj kaj lepidopteroj, kun multe da specioj tute restriktitaj al ĝi.

Antropogenaj erikejoj

La antropogena Luneburga Erikejo

Antropogenaj erikejoj estas kultura pejzaĝo kiun oni povas trovi tra la mondo en lokalizoj tiel diversaj kiel norda kaj okcidenta Eŭropo, Ameriko, Aŭstralio, Nov-Zelando, Madagaskaro kaj Nov-Gvineo. Origine tiuj erikejoj estis kreitaj aŭ plivastigitaj dum jarcentoj de homa maldensigado de la naturaj arbaroj kaj maldensarbaroj, de tropaŝtiĝo kaj bruligado. En iuj okazoj la maldensigado tiel grava estis ke partoj de la erikejoj estiĝis nuraj sablejoj kaj dunoj, kun tre loka dezerta klimato. Tiel, eĉ en Eŭropo, lokaj temperaturoj de 50 gradoj celsiaj okazas, sekiginte la sablejon rande de la erikejo kaj plialtigante la riskon por nekontrolitaj fajroj. Rilate al erikejoj en Anglujo, Rackham diris, "Erikejoj klare estas la produkto de homaj agadoj kaj bezonas aranĝadon kiel erikejo; se oni malzorgas ilin, ili estiĝas en maldensarbaron" [7]. Freŝdate la naturprotekta valoro de eĉ tiuj homfaritaj erikejoj estas estinta multe pli aprezita, kaj do plejmulte da erikejoj estas protektitaj. Tamen ili ankaŭ estas minacataj de arba enpenetrado kaŭze de la nekontinueco de tradiciaj mastrumadaj teknikoj kiaj paŝtigado kaj fajra senveprigo kiuj modeligis la pejzaĝojn. Iuj ankaŭ estas minacataj de urbanizado. Antropogenaj erikejoj estas artefarite konservataj per kombinado de paŝtiĝo kaj perioda bruligado [8], aŭ (malofte) falĉado; se ne tiamaniere konservite, ili rapide estas rekoloniigitaj de arbaro kaj maldensarbaro. La rekoloniigantaj arbospecioj dependos de kio estas disponebla kiel loka semoresurso, kaj do eblas ke ili ne reflektas la naturan vegetaĵaron kiu ĉeestis antaŭ la stariĝo de la erikejo.

Vidu ankaŭ

Referencoj

  1. Polunin, Oleg; Walters, Martin. (1985) A Guide to the Vegetation of Britain and Europe. Oxford University Press. ISBN 0-19-217713-3.
  2. Specht, R.L. 1988 : Heathlands in Australian Vegetation, R.H. Groves ed., Cambridge University Press angle
  3. Specht, R.L. 1988 : Heathlands in Australian Vegetation, R.H. Groves ed. Cambridge University Press angle
  4. WWF Ecoregion profile. Montane fynbos and renosterveld (AT1203) http://www.worldwildlife.org/wildworld/profiles/terrestrial/at/at1203_full.html
  5. WWF Ecoregion profile. Montane fynbos and renosterveld (AT1203) http://www.worldwildlife.org/wildworld/profiles/terrestrial/at/at1203_full.html angle
  6. Specht, R.L. 1988 : Heathlands in Australian Vegetation, R.H. Groves ed., Cambridge University Press angle
  7. Rackham, Oliver 1997 : The History of the Countryside, Phoenix, p.282
  8. http://www.bbc.co.uk/devon/news/022001/23/swailing.shtml bbc.co.uk

Eksteraj ligiloj


Ŝablono:Link FA