Drupal: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
e new version+D7 screenshot
Neniu resumo de redakto
Linio 6: Linio 6:
|Autoro = [[Dries Buytaert]]
|Autoro = [[Dries Buytaert]]
|Programisto = programista grupo
|Programisto = programista grupo
|Lasta_stabila_versio = 7.2
|Lasta_stabila_versio = 7.4<ref>[http://api.drupal.org/api/drupal/CHANGELOG.txt CHANGELOG.txt]</ref>
|Dato_de_lasta_stabila_versio = [[25-a de majo]] [[2011]]
|Dato_de_lasta_stabila_versio = [[29-a de junio]] [[2011]]
|Lasta_testa_versio =
|Lasta_testa_versio =
|Dato_de_lasta_testa_versio = -
|Dato_de_lasta_testa_versio = -

Kiel registrite je 18:24, 30 jun. 2011

Drupalo

Aŭtoro Dries Buytaert
Programisto programista grupo
Lasta stabila versio 7.4[1]
(29-a de junio 2011)
Lasta testa versio
(-)
Operaciumo plursistema
Programlingvo PHP
Lingvo(j) ankaŭ Esperanto
Evoluigstato en evoluo
Programtipo enhav-mastruma sistemo
Permesilo GPL
Retejo http://www.drupal.org/
vdr

Drupalo estas libera, modula sistemo por administrado de enhavo kaj bloga sistemo kiu origine estis konstruita de Dries Buytaert kiel bulten-tabula sistemo. Nuntempe ĝi estas uzata de multaj popularaj retejoj, inkluzive The Onion, Spread Firefox, Ourmedia, KernelTrap, kaj Defective by Design. Ĝi estas speciale populara por konstrui retajn komunumojn, kaj havas subtekston de "Komunuma tubumado". Drupalo estas programita en PHP.

Signifo de Drupalo

Drupal estas angla transskribo de la nederlanda vorto "druppel" kiu signifas "guto". La nomo estis prenita de la nune eksdata retejo de Drop.org, kies kodo malrapide evoluis en Drupalon. Dries volis nomi la retejon "dorp" ("vilaĝo" en la nederlanda, aludante al ĝiaj komunumaj trajtoj), sed tajperaris kiam li kontrolis la domajnan nomon kaj pensis ke tio sonis pli bona. La projekto komenciĝis en 2001.

Enhav-mastruma Sistemo

Drupalo havas bazan tavolon, aŭ kernon, kiu subtenas modulojn, kiuj ebligas aldonajn funkciojn. La moduloj por Drupalo provizas grandan diversecon de funkcioj, inkluzivante E-Komercan sistemon kiel la eroj de Amazon modulo[2], laborfluo, fotogalerioj, dissendolista prizorgado, kaj CVS-integriĝo.

La modula sistemo de Drupalo kaj la bone dokumentita, pura kodbazo faciligas ke individuoj kun scio de PHP povu krei kodon por aldonaj funkcioj. Drupalo estas ofte uzata por konstrui retejojn kiuj koncentriĝas pri uzantaj komunumoj.

Moduloj

La taksonomio[3] (kategoria sistemo) ebligas ke reteja administranto povu decidi kiel enhavo kategoriiĝas. Post la starigado, la taksonomia modulo povas "aŭtomate kategoriigi novan enhavon". Tiu fleksebleco sen la bezono por programado apartigas Drupalon de similaj sistemoj; tamen tiel la agordado povas esti pli postulema kaj en kelkaj kazoj daŭri pli longe.

La moduloj de Agoj kaj Laborfluo provizas ekzemplon de la alta grado de aŭtomatigo kiu eblas per Drupalo. Tio bezonas ke la du moduloj estu agorditaj uzante funkciojn de ambaŭ. Multe da subtena dokumentado kaj videoj[4] alireblas por helpi agordi tiujn modulojn por fari taskojn kiel sendi atentigojn de nova enhavo.

Drupalo atingas puran integriĝon inter la kerno kaj la moduloj per sistemo de hokoj, aŭ callbacks, por permesi ke moduloj povu enmeti funkciojn en la vojo de Drupalo. La kerno de Drupalo provizas protekton kontraŭ multaj el la kutimaj sekurecaj problemoj, kiel SQL-injekcio.

Haŭtoj

La plejmulto de haŭtoj por Drupalo estas kreitaj en la sistemo de PHPTemplate[5] aŭ the sistemo de XTemplate[6]. Pli fruaj haŭtoj uzis nur PHP-n.

Pli fruaj versioj de la haŭta sistemo de Drupalo estis kritikitaj [7] kiel malpli aspektigorientita kaj pli komplika ol la sistemoj por Mambo kaj Plono. La inkluziveco de la sistemoj de PHPTemplate kaj XTemplate en Drupalo traktis kelkajn el ĉi tiuj kritikoj.

Ekzemploj de Drupalo

Kelkaj el la roloj kiujn Drupalo plenumas, inkluzivas firmajn internajn retejojn, retajn klasĉambrojn, artajn komunumojn, kaj projekta administrado. Kelkaj aplikoj kiuj uzas Drupalon inkluzivas:

  • The Ann Arbor District Library[8] uzis Drupalon por konstrui premiitan retejon[9] inkluzive de speciale agorditaj funkcioj kiel ebligante ke bibliotekajn membrojn povu krei siajn proprajn libro-katalogojn.
  • Diversaj politikaj kampanjoj, kiel la kampanjo por usona senato de Jack Carter en Nevado, kreis retejojn per Drupalo.
  • CivicRM, sistemo por prizorgi rilatojn kun voĉdonantoj kiu integriĝas kun Drupalo, influis ke Drupalo estu alloga sistemo por neregistaraj organizoj.[10]
  • Drupalo estis uzitaj por krei lokajn retejojn por civitana ĵurnalismo en urbetoj kiel Bluffton, South Carolina[11] kaj Watertown, Massachusetts[12].
  • Drupalo estas uzita por starigi retejojn kiel 43things Change Everything.
  • La enkonduko de la modulo de Revizia Moderado ebligis ke talentaj lernejanoj povu krei retejon de sia propra lernejo.

Kritikado

Drupalo devigas ke la uzanto kiu instalas la programon havu povon atribui specifajn altnivelajn privilegiojn al la datumbaza uzanta administranto, inkluzive de SELECT, INSERT, UPDATE, DELETE, CREATE, DROP, INDEX, ALTER, kaj LOCK TABLES. Multaj el tiuj privilegioj, kiel CREATE kaj ALTER, bezonatas por aŭtomatigi la instaladon kaj ĝisdatigadon de skriptoj sen mana funkciado de SQL-petoj: aliaj, kiel LOCK TABLES, bezonatas por averti kutimajn problemojn kiuj povas okazi en multuzanta medio. Same kiel kun aliaj enhav-mastrumaj sistemoj, la komenca datumbazo povas esti kreita uzanta la komandan linion aŭ [1] aŭ kun phpMyAdmin/PhpPgAdmin.

Drupalo estis konsideritaj de kelkaj [13] iom pli malfacile lerneblaj kaj iom malpli facile instalebla proceduro kompare al kelkaj simplaj EMS-sistemoj aŭ bazaj blogiloj kiel WordPress. Drupal 5.0, lanĉita la 15-a de januaro 2007, venas kun reta instalsistemo parte por respondi al tiuj kritikoj.[14]

Distribuoj

Drupalo 4.2 [15] estis la fundamento por DeanSpace, enhav-mastruma sistemo uzata por funkciigi multajn sendependajn retejojn kiuj subtenis la usonan prezidentan kampanjon de Howard Dean. Post kiam la kampanjo de Dean finiĝis, la Deanspace-projekto kreskis al CivicSpace, Drupal-bazita "organiza platformo desube kiu povigas kolektivan agadon ene de komunumoj kaj kunigas forajn grupojn de subtenantoj." CivicSpace[16] inkluzivas CiviCRM-n kaj aliajn funkciojn kiuj utilas en retejoj por neregistaraj organizoj kaj politikaj kampanjoj.

Ankaŭ ekzistas kelkaj aliaj specialaj distribuoj de Drupalo. Plejmultaj estas simple Drupalo kun triapartiaj moduloj, sed kelkaj ankaŭ inkluzivas modifojn al la kerno. Ekzemplo de tia distribuo estas vbDrupal, kiu estas Drupalo integrita kun vBulletin.

Libroj

Drupal estas diskutita en kelkaj libroj:

Referencoj

  1. CHANGELOG.txt
  2. Amazon Items drupal module
  3. Taxonomy, Drupal's category management system
  4. videoj por helpi agordi la modulojn de Agoj kaj Laborfluo
  5. "PHPTemplate theme engine", Drupal.org.
  6. "XTemplate theme engine", Drupal.org.
  7. "How does Drupal compare to Mambo?" discussion thread, Drupal.org.
  8. Ann Arbor District Library's award-winning website
  9. "American Library Association Awards Ann Arbor District Library Website Best of Show" (news release), June 13, 2006.
  10. Greenpeace UK CMS Selection
  11. Bluffton, South Carolina
  12. Watertown, Massachusetts
  13. Alister Lewis-Bowen et al., "Using open source software to design, develop, and deploy a collaborative Web site," IBM, July 11, 2006.
  14. Drupal 5.0 Feature List January 15, 2007. Accessed January 15, 2007.
  15. http://drupal.org/node/4877#comment-7552
  16. CivicSpace, a significant contributor to the Drupal project

Ankaŭ vidu

Uzado en E-movado

Kelkaj esperantistaj retejoj uzas Drupalon, jen listo:

Ekstera ligilo

grekeOficiala retejo en Esperanto grekeOficiala retejo grekeListo de retejoj kiuj uzas Drupalon