Fisio: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Luckas-bot (diskuto | kontribuoj)
Luckas-bot (diskuto | kontribuoj)
e r2.7.1) (robota aldono de: ia:Fission nuclear
Linio 68: Linio 68:
[[hr:Nuklearna fisija]]
[[hr:Nuklearna fisija]]
[[hu:Maghasadás]]
[[hu:Maghasadás]]
[[ia:Fission nuclear]]
[[id:Fisi nuklir]]
[[id:Fisi nuklir]]
[[is:Kjarnaklofnun]]
[[is:Kjarnaklofnun]]

Kiel registrite je 20:53, 3 jul. 2011

Ekzempla varianto de fisio
Nuklea fisio
Relativa ofteco de diversaj masnumeroj en produktoj de fisio de 235U

En la partikla fiziko, la fisio (ankaŭ nomata kernofendadonuklea fendiĝo) estas la procezo per kiu diversaj specoj de atomkernoj fendiĝas. La procezo estas spontanea ĉe kelkaj izotopoj, sed tio estas escepto.

Ĝenerale, la fisio estas okazigita per nuklea reakcio, en kiu unu fisiebla nukleo estas bombardata per neŭtronoj. Se la energio estas adekvata, la nukleo absorbas la neŭtronon, kaj post malstabila stato, ĝi fendiĝas, kaj la rezulto estas la kreado de du aŭ tri pli malgrandaj kernoj, plus la elsendo de aliaj radiadoj, ĉefe pliaj neŭtronoj kaj gama-radiado. Ankaŭ produktiĝas granda kvanto da energio, kio klarigas ĝian uzon en atomcentraloj aŭ en armiloj.

En la tipa procezo de fisio, la nombro da elirintaj neŭtronoj estas egala aŭ pli granda ol tiuj produktintaj la unuan reakcion, kio permesas la daŭrigo de la procezo. Oni tiam parolas pri ĉenreakcio.

La rezultantaj kernoj, aŭ fisiproduktoj, havas eksceson de neŭtronoj, kaj do estas radioaktivaj. Ili konsistigas parton de la reziduo de la atomcentraloj.

Tipa ekzemplo de tiu reakcio estas jena:

Neŭtrono + 235U --> fisiproduktoj + pliaj neŭtronoj + energio

Aliaj nuklidoj kiuj suferas fision estas 238U kaj izotopoj de plutonio kaj torio.

Historio

La procezo de fisio estis renkontita plurfoje dum la esploroj pri kernenergio dum la tridekaj jaroj de la 20-a jarcento, sed ili ne estis ĝuste interpretitaj ĝis 1939, fare de Otto Hahn, Fritz Strassmann kaj aliaj en Berlino.

Tre baldaŭ sekvis diversaj aliaj esploroj, kaj estis agnoskita la ebleco ĝin uzi por diversaj aplikoj, inter ili militaj. En Usono, Enrico Fermi gvidis la konstruon de la unua atomreaktoro.

Malmultaj jaroj poste eksplodis la unua atombombo, bazita en la fenomeno (A-bombo: oni ne konfuzu ĝin kun la H-bombo, bazita en la procezo de fuzio).

En la jaroj 50-aj komenciĝis la paca uzo de la fisio, kaj la konstruado de la unuaj atomcentraloj.

Vidu ankaŭ


Ŝablono:LigoLeginda