Dentorela fervojo: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[nekontrolita versio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
polurado
eNeniu resumo de redakto
Linio 6: Linio 6:
Dentrelaj fervojoj superas klinitecon ĝis 48 % ([[Pilato (monto)]]) '''[[Pilato-Fervojo]]''' en [[Svislando]]) kaj izolitaj lokomotivoj ĝis 50 % ([[Panama kanalo]]).
Dentrelaj fervojoj superas klinitecon ĝis 48 % ([[Pilato (monto)]]) '''[[Pilato-Fervojo]]''' en [[Svislando]]) kaj izolitaj lokomotivoj ĝis 50 % ([[Panama kanalo]]).
[[Dosiero:Bpfogaskereku.jpg|thumb|right|250px|Dentrada fervojo de Budapeŝto, la loĝantoj simple nomas ĝin "dentrada"]]
[[Dosiero:Bpfogaskereku.jpg|thumb|right|250px|Dentrada fervojo de Budapeŝto, la loĝantoj simple nomas ĝin "dentrada"]]

== Sistemoj ==
La kvar plej konataj sistemoj de dentradaj fervojoj estas inventitaj de svisaj inĝenieroj kaj nomitaj laŭ ili:
La kvar plej konataj sistemoj de dentradaj fervojoj estas inventitaj de svisaj inĝenieroj kaj nomitaj laŭ ili:

Linio 15: Linio 17:
Krom laŭ la dentrela sistemo oni povas klasifi dentradajn fervojojn kiel ĉiujn fervojojn laŭ [[larĝo de trako]] ([[normala ŝpuro]], [[mallarĝa ŝpuro]]) kaj trakcio (vapora, dizela, elektra).
Krom laŭ la dentrela sistemo oni povas klasifi dentradajn fervojojn kiel ĉiujn fervojojn laŭ [[larĝo de trako]] ([[normala ŝpuro]], [[mallarĝa ŝpuro]]) kaj trakcio (vapora, dizela, elektra).

== Ekzemploj ==
La unua montara fervojo de la mondo kun dentrada propulso estis konstruita en 1866 de [[Sylvester Marsh]]. Ĝi grimpas sur la Vaŝinton-Monton (Mount Washington), [[New Hampshire]], [[Usono]] kaj estis inaŭgurita en 1869.

Kiel registrite je 15:09, 5 jul. 2011

Dentrada fervojo

Dentrada fervojodentrela fervojo estas rel-ligita transportilo kun dentrada trakciilo - antaŭenpuŝita per unu aŭ pluraj dentradoj por supreniri krutajn deklivojn. Dentradoj moviĝas en dentrelo fiksita meze de la fervojaj reloj kaj tiel ebligas la transmision de la motora energio al la reloj sen glito.

La adhero inter rado kaj reloj limigas la uzon de normalaj fervojoj al kliniteco de 16 % ĉe sekaj reloj, 14 % ĉe malsekaj. Por garantii sekuran servon fervojoj kutime evitas klinitecon pli grandan ol 4 % (ekzistaj kelkaj esceptoj kiel ekzemple la tramo de Lisbono kun kliniteco ĝis maksimumo de 13,5 %).

Dentrelaj fervojoj superas klinitecon ĝis 48 % (Pilato (monto)) Pilato-Fervojo en Svislando) kaj izolitaj lokomotivoj ĝis 50 % (Panama kanalo).

Dentrada fervojo de Budapeŝto, la loĝantoj simple nomas ĝin "dentrada"

Sistemoj

La kvar plej konataj sistemoj de dentradaj fervojoj estas inventitaj de svisaj inĝenieroj kaj nomitaj laŭ ili:

Krom laŭ la dentrela sistemo oni povas klasifi dentradajn fervojojn kiel ĉiujn fervojojn laŭ larĝo de trako (normala ŝpuro, mallarĝa ŝpuro) kaj trakcio (vapora, dizela, elektra).

Ekzemploj

La unua montara fervojo de la mondo kun dentrada propulso estis konstruita en 1866 de Sylvester Marsh. Ĝi grimpas sur la Vaŝinton-Monton (Mount Washington), New Hampshire, Usono kaj estis inaŭgurita en 1869.

La unua dentrada fervojo en Eŭropo estas la Vitznau-Rigi-fervojo, konstruita de Niklaus Riggenbach laŭ sia franca patento n-ro 59625 de 1863 kaj inaŭgurita en 1871. Ĝi grimpas de la urbo Vitznau sur la monton Rigi proksime de Lucerno en Svislando.

La dentrada fervojo en Budapeŝto (vd. apudan foton) estas la tria plej aĝa de la mondo, ektrafikinte en 1874. Ĝi havas trako-larĝon de 1.435 mm (normala ŝpuro), estas elektrizita de 1929 kaj veturas 2,9 km de la urbo-centro al la Ŝvaba Monto (Svábhegy, 420 m).

De 1984 ekzistas ankaŭ dentrela metroo en Liono - ĝi kaj la metroo de Ĥajfo ĝis nun estas la solaj dentradoteknikaj metrooj en la mondo.

Trakforko sur dentrada fervojo (Štrbské Pleso, Slovakio)
Trajneto de La Rhune (Nord-Eŭskio)

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj