Internacia Aera Transporta Asocio: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
WikitanvirBot (diskuto | kontribuoj)
Luckas-bot (diskuto | kontribuoj)
e r2.7.1) (robota aldono de: su:International Air Transport Association
Linio 50: Linio 50:
[[sl:Mednarodno združenje za zračni transport]]
[[sl:Mednarodno združenje za zračni transport]]
[[sr:ИАТА]]
[[sr:ИАТА]]
[[su:International Air Transport Association]]
[[sv:International Air Transport Association]]
[[sv:International Air Transport Association]]
[[th:สมาคมขนส่งทางอากาศระหว่างประเทศ]]
[[th:สมาคมขนส่งทางอากาศระหว่างประเทศ]]

Kiel registrite je 08:16, 6 jul. 2011

La Internacia Aer-Transporta Asocio (oficiala angla nomo International Air Transport Association, IATA) fondiĝis en 1919 en Hago kiel tegmenta organizo de ĉiaj aviadaj kompanioj de la mondo sub la fondo-nomo Internacia Aera Trafika Asocio. Ĝian hodiaŭan nomon ĝi ricevis en 1945.

La sidejo de IATA estas en Montrealo, Kanado, kie ankaŭ estas la centra oficejo de la organizo de Unuiĝintaj Nacioj pri Aviado - ICAO. La celo de IATA estas la subteno de sekura, laŭplana kaj ekonomia transporto de homoj kaj varoj per aviadiloj, kaj la laŭeble intensa kunlaboro de ĉiuj entreprenoj kiuj internacie laboras en tiu ekonomia kampo. Membroj de la asocio estas ĉirkaŭ 285 aviadaj kaj flughavenaj entreprenoj, kiuj kune plenumas 94 procentojn de ĉiuj internaciaj flugoj.

La plej multaj membroj de IATA estas grandaj aŭ naciaj aviadaj kompanioj, do kompanioj, kiuj mem posedas kaj flugigas aviadilojn. Sed ankaŭ internaciaj flughavenoj, ministeroj pri transporto, grandaj vojaĝ-agentejoj kaj similaj entreprenoj povas esti membroj. Aviadaj kompanioj, kies precipa celo estas laŭeble malaltaj prezoj, rezignante pri ĉio ne nepre vivnecesa, kaj tiuj, kiuj ekskluzive flugas ene de iu lando, ne nepre membras en IATA.

IATA evoluigis triliteran kodon por unuece referenci al flughavenoj, la t.n. IATA-kodon (vd. apartan artikolon).