Uzanto-Diskuto:Sok Na Men Sui Lui: Malsamoj inter versioj

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio
Enhavo forigita Enhavo aldonita
SieBot (diskuto | kontribuoj)
e Robot - Replacing image Button sig.png with Button sig2.png
 
Linio 148: Linio 148:


You once translated the text of my user page into Esperanto (I hope you remember ;-) ). As I rewrote the text, could you do me the favor of adapting the Esperanto version? I just restructured the text a bit and added a new sentence. I hope, that this is not too much work ;-). Thanks in advance and greetings, --[[Vikipediisto:Darev|Darev]] 21:54, 26. Dec 2007 (UTC)
You once translated the text of my user page into Esperanto (I hope you remember ;-) ). As I rewrote the text, could you do me the favor of adapting the Esperanto version? I just restructured the text a bit and added a new sentence. I hope, that this is not too much work ;-). Thanks in advance and greetings, --[[Vikipediisto:Darev|Darev]] 21:54, 26. Dec 2007 (UTC)
== Forigo ==
{{Forigu|Vikipedio:Kie trovi tekston de la Biblio}}--<small style="background:#f00">'''★ [[Vikipediisto:Airon90|<span style="color:#000">→ A</span>]][[Speciala:Kontribuoj/Airon90|<span style="color:#f00;background:#000">ir</span>]][[Vikipediista diskuto:Airon90|<span style="color:#000">on</span>]]'''</small> 10:43, 13 Jul. 2011 (UTC)

Nuna versio ekde 10:43, 13 jul. 2011

   Bonvenon al la Vikipedio en Esperanto, Sok Na Men Sui Lui!

Ĉi tio estas via diskutpaĝo, kiu utilos por ricevi mesaĝojn de la aliaj vikipediistoj. Vi ankaŭ disponas pri via vikipediista paĝo, kie vi povas meti informojn pri vi mem kaj pri viaj interesoj, listigi la lingvojn, kiujn vi komprenas, nomi la landon de kie vi venas, ktp. Vi povas fari tion tre elagnte enmetante en vian personan paĝon la ŝablonon {{BabelLando}}. Per tiu ŝablono via paĝo estos aŭtomate ordigita en la kategoriojn kiuj listigas la vikipediistojn laŭ lingvokapablo kaj devenlando. Pliajn klarigojn vi trovos rigardante {{BabelLando}}. Kaj se vi volas sciigi viajn interesojn, eluzu la Uzantajn skatolojn.

Se vi havas demandojn rigardu :
- la redaktan subportalon;
- helpon;
- tekston : "Kiel krei paĝon".
- Vikipedio:Nomoj de titoloj

Antaŭ ol ekredakti, nepre legu la apartan artikolon la perfekta ĝermo de artikolo.

En Vikipedio ekzistas diskutejo, kie vi povas fari demandojn, sugestojn kaj proponojn.

Por respondi al mesaĝo de alia vikipediisto bonvolu iri al ties diskutpaĝo, alikaze tiu ne rimarkos la informilon "Vi havas novan mesaĝon" — kaj estas eble ke vi ne ricevos respondon. Skribu vian mesaĝon en la fino de la diskutpaĝo kaj ne forgesu subskribi ĝin tajpante ~~~~ aŭ uzante la butonon .

Agrablan kunlaboradon deziras al vi.  -- Yekrats 10:35, 30. Nov 2006 (UTC)

Evangelio laŭ Mateo[redakti fonton]

Estimata! Mi tre dankas al vi pro la plibonigoj. Sed "evidenco" ne estas PIVa vorto. La tuta frazo, kiu ne estas mia, ne plaĉas al mi. Mi serĉos alian formon.--Albrecht 20:46, 5. Dec 2006 (UTC)

paĝino->paĝo[redakti fonton]

Vi certe korektis, ĝi estis mistraduko. --BACbKA 08:23, 6. Dec 2006 (UTC)

Sistemaj mesaĝoj[redakti fonton]

Kara ! eĉ mallongajn mesaĝojn indas traduki. Se ili ĉiuj estas sur la sama paĝo jam ŝparas iom da tempo simple malfermi la paĝon redaktocele kaj elkopii el ĝi, eĉ por mallongaj mesaĝoj, iel helpas aŭtomatigi la laboron. Indus funkciigi roboton por plenumi ĉi taskon sed mi ne jam kapablas verki kaj funkciigi taŭgan roboton, do rolas mi kiel roboto. Pri monatoj kun finaĵo -gen ŝajnas ke temas pri monatnomoj en genitiva formo kreitaj por la finna lingvo. Mi ne scias kie ili aperas sed eventuale signifus ke devus esti iel genetive (ĉu "de aprilo" ĉu "aprila"). Ĉiel ajn mi dankas pro la kunlaboro : ĝis nun mi preskaŭ sola zorgadis pri esperantigo de sistemaj mesaĝoj. Viaj helpoj ebligos ke ni plene kaj akurate havu esperantlingvan interfacon : atentu ke oftege aperas novaj mesaĝoj. Arno Lagrange  07:26, 7. Dec 2006 (UTC)

Tute prave la roboto devus havi la administrajn rajtojn : mi burokrato povas doni kaj robotan statuson kaj administrantajn rajtojn al uzulo. La roboto devus plenumi jenan taskaron :
  1. atingi sisteman mesaĝon el paĝo entenante nur finpretajn tradukojn
  2. elglui tradukitan version (povus esti markita per <eo></eo>)
  3. malfermi ties paĝon redaktocele ( &action=edit)
  4. alglui la esperantoversion
  5. konservi ŝanĝojn ( &action=submit)
  6. aliri sekvan mesaĝon kaj ripeti la proceson;
Kiu kapablas verki tian roboton ? AL @ 08:25, 7. Dec 2006 (UTC)
Fakte mi ĝis nun iom intuicie laboradis pri tiuj sistemaj mesaĝoj : tradukante tiujn kiuj mi trovis trafoliumante la projekton (tiukaze mi vidis en kiu kunteksto ili aperas). Pri -gen mi eksciis legante helppaĝon en la franca. Certe estas eble informiĝi pri la signifo kaj utilo de la mesaĝoj postsekvante la laboron de la evoluigistoj : mi ne ĝuste scias kie trovi la akuratajn informojn (sourceforge ? test.vikio ? MediaWiki.vikio ? bugzilla ? ĉu indas aboni retgrupon, ĉeesti tujmesaĝajn IRC-grupojn ? ). Se vi trovos bonvolu sciigi tion en verkota helppaĝo Helpo:Akurata esperantigo de sistemaj mesaĝoj AL @ 08:36, 7. Dec 2006 (UTC)
Mia komputilo havas ambaŭ operaciumilojn Linukso kaj Vindozo. Tamen mi preferus ke funkciigu la roboton vi. Ni sciigu en la Diskutejo pri la robotprojekto, petu opinion kaj aprobon de la aliaj kunlaborantoj. Se estas konsento vi kreu uzulan konton por roboto dediĉita al la tasko (ekz : SistMesEspigRoboto) kiu ricevos kaj robotan statuson kaj administajn rajtojn kaj ek !
Koncerne lingvan kontrolon mi sugestas ke ni sekvu tri ŝtupojn :
  1. ne jam tradukitaj tradukendaj mesaĝoj
  2. tradukproponoj
  3. aprobitaj tradukoj
La aprobitaj tradukoj estu enmetitaj en apartan paĝon laŭ taŭga formato, kaj la roboto ĝisdatigu la sistemajn mesaĝojn el ĝi.
la sistemajn mesaĝojn povas redakti nur administrantoj por protekti la interfacon kontraŭ fuŝaĵoj. Estas klare ke se ni kunlaboras kiel sugestite, tute ne temas pri fuŝado. Krome la mesaĝoj restas plu redakteblaj, do se estas diskuto pri iu lingva punkto konstante eblos reŝanĝi la mesaĝon estonte. AL @ 08:50, 7. Dec 2006 (UTC)
Fuŝado ne tiom ofte okazas. Sufiĉus ke vi okule kontrolu ke ne okazis iu malica ŝanĝo ĵus antaŭ vi funkciigus vian roboton. Malica redakto ĉe sistemaj mesaĝoj pli verŝajne povus esti provo enmeti ian fireklamon en lokon kiu aperas tre vaste (ekzemple Mediawiki:sitenotice AL @ 09:17, 7. Dec 2006 (UTC)
Eble la plej akurata loko por scii pri sistemaj mesaĝoj estus trovebla en [1] la TTT-ejo de MediaWiki. Mi ekesploris sed ne jam trovis respondojn al niaj demandoj. AL @ 13:23, 7. Dec 2006 (UTC)
Mia retkonekto momente suferas teruran malrapidecon. Mi do ne povas partopreni vikipedion libere. Kiam difekto estos riparita mi reaperos. Arno Lagrange  18:09, 13. Dec 2006 (UTC)
Mia retkonekto denove funkcias - iom malbone, sed tamen - Mi igis SistMesEspigRoboton roboto kaj administranto. vi do povas kontroli ĉu ĝi taŭge plenumas sian taskon. Arno Lagrange  10:23, 16. Dec 2006 (UTC)
Ni ĵus preskaŭ spertis retaktokonflikton. (Mi trovas kelkajn fuŝojn korektendajn.) La numeroj (#) malaperis. O'RyanW ( ) 21:15, 21. Dec 2006 (UTC)

Se mi povus sugesti ion pri afero pri kio mi apenaŭ ion scias, mi diru ke la tradukitaj mesaĝ-paĝoj enhavu intervikiajn ligojn al la alilingvaj versioj, kaj precipe al la anglalingva de kiu fontas la tradukoj. Se tio ne eblas, ili enhavu <!+- kaŝkomento -->-n kiu konservas la krokodilan version. Kial? Estas preskaŭ certe ke ne ĉiu tradukaĵo perfekte konvenos sian estuntan kontekston, por ne paroli pri taŭgos. La korektonto verŝajne volos facile vidi la originalan tekston. O'RyanW ( ) 03:16, 22. Dec 2006 (UTC)

Finrekontrolis Ŝ.s.m. kaj Ŝ.s.m./exif . Ĉu ekzistas alia? Sendube vi deziras fari la lastan kontrolon antaŭ ol forigi "ne preta"-flagojn? O'RyanW ( ) 03:58, 22. Dec 2006 (UTC)

Bone. Mi volonte faros laŭe. Estus bone trarigardi ne nur la paĝon Ŝsm, sed ankaŭ ties historion por kontroli ĉu iu alia faris redakton.
Pardonon ke mi ne klarigis la celon de mia " <!+-- ". Mi uzis tiun "+" por malfunkciivigi la kaŝ-povon de la komento en la paĝo Ŝsm, ke vi povu facile rimarku la komenton tie. Iu devus forigi tiun "+"-on (sed supozeble ne la komenton) antaŭ ol funkciigi la roboton. Laŭ tio kion mi vidas en via provo ĉe MediaWiki:Upload kaj en la vikiteksto de MediaWiki:Disambiguationspage la ordinara kaŝkomentilo <-... laŭcele funkcias: ĝi videblas nur en la vikiteksto por helpi tiujn redaktontojn kiuj redaktas aŭ tradukas la mesaĝon. Sed eble tio ne sufiĉe rimarkeblas al tiaj redaktontoj... (Mi supozas ke simpla malkaŝo de la komento tro ŝtopigus la ekranon dum ordinara uzo de la mesaĝo.) O'RyanW ( ) 18:04, 22. Dec 2006 (UTC)
Pretigis C - M por la roboto. Nun paŭzas en tiu tasko ĝis post 5 horoj. Jen demando: Ekzistas pluraj malplenaj instrukcioj por la roboto, kia:
@%Mediawiki:abcd..
@%fino
Rilate al tiuj la roboto povas afekti tri malsamajn sed sufiĉe logikajn sintenojn:-):
  1. Ne tuŝi la celotan paĝon kaj forigi la instrukcion;
  2. Blankigi la celotan paĝon kaj forigi la instrukcion;
  3. Ne tuŝi la celotan paĝon kaj ne forigi la instrukcion.
El tiuj #2 ŝajnas la plej riska. O'RyanW ( ) 20:25, 22. Dec 2006 (UTC)
Pretigis por roboto N—W -on. La malplenaj instrukcioj estis tiaj kiam mi komencis, kaj ĝis kiom mi povis kontroli per la donitaj ligiloj ili ja estas malplenaj. Elble ili forigenda el la listo? O'RyanW ( ) 06:08, 23. Dec 2006 (UTC)
Nun denove paŭzas ĝis post denova reaŭdo de vi. O'RyanW ( ) 06:42, 23. Dec 2006 (UTC)
Pretigis diversajn pliajn. Restas kelkaj diskutindaj. Kontrolis la reston de la ruĝaj ligiloj per :en:. Nun paŭzas. O'RyanW ( ) 19:44, 23. Dec 2006 (UTC)

Estimata Sui Lui,

Komence mi pencis ke ni eble ion fuŝis, ĉar en Apozicio#Piednotoj plej supre fuŝaperas la teksto: <ol class="references"> kio estas enhavo de Mediawiki:cite_references_prefix

Sed nun mi vidas, ke en Krimo kaj Puno#Notoj tiu fuŝa teksto ne aperas!

Mi notas ke jam la 7-an de decembro la enhavo ĉe Vikipedio:Ŝanĝendaj sistemaj mesaĝoj estis: nowiki> ol class="references"> /nowiki> (plus 3 "<").

Do mi ne komprenas kie fari korekton, nek al kio.

Feliĉan festotagon! O'RyanW ( ) 23:28, 24. Dec 2006 (UTC)

Mi rimarkis la fuŝon Brion riparis tion post mia atentigo ĉe Bugzilo. Kulpis ke Vikipediisto:SistMesEspigRoboto enmetis \u2191 anstataŭ | Arno Lagrange  11:28, 29. Dec 2006 (UTC)
Mi detektivis por kontroli kiel aperis la fuŝo. Ĝin kaŭzis efektive ne la roboto mem, sed antaŭa redaktego kiun mi faris por ŝanĝi la formaton de la listo. Pro la multegaj ŝanĝoj, mi faris ĝin per la "makro"-funkcio de la redaktilo "emacs" — kiu signifis, ke mi devis kopii la tutan tekston el la retumilo al la redaktilo, krei kaj eki "makro"-on, kaj poste rekopii la tekston en la mala direkto. Mi konsciis, ke "emacs" ne kapablas je Unikodo, sed mi supozis, ke tio ne gravas, ĉar pro la uzo de iksoj por la ĉapelliteroj la vikikodo ne enhavus unikodajn strangaĵojn. Pro tio, ĝi anstataŭigis unikodajn simbolojn per "\u"-kodoj en Mediawiki:cite_references_link_many kaj Mediawiki:cite_references_link_one, ambaŭ lastatempe korektitaj de Brion. Pardonu pro tio. Mi serĉis tiun version de la paĝo kaj ne trovis aliajn "\u"-simbolojn, do supozeble jen la tuto de la fuŝo. Sok Na Men Sui Lui 08:48, 30. Dec 2006 (UTC)

Portempaj forestoj[redakti fonton]

Mia retkonekto daŭre misfunkcias. Ĝi nur en unu tago de la 12-a taŭge funkciis sed nun daŭre ne plu. Krome mi estos sen ia ajn reta konekto en la venonta semajno : sekve mia foresto de Vikipedio daŭros ankoraŭ iom. Do dume bonvolu flegi la projekton ne kalkulante kun mia helpo. Arno Lagrange  08:52, 23. Dec 2006 (UTC)

Miaflanke mi atendas redakti hodiaŭ, morgaŭ, kaj lunde. Post Kristnasko pro baldaŭa grava ĥirurgia operacio mi devos tute forigi min mininimue semajnon. Tion mi baldaŭ anoncos ankaŭ sur mia uzantopaĝo. O'RyanW ( ) 17:56, 23. Dec 2006 (UTC)
Estimata Sui Lui, Dankon pro la mesaĝo! Mi ĵus revenis hejmen kaj celas iompostiom reaktivigi min. O'RyanW ( ) 05:27, 14. Jan 2007 (UTC)

Emfazaj pozicioj[redakti fonton]

Ĉi tio estas daŭrigo de diskuto komenciĝinta ĉe Vikipediista diskuto:Yekrats#Tro mankas informoj.

...- kaj mi esperas ke la diskuto interesas ankaŭ Yekrats, kies diskutpaĝo estas ĉi tio. Interese, ke vi konsideras la finon de la frazo emfaza — mi iom supozis male, ke oni interpretu la komencon emfaza, sed mi ne estas spertulo pri tiaj aferoj. Ho, kaj responde al via demando: jes vi rajtas nomi min Sui Lui. Sok Na Men Sui Lui 20:14, 4. Dec 2006 (UTC) (kopiita de la diskut-paĝo de Yekrats)

Estimata Sui Lui: Laŭ mia kompreno, kaj la komenco, kaj la fino de la frazo estas pozicioj, kiujn oni povas uzi por emfazi, se oni metas tie frazparton kiu kutime troviĝas aliloke. Sed nun mi trovas min proksime al la rando de mia kompreno.
Jen kion diras PAG (ĉe la fino de ĝia kvin-paĝa trarigardo pri vort-ordo):
Kiel ni vidis, la loko de l' plej forta akcento estas la komenco de la frazo; tiu akcento tamen ne validas por la subjekto, ĉar tia ja estas ĝia loko kutima. Alia akcenta loko estas la fino de la frazo. Precipe validas tiu akcento por unusilabaj vortoj, ĉar ili sekvas tie senakcentan silabon kaj post ili sekvas paŭzo. Sed tia akcento por la vortoj min, vin, lin, ŝin, ĝin, nin plej ofte ne estas dezirinda. Krome ili estas oftaj elementoj, kaj, se oni metas ilin frazfine, povas okazi, ke pluraj sinsekvaj frazoj finiĝas per ili, kio donas monotonan efekton kaj nebonvenan rimadon. Zamenhof mem atentigis pri tio, dirante, ke li metas ĉiam gravan elementon al la fino de la frazo (Vd. Lippmann:Dr. Z-s Sprachliche Gutachten, pĝ. 9). Oni do loku tiujn vortetojn kvazaŭ en ombro, plej oportune antaŭ la predikato: multaj homoj lin akompanis; en granda mizero mi lin trovis. Post la predikato nur, se sekvas ankoraŭ frazelementoj: multaj homoj akompanis lin en la tombejon; mi trovis lin en granda mizero.
Precipe volonte antaŭmetas Z. la pluralan personpronomon: mi ilin vidis. --PAG §274
Eble mi aldonu unu plian komenton el mia propra sento, ne el scienca esploro. Tiu akcento/emfazo ĉe la la fino de la frazo efikas precipe kiam oni voĉe ne malemfazas ĝin. (Je la ekstremo ekzistas anglalingva parolmaniero en kiu apenaŭ povas aŭdiĝi la frazfinoj, kvazaŭ la parolanto endormiĝas meze de ĉiu frazo! En Esperanto tio efikas al mi kvazaŭ vipado per malseka nudelo. :-) ) O'RyanW ( ) 03:36, 8. Dec 2006 (UTC)

Pardonpeto[redakti fonton]

Mi pardonpetas pri la neintenca viŝado de Karlstad! :-( Ne estis malica ago! Vikie kaj amike salutas Yekrats 13:41, 11. Dec 2006 (UTC)

Jeŝ, vi pravas, sed kelkfoje mi estas pigrema! ;-) Ĝis!--Internaciulo 15:41, 13. Dec 2006 (UTC)

Pri mia antikva konto[redakti fonton]

Dankon, sed tiu nova konto estas plibona por mi, ĉar mi ne povas tajpi esperantajn literojn en ĉiu komputilo, kaj mia antaŭa konta kromnomo uzas esperantan literon =) —La komenton aldonis, sen subskribo, Paulogeyer (diskuto • kontribuoj)

Bone! Mi ne kontrauas vian ligilon kaj paĝon pri bibliaj tekstoj en aliaj lingvoj. Oni vidos la rezulton.

Mi tamen volas, ke restu ĉe ĉiu artikolo pri iu biblia libro la bibliografia indiko de nia nov-editorita Biblio (ĉe KAVA-PECH) kun ISBN. Mi esperas, ke eble per tio kelkaj legantoj aĉetos la libron, memkompreneble por legi en ĝi. Dankon!--Albrecht 20:37, 15. Dec 2006 (UTC)

Mi ĉefe pensis pri la fonto-indikoj en la piednoto sub "enhavo kaj strukturo".
Mi ja scias, ke oni ne misuzu Vikipedion kiel varbilon, sed: 1-e: Vikipedio en si mem estas granda varbilo (por Esperanto), 2-e: samkiel retadresoj (eksteraj ligiloj) rekte kondukas al la serĉata paĝo, tiel konduku bibliografiaj notoj rekte al la libro: kaj tio povas estonte okazi per ISBN. Jam hodiaŭ ĉiu entajpita ISB-numero aperas aŭtomate kiel ligilo. Bedaŭrinde en Vikipedio ĝi ankoraŭ ne kondukas al rekta mend-ebleco.
Mi ŝatas aldoni personan peton: Ĉu vi povus vian propran vikipediistan paĝon iomete pli-ampleksigi, por ke mi (kaj aliaj) povu pli bone konatiĝi kun vi? – Korajn salutojn kaj bonan plu-laboradon!--Albrecht 08:23, 16. Dec 2006 (UTC)

Apartigiloj[redakti fonton]

Jes, vi pravas, mi ne pensis pri tio.Roberto 19:21, 20. Dec 2006 (UTC)

Ĉu denove kapero ?[redakti fonton]

Kio okazas ? Vidu la forbarlibron. Kia konfuzo ! Ĉu vere IVLIVS reaperis ? Ĉu li sukcesis kaperi iun konton ? Ĉu vi iel malsingardeme lasis aperi pasvorton ? Bonvolu retmesaĝe klarigi al mi kio okazas Arno Lagrange  09:41, 31. Dec 2006 (UTC)

De Vetal[redakti fonton]

Dankon por via deziro. Kion ni povas fari kune?

Hasta Forbaro[redakti fonton]

Mi dankas pro la kompreno pri la kazo de Hasta forbaro. Tio estis malagrabla sed jam pasis. Mi bedaŭrinde ne povis pluredakti dum kelka tempo en vikipedio (pro aliaj kaŭzoj), sed jen mi estas denove.

Saluton, Echiesse 01:37, 19. Jan 2007 (UTC)

Maŝino de Turing[redakti fonton]

Via korekto de la artikolo pri Turing estas misa: en lia skemo la bendo restas senmova (ĉar la bendo estas senlima -- oni ne povas iel movi ĝin), kaj la maŝino movas sin de unu loko al alia! 87.183.79.124 13:52, 25. Aŭg 2007 (UTC)

Jes, certe, kaj mi reen korektigis la artikolon. Maksim 19:26, 24. Jan 2008 (UTC)

Translation[redakti fonton]

Hello!

You once translated the text of my user page into Esperanto (I hope you remember ;-) ). As I rewrote the text, could you do me the favor of adapting the Esperanto version? I just restructured the text a bit and added a new sentence. I hope, that this is not too much work ;-). Thanks in advance and greetings, --Darev 21:54, 26. Dec 2007 (UTC)

Forigo
Saluton Sok Na Men Sui Lui, dankon pro via verko en Vikipedio. Tamen, iu petis, ke la jena paĝo verkita de vi estu forigita: "Vikipedio:Kie trovi tekston de la Biblio".
La komentoj pri la forigo troveblas ĉe "Forigendaj artikoloj". Se vi kontraŭas, bonvolu legi la regularon pri forigoj kaj diru vian opinion.

--→ Airon 10:43, 13 Jul. 2011 (UTC)