Palmoleo: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
EmausBot (diskuto | kontribuoj)
e r2.6.4) (robota aldono de: ln:Mafúta ma mbíla
Escarbot (diskuto | kontribuoj)
e r2.7.2) (robota aldono de: kg:Muamba
Linio 38: Linio 38:
[[ja:パーム油]]
[[ja:パーム油]]
[[ka:პალმის ზეთი]]
[[ka:პალმის ზეთი]]
[[kg:Muamba]]
[[ko:팜유]]
[[ko:팜유]]
[[ln:Mafúta ma mbíla]]
[[ln:Mafúta ma mbíla]]

Kiel registrite je 15:15, 14 jul. 2011

Frukto de palmolea arbo

Palma oleopalmoleo estas elgajnebla el la fruktokerno kaj grajnoj de oleopalmo (Elaeis guineensis), kiu estas kultivita en la tropikoj. Oni povas ekstrakti el 100 kilogramoj da fruktaro ĝenerale 22 kilogramojn da palma oleo kaj 1,6 kilogramojn da palma grajna oleo. La oleo kiel kokosa oleo apartenas al la laŭraj oleoj, tio estas ĝi enhavas grandan proporcion de saturita laŭra acido.

La palmo povas produkti 7250 litrojn da oleo je hektaro.

Ĝi uzatas kiel bazmaterialo por la produktado de margarinoj, dolĉaĵoj kaj pret-nutraĵoj kaj kosmetikaĵoj, same kiel por teknikaj grasaĵoj. Palma oleo estas riĉa je olefinoj kaj konvenas por produkto de biodizeloleo. La oleo el la grajnoj estas uzataj nur por sapo.

La oleo kaj la frukto havas oranĝeruĝan koloron pro ties granda karoten-enteno. Ĉe la plu-prilaboro al nutraĵa oleo blankiĝas la palma oleo por faciligi la konservon, tiu prilaboro formetas el oleo multe de ĝiaj nutraĵoj. En Afriko kaj Brazilo oni uzas por prepari manĝaĵon la neprilaboritan oleon, kiu havas tre agrablan guston, iom similan al olivoleo, sed nefacile konserveblan en malvarmaj klimatoj, ĉar ĝi solidiĝas je 10 °C.

La palma oleo apartenas al la malmultaj solidaj plantaj grasoj (fandopunkto inter 26 kaj 28 °C), kiuj en la necesa kvanto kultivitaj kaj tiel volonte uzatas por produktoj, ĉe kiuj gravas la solideco. Tiel oni povas rezigni pri artefarita solidigo.

La oleopalmo apartenas al oleoplantoj, kiuj devenas el Okcident-Afriko kaj estis pli poste sukcese kultivitaj ĉirkaŭ la Ekvatoro en la tropikaj regionoj.

Al la plej grandaj palmoleaj produktantaj estas Malajzio (ĉ. 50%) kaj Indonezio (ĉ. 30%). Oni dehakis pro tio precipe en Indonezio multan tropikan pluvarbaron.

Ĉe la oleoprodukto oni estiĝas granda poluakvo, kiu putriĝante eligas metanon al la areo, fortigante la forcejan efikon.

Vidu ankaŭ