Gvinea Golfo: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Luckas-bot (diskuto | kontribuoj)
e r2.7.1) (robota aldono de: id:Teluk Guinea
e r2.6.4) (robota aldono de: kk:Гвинея шығанағы
Linio 52: Linio 52:
[[ja:ギニア湾]]
[[ja:ギニア湾]]
[[ka:გვინეის ყურე]]
[[ka:გვინეის ყურე]]
[[kk:Гвинея шығанағы]]
[[ko:기니 만]]
[[ko:기니 만]]
[[ku:Kendava Gînêyê]]
[[ku:Kendava Gînêyê]]

Kiel registrite je 21:12, 15 jul. 2011

la Golfo de Gvineo (priskribo germana)

La Golfo de Gvineo estas parto de la Atlantika Oceano, kiu norde kaj oriente limiĝas per la marbordo de okcidenta Afriko: norde kaj oriente ĝi limas la la bordoj de la geografiaj regionoj Supra Gvineo kaj Malsupra Gvineo, sudoriente al la Ebenaĵo de Angolo.

En la Golfo de Gvineo situas la insularo Sao-Tomeo kaj Principeo (portugale São Tomé e Príncipe), kiuj estas suverena ŝtato, kaj la insuloj Bioko kaj Annobón, kiuj apartenas al Ekvatora Gvineo. Tiuj-ĉi insuloj - samkiel la monto Kameruno sur la afrika kontinento - estas de vulkana deveno.

Ĝis la jaro 1973 la plej nordorienta parto de la golfo, kiu limas al la ŝtato Kameruno kaj la delto de la rivero Niĝero, nomiĝis "Golfo de Biafra". Post la Biafra-Milito la niĝeriaj potenculoj postulis renomigon al nova nomo "Golfo de Bonio" (angle"Bight of Bonny"). Plia parto, pli okcidenta, estas la "Golfo de Benino".

La marbordo de Supra Gvineo havas kvar areojn, kies nomoj ankoraŭ devenas el la kolonia epoko:

La nomoj malkaŝe montras, kiujn "varojn" la eŭropaj koloniistoj en kiu parto de la marbordo precipe ŝtelis kaj forŝipigis.

Laŭ inter fakuloj pridisputata greka dokumento el la antikva epoko oni nuntempe supozas, ke jam la nordafrikaj fenicianoj el la antikva urbo Kartago en ekspedicio ĉirkaŭ la jaro 470 antaŭ Kristo atingis la golfon.