Blazono de Tanzanio: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Luckas-bot (diskuto | kontribuoj)
e r2.7.1) (robota aldono de: mk:Грб на Танзанија
ZéroBot (diskuto | kontribuoj)
e r2.7.1) (robota aldono de: sr:Грб Танзаније
Linio 43: Linio 43:
[[ru:Герб Танзании]]
[[ru:Герб Танзании]]
[[sh:Grb Zanzibara]]
[[sh:Grb Zanzibara]]
[[sr:Грб Танзаније]]
[[sv:Tanzanias statsvapen]]
[[sv:Tanzanias statsvapen]]
[[sw:Nembo ya Tanzania]]
[[sw:Nembo ya Tanzania]]

Kiel registrite je 13:45, 18 jul. 2011

Blazono de Tanzanio

La blazono de Tanzanio konsistas el ŝildo de batalanto kiu portas oran porcion en la supra parto sekvata sube de la Flago de Tanzanio.

La ora porcio reprezentas mineralojn en la Unuiĝinta Respubliko; la ruĝa porcio sub la flago simbolas la riĉan fekundan grundon de Afriko; dum la ondumantaj strioj reprezentas la landon, maron, lagojn kaj marbordojn de la Unuiĝinta Respubliko.

En la ora parto de la flago aperas brulanta torĉo signifanta liberecon (UHURU), klerecon kaj scion; lanco signifanta defendon de libereco kaj krucitaj hakilo kaj sarkilo estantaj la iloj kiujn la popolo de Tanzanio uzas por disvolvi la landon.

La ŝildo staras sur reprezento de Kilimanĝaro, Elefantaj dentegoj estas subtenataj de viro kaj virino, kun kariofila planto ĉe la piedoj de la viro kaj kotona planto ĉe la piedoj de la virino indikantaj la temon de kunlaborado.

La devizo de la Unuiĝinta Respubliko - Uhuru na Umoja – estas skribita en la svahila kaj signifas "Libereco kaj Unueco".

Eksteraj ligiloj