Nord- kaj Mezamerika Virina Futbal-Ĉampionado: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
ChuispastonBot (diskuto | kontribuoj)
e r2.7.1) (robota modifo de: de:CONCACAF Women’s Gold Cup
Linio 39: Linio 39:
[[Kategorio:Futbalo]]
[[Kategorio:Futbalo]]


[[de:CONCACAF Women's Gold Cup]]
[[de:CONCACAF Women’s Gold Cup]]
[[en:CONCACAF Women's Gold Cup]]
[[en:CONCACAF Women's Gold Cup]]
[[es:Premundial Femenino Concacaf]]
[[es:Premundial Femenino Concacaf]]

Kiel registrite je 15:29, 19 jul. 2011

Nord- kaj Mezamerika Virina Futbal-Ĉampionado
angle CONCACAF Women’s Gold Cup''
Turniraj detaloj
vdr

La Nord- kaj Mezamerika Virina Futbal-Ĉampionado de la kontinenta konfederacio CONCACAF - angle CONCACAF Women’s Gold Cup, do laŭvorte "Virina Ora Pokalo" - estas la kontinenta ĉampionado de virina futbalo por Nord- kaj Mezameriko (Centra Ameriko). Ĝi okazas ekde la jaro 1991 - ekde la jaro 2002 en kvarjara ritmo. La turniro samtempe estas la kontinenta kvalifikigo por la Virina Futbala Mondpokalo, en kiu fikse rajtas partopreni du naciaj teamoj el Nord- kaj Mezameriko, kaj trian lokon povas atingi la triapozicia teamo de la Nord- kaj Mezamerika Virina Futbal-Ĉampionado en aparta partopreniga matĉo de teamo el alia kontinento, laste Eŭropo.

La unua turniro okazis en 1991 en Haitio. Ĝis la jaro 1998 la konkurso angle nomiĝis CONCACAF Women’s Championship, nur de tiam baptiĝis "Virina Ora Pokalo". Ĉiuj ĉampionaj titoloj krom unu ĝis nun atribuiĝis al la usona teamo: unufoje en 1998 venkis la kanada teamo, kiam la usona teamo ne partoprenis, ĉar ĝi kiel gastiganta lando jam aŭtomate kvalifikiĝis por la Virina Futbala Mondpokalo 1999.

En 1993 kiel gasta teamo partoprenis la elekto de Novzelando, kaj en 2000 la teamoj de Brazilo kaj Ĉinio.