Jean de La Fontaine: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Luckas-bot (diskuto | kontribuoj)
e r2.7.1) (robota aldono de: zh-min-nan:Jean de La Fontaine
Linio 92: Linio 92:
[[wa:Jean de La Fontaine]]
[[wa:Jean de La Fontaine]]
[[zh:让·德·拉封丹]]
[[zh:让·德·拉封丹]]
[[zh-min-nan:Jean de La Fontaine]]

Kiel registrite je 14:53, 22 jul. 2011

Jean de La Fontaine

Jean de LA FONTAINE (Lafonteno en PIV) (naskiĝis la 8-an de julio, 1621, mortis la 13-an de aprilo, 1695) estis franca poeto.

Naskiĝinte en Château-Thierry, Ĉampanjo, li studis teologion kaj juron en Reims. Ekde 1658 li vivis en Parizo. En la jaro 1684 li iĝis membro de la Académie française. Li estis protektita (en tiuj tempoj, kiam ne ekzistis aŭtortantiemojn, verkistoj bezonis ricevi pensionon de nobeluloj aŭ reĝoj) de la fama financisto kaj unua ministro pri financoj de la reĝo Ludoviko la 14-a , Nicolas Fouquet. Kiam tiu estis arestita, juĝata kaj malliberigita por la tutan vivon, li estis unu el la raraj, kiuj fidelis al li.

El lia verkaro plej famas la fabloj. Tiuj fabloj (krom tre malmultaj ekceptoj) estas reverkado de malnovaj fabloj de Ezopo (antikva helenio) Fedro (romia latino), Abstemius (mezepoko) Pilpaj (Hindio) kaj aliaj. Sed preskaŭ ĉiam en pli trafa densa lerta formo. Li majstris en la arto versigi per versoj kies ĉiamŝanĝanta longeco esprimis efektojn de la rakonto aŭ dialogoj. Inter la multaj, kiuj ilustris ilin la plej fama restas la pentristo kaj grafikisto Gustave Doré.

La plej ofta moralo de ties fabloj estas, ke en vivo la plej potencaj ĉiam "pravas" eĉ senprave, ke nur singardo, ruzo, leĝo de l'plej forta, regas la mondon. Fakte oni ne miskomprenu : li ne estis cinika (male, li estis bona amiko kaj sentema, kaj amis la bestojn, sinteno rara liatempe) sed klarvida kaj amara. Malfeliĉe liaj moraloj plu pravas nuntempe tiom bone kiom liatempe!

La fabloj de La Fontaine iĝis rapide -kaj plu estas nun- baza instrumaterialo en la francaj lernejoj. Multaj francoj scias parkere almenaŭ unu inter ili. Lia eble plej konata poemo estas lia fablo La Korvo kaj La Vulpo. Ĝi troviĝas sube en Esperanta traduko.

Jean de La Fontaine mortis en Parizo.

La Korvo kaj la Vulpo

La Korvo kaj la Vulpo


Listo de verkoj

  • Adonis (1658)
  • Elégie aŭ nymphes de Vaŭ (poezio, 1662)
  • Contes et nouvelles en vers (5 vol., 1664-1674)
  • Fables (fabloj, 1668-1694)
  • Les amours de Psyché et de Cupidon (romano, 1669)

En Esperanto aperis

  • Elektitaj fabloj de J. de la Fontaine / esperantigitaj de G. Vaillant. - Paris: Hachette, 1904. - 64 p. (2-a eld. 1906)
  • Fabloj / Trad. de Lucien Jacques Thevenin. - Lyon: "Kompreni", [1948]. - 82 p.
  • Fabloj / Trad. de Lucien Thèvenin. - 2. eld. - Paris: UFE, 1996. - 84 p.
  • La korvo kaj vulpo ; La rano kaj la bovo. - En: Nova antologio. - 2-a eld. - Warszawa : Pola Esperanto-Asocio, 1965. - p. 24-26
  • Rano kaj bovo ; Korvo kaj vulpo ; Cikado kaj formiko. - En: El parnaso de popoloj : poemaro. - Varsovio, 1913 (Represo: Saarbrücken : Iltis, 1983). - p. 40-43

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj

greke Fabloj en Esperanto grekehttp://www.musee-jean-de-la-fontaine.fr