Operaco Tannenberg: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Luckas-bot (diskuto | kontribuoj)
Luckas-bot (diskuto | kontribuoj)
e r2.7.1) (robota aldono de: cs:Operace Tannenberg
Linio 16: Linio 16:


[[be-x-old:Апэрацыя Танэнбэрг]]
[[be-x-old:Апэрацыя Танэнбэрг]]
[[cs:Operace Tannenberg]]
[[de:Unternehmen Tannenberg]]
[[de:Unternehmen Tannenberg]]
[[el:Επιχείρηση Τάννενμπεργκ]]
[[el:Επιχείρηση Τάννενμπεργκ]]

Kiel registrite je 12:01, 25 jul. 2011

Operaco Tannenberg (germane Unternehmen Tannenberg, litere "Entrepreno T.") estis la kodnomo de eksterma agado kontraŭ la pola intelektularo dum la Dua mondmilito, kiel parto de la Generalplan Ost ("Ĝenerala Plano Oriento"). La naziaj listoj por tiu operacio (nomitaj Sonderfahndungsbuch Polen) enhavis pli ol 61 mil polajn aktivulojn, intelektulojn, aktorojn, oficirojn ktp., kiuj estis arestitaj aŭ amase ekzekutitaj. Tiun listigon helpis membroj de germana malplimulto vivinta en Pollando.

La plano estiĝis en majo 1939 je persona ordono de Adolf Hitler. Je ties ordono speciala unuo tiam nomita Tannenberg estis kreita de Reichssicherheitshauptamt (RSHA, "Ĉefa Oficejo pri Sekurigo de la Reich"). Ĝi komandis nombron da oficiroj de Gestapo, Kripo kaj Sicherheitsdienst (SD), nomitaj Einsatzgruppen der Sicherheitspolizei und des SD, kiuj estis teorie subordigitaj de la lokaj komandantoj deWehrmacht. Ilia tasko estis aresto de la poloj antaŭe kunskribitajn en la naziajn listojn.

Komence, en aŭgusto 1939, oni arestis kaj murdis 2.000 polajn aktivulojn de malplimultaj organizoj en Germanio. La dua parto de la murdado okazis ekde la 1-a de septembro 1939 kaj finiĝis en oktobro. Dum tiu periodo oni murdis almenaŭ 20 mil homojn en 760 amasekzekutoj faritaj kaj de specialaj unuoj, Einsatzgruppen, kaj de a normalaj unuoj de Wehrmacht. Krom tiuj, speciala formacio, Selbstschutz, estis kreita, kaj ties oficiroj, igante la militon gerilo, respondis por multe da amasmurdoj. Pro ilia malbona reputacio tiu formacio estis malfarita de la nazaj aŭtoritatoj mem post la septembra agado.

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj