Nauro: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Xqbot (diskuto | kontribuoj)
e r2.7.2) (robota aldono de: so:Nawru
HRoestBot (diskuto | kontribuoj)
e r2.6.5) (robota aldono de: my:နအူရူးနိုင်ငံ
Linio 181: Linio 181:
[[ms:Nauru]]
[[ms:Nauru]]
[[mt:Nawru]]
[[mt:Nawru]]
[[my:နအူရူးနိုင်ငံ]]
[[na:Naoero]]
[[na:Naoero]]
[[nah:Nauru]]
[[nah:Nauru]]

Kiel registrite je 12:38, 26 jul. 2011

Nauro
Ripublik Naoero (na)
Republic of Nauru (en)
Naura Respubliko (eo)
la flago de Nauro.

la blazono de Nauro
(detaloj)

Detaloj Detaloj
Nacia himno: Nauru Bwiema
Nacia devizo: God's will first

(angle “Dia volo unue”)

Situo
suverena ŝtatoinsula landorespublikolando
Bazaj informoj
Ĉefurbo Oficiale neniu, fakte Jareno
Oficiala(j) lingvo(j) Naura, angla
Uzata(j) lingvo(j) angla lingvo, angla lingvo, ĉina-angla piĝino, naura lingvo
Plej ofta(j) religio(j) Protestantismo
Areo 21,3 km²
- % de akvo kvazaŭ neniu %
Loĝantaro 10 210 (2017)
Loĝdenso 635 loĝ./km²
Vivolongo 58 jaroj por viroj, 65 por virinoj
Horzono UTC+12
Interreta domajno nr
Landokodo NR
Telefona kodo 674
Plej alta punkto Command Ridge
Plej malalta punkto Pacifiko
Politiko
Politika sistemo Respubliko
Ŝtatestro Prezidanto Marcus Stephen
Ĉefministro Russ Kun
Nacia tago 31-a de januaro
Sendependiĝo disde Aŭstralio 31-a de januaro 1968
Ekonomio
Valuto Aŭstralia dolaro (AUD)
vdr

Nauro (naure Naoero, angle Nauru) estas insula lando de Oceanio, situanta en Mikronezio kaj konsistanta en unu insulo, kiu havas 10 210 loĝantojn en julio 2007.[1]

Satelita foto de Nauro en 2002

La insulo troviĝas 42-kilometre sude de la Ekvatoro,[2] surfacas je nur 21,3 km² kaj konsistas el malalta ebenaĵo, kies plej alta punkto estas 71 metroj ĉe Command Ridge, ĉirkaŭita de mallarĝa marborda ebenaĵo.[3] [4] En ĉi tiu ebenaĵo koncentriĝas loĝejoj kaj strukturoj industriaj, agrikulturaj, publik-servaj kaj transportaj. La ena parto de la insulo estas plejparte uzata por ekstrakti fosfatajn ercojn, kiuj estas la unusola natura riĉo de Nauro.[4]

Nauro ne havas oficialan ĉefurbon,[1] sed la plej grava urbo estas Yaren, ĉar ĝi estas la sidejo de la registaro. Cetere pro sia areo, la insulo estas konsiderata kiel la plej malgranda respubliko de la mondo.[1]

Biogeografie la insulo troviĝas en la Pacifika ekozono laŭ la tipologio de la Monda Natur-Fonduso (WWF).

Geologie temas pri malalta insulo.

Historio

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Historio de Nauro.
Fosfataj terenoj en Nauro

Administra divido

Nauru estas dividata en 14 administraj distriktoj, kiuj estas:

La plej loĝata urbo estas Denigomodu kun 2.858 loĝantoj.

Ekstera politiko

Nauro apartenas al la Brita regnaro kaj al la AKP-ŝtatoj, internacia organizaĵo de ĉi-momente 77 ŝtatoj el la regionoj Afriko, Karibio kaj la Pacifika Oceano.

La 15-an de decembro 2009 Nauro agnoskis la sendependecon de Abĥazio kaj subskribis kun ĝi la interkonsenton pri starigo de la diplomataj rilatoj. Tiu paŝo estis farita post la vizito de la naura ministro pri fremdaj aferoj, komerco kaj financoj Kieren Keke en Moskvon. Oni diris ke Rusio promesis al la insula lando subtenon je 50 milionoj da usonaj dolaroj.[5]

Notoj kaj referencoj

  1. 1,0 1,1 1,2 angle World FactBook - Nauru
  2. angle Nauru ĉe Unuiĝintaj Nacioj
  3. angle Republic of Nauru National Assessment Report
  4. 4,0 4,1 angle Protected Areas and World Heritage Programme
  5. Независимость Абхазии признали науруанцы ruse

Vidu ankaŭ

Ŝablono:LigoElstara Ŝablono:LigoElstara Ŝablono:LigoElstara Ŝablono:LigoElstara Ŝablono:LigoElstara Ŝablono:LigoElstara Ŝablono:LigoLeginda