Jean Rostand: Malsamoj inter versioj
[kontrolita revizio] | [kontrolita revizio] |
e [r2.5.2] robota aldono de: ru:Ростан, Жан |
ZéroBot (diskuto | kontribuoj) e r2.7.1) (robota aldono de: nl:Jean Rostand |
||
Linio 59: | Linio 59: | ||
[[he:ז'אן רוסטאן]] |
[[he:ז'אן רוסטאן]] |
||
[[it:Jean Rostand]] |
[[it:Jean Rostand]] |
||
[[nl:Jean Rostand]] |
|||
[[no:Jean Rostand]] |
[[no:Jean Rostand]] |
||
[[pt:Jean Rostand]] |
[[pt:Jean Rostand]] |
Kiel registrite je 13:36, 27 jul. 2011
Jean ROSTAND, nask. en Parizo je la 30-a de oktobro 1894, filo de la teatraĵisto Edmond Rostand kaj poetino Rosemonde Gerard, mort. en Ville-d'Avray ja la 4-a de decembro 1977 en profunde malespera kaj malvigla stato, estis franca verkisto kaj biologo.
Naskita en riĉa burĝa medio (kiun li poste akre kaj lertironie kritikos en siaj junec-verkoj), li pasigas sian infanaĝon en kampara madio de Cambo-les-Bains (Eŭskio) kaj malkovras dekjaraĝe la verkon de Jean-Henri Fabre, kio decidas pri lia alvokiĝo. Li iĝas memstara esploristo (en jaroj 1960 li estis eble la plejlasta sciencisto laborante ne kadre de universitataj skipoj aŭ esplor-instituto sed sole en la propra domo) studas Genetikon, kaj verkas librojn.
Junecaj libroj
Li diris pri sia intelekta historio: "Mi dirus, ke mi estis unue instigita de la kritikema observado al socia medio, poste de socio mi iris al mi-mem, poste de mi-mem al scienco; fine de scienco mi revenis al homo." Ja kritikema observanto al socia medio: "Kvankam ananta je klaso de privilegiuloj, rezulte de kulposento mi ĉiam emis pravigi la malsuperulo kaj min meti je ties flanko": tial li verkas sinsekve "la reveno de la malriĉuloj" (1919), "Dum ni ankoraŭ suferas" (1921) libroj denuncantaj militon kaj sanktecon de vivo, "La leĝo de la riĉuloj" (1920) (feroce la 26 jara aŭtoro analizas la kruelecon de la posedantoj kaj "alvenintuloj"), Juliano aŭ konscienco (1928), "la Familipatriotoj kaj aliaj esoj pri burĝa mistiko" (1925). Entute siaj jenecverkoj estos dek, publikigitaj inter 1919 kaj 1931. Tiuj libroj konsistigas drastan satiron (kaj ĝuege fajnan kaj efikan Voltaire-ecan stil-ekzercon) atakanta la malvirtojn, la ridindaĵojn, la maljustojn. Miksiĝs kun la serioza mordkritika tono la ironiaj kaj akrevidaj aludoj, la ruiniganta ridindigo, farso kaj bufonaĵo. Jean Rostand kondutas samtempe prokuroro kiu estus ankaŭ sagaca, klarvida kaj cinika observanto. La burĝa egoismo kaj ĉiu maljusteco naŭzas lin. Pliploste li ĉiam li emos kompreni la homojn, partopreni je la doloroj homaj.
Postaj verkoj
Post Hiroŝimo li draste kaj decidiĝeme militis kontraŭ atombombon, kaj fariĝis honorprezidanto de la movado kontraŭ atomarmiloj.
li timis ekeston de socio tro racia, tro prudenta, kiu emus taksi la "kvoto da protektado kaj sanzorgoj" indaj je ĉiu unuopulo, kaj akceptus eŭtanazion.
La tuta la verko de Jean ROSTAND mergiĝas en strebo al vero, nur la vero, kiom ajn malagrabla ĝi povas esti (ekzemple, intervjuita pri morto, li respondis, ke kiel sciencixto li rigardas ĝin narmala, sed kiel homo li sentas ĝin plu kiel neeltenebal skandalo).
citaĵo el li:
|
Sciencisto, pensisto kaj ateisto, Jean ROSTAND estas inter la noblaj spiritoj de la 20-a jarcento. Li havis tempon koni la ekantan ekologian movadon kaj la juneco-ribeloj de la jaroj 70-aj, pri kiuj li sentis grandan simpation.
Jean Rostand kaj Esperanto
Tradukita esperanten:
- La nuna stato de l'evoluismo, (trad.) SAT, 1953
- "Tio, kion mi kredas" tradukita de Pierre BERLOT eld UFE, 1962
en la enkonduko de tiu traduko li skribis:
|
|
|
|
|
Listo de verkoj
- Les familiotes et autres essais (1925) La familipatriotoj kaj aliaj eseoj prisociaj
- La loi des riches (1920) Leĝo de la riĉuloj
- La vie des crapauds (1933) vivo de la bufoj
- La vie des libellules (1935) vivo de la libeloj
- Pensées d'un biologiste (1939) pensoj de biologo
- L'aventure humaine (1947) la homa aventuro
- Ce que je crois (1953) Tio, kion mi kredas