Morelos: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Amirobot (diskuto | kontribuoj)
e r2.7.1) (robota aldono de: fa:مورلوس
Luckas-bot (diskuto | kontribuoj)
e r2.7.1) (robota aldono de: sh:Morelos
Linio 74: Linio 74:
[[ro:Morelos (stat Mexic)]]
[[ro:Morelos (stat Mexic)]]
[[ru:Морелос]]
[[ru:Морелос]]
[[sh:Morelos]]
[[simple:Morelos]]
[[simple:Morelos]]
[[sl:Morelos]]
[[sl:Morelos]]

Kiel registrite je 19:19, 1 aŭg. 2011

Meksiko > Morelos < provinco


Morelos estas provinco de Meksiko. Ĝi situas centre de la lando, sude de Meksikurbo kaj la subŝtato Meksiko.

Ĝi dividiĝas en 33 komunumojn (municipojn); vidu ankaŭ la liston de komunumoj en Morelos. Ĝia ĉefurbo estas Cuernavaca. Ĝia kodo laŭ ISO 3166-2:MX estas "MX-MOR". Ĝi havas areon de ĉ. 5.000 km² kaj loĝantaron de 1,6 milionoj.

La provinco ekestis dum la batalo de Benito JUÁREZ kontraŭ Maksimiliano de Habsburgo, kiam Juárez provizore dividis la regionon ĉirkaŭ la ĉefurbo al la nunaj teritorioj Meksiko (provinco), Hidalgo kaj Morelos. Post lia venko la tri teritorioj preferis ne rekuniĝi, kaj en 1860 ricevis la statuson de provinco (subŝtato).

En la teritorio de Morelos situas famaj restaĵoj el la antaŭkonkera tempo, ekzemple la ruinoj de Xochicalco, kiuj estas monda kulturheredaĵo, kaj la piramido de Tepozteco.

Signifa rivero estas Rio Grande (ne Rio Grande del Norte), kiu fluas al rivero Atoyac.

La nomo de la ŝtato honoras faman respublikanon, la pastron José María Morelos y Pavón. Dum la meksika revolucio en Morelos estis la komendejo de Emiliano Zapata, komandanto de la suda revolucia armeo.

Eksteraj ligiloj

greke Oficiala retejo