Keighley: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Luckas-bot (diskuto | kontribuoj)
e r2.7.1) (robota aldono de: nn:Keighley
EmausBot (diskuto | kontribuoj)
e r2.6.4) (robota aldono de: pnb:کیگلے
Linio 24: Linio 24:
[[nn:Keighley]]
[[nn:Keighley]]
[[pl:Keighley]]
[[pl:Keighley]]
[[pnb:کیگلے]]
[[ro:Keighley]]
[[ro:Keighley]]
[[ru:Китли]]
[[ru:Китли]]

Kiel registrite je 23:20, 7 aŭg. 2011

Keighley

Keighley (prononcita [ˈkiːθli]) estas urbo en la konteo West Yorkshire en la nordo de Anglio. Ĝi situas nordokcidente de Bradford kaj havas 51.429 loĝantojn (stato: 2001). Keighley havas la statuson de civitana komunumo (civil parish) kaj estas la tria plej granda tiuspeca en Anglio. Keighley apartenas al la Metropolitan Borough de la City of Bradford kaj estas konsiderata parto de la „Brontë Country“, la hejma regiono de la gefratoj Brontë.

Historio

Tradicie Keighley estis urbo de teks-industrio, precipe la prilaboro de lano kaj kotono. En 1800 tie vivis ĉ. 6.000 homoj, pro la industriigo la nombro de loĝantoj kreskis al pli ol 60.000 ĝis 1850.

En la 1960-aj jaroj multaj, precipe muslimaj enmigrintoj el Pakistano kaj Bangladeŝo ekloĝis en Keighley, kiuj laboris en la teks-industrio. Nuntempe ĉ. 8000 muslimoj vivas en la urbo kaj disponas pri sep moskeoj.

Ĝemelaj urboj

Esperanto en Keighley

En Esperantujo la urbo estas precipe konata, ĉar en Keighley estis fondita la unua Esperanto-societo en Britio en la jaro 1902 fare de la loka ĵurnalisto Joseph Rhodes, kiu tie naskiĝis.