Konektikuto: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Luckas-bot (diskuto | kontribuoj)
e r2.7.1) (robota aldono de: lb:Connecticut
Xqbot (diskuto | kontribuoj)
e r2.7.2) (robota aldono de: nds-nl:Konnektikut (stoat)
Linio 186: Linio 186:
[[nah:Connecticut]]
[[nah:Connecticut]]
[[nds:Connecticut]]
[[nds:Connecticut]]
[[nds-nl:Konnektikut (stoat)]]
[[nl:Connecticut]]
[[nl:Connecticut]]
[[nn:Connecticut]]
[[nn:Connecticut]]

Kiel registrite je 23:46, 11 aŭg. 2011

Ŝablono:US ad 1

Konektikuto (angle Connecticut [koNETikat]) estas usona ŝtato en la nord-orienta regiono Nov-Anglio. Ĝi estis unu el la 13 pra-usonaj kolonioj, kiu ribelis kontraŭ la brita rego dum la Usona Revolucio.

Konektikuto limiĝas okcidente de Nov-Jorkio, norde de Masaĉuseco, oriente de Rod-Insulo kaj sude de la fjordo Long Island. Sud-okcidenta Konektikuto proksimas al la urbego Nov-Jorko. Konektikuto estas la 29-a plej multhoma usona ŝtato, kun 3,5 miliono da loĝantoj (en 2005), kaj ĝi estas la tria plej malgranda ŝtato. La rivero Konektikuto fluas suden tra la mezo de la ŝtato.

Konektikuto konsistas el 169 urboj. Hartford estas la ĉefurbo kaj la dua plej multhoma urbo. La plej multhoma urbo estas Bridgeport. Aliaj grandaj urboj estas New Haven, Stamford, Waterbury kaj Norwalk.

Konektikuto estas konata pro sia riĉeco. El la usonaj ŝtatoj, ĝi havas la plej altan averaĝan enspezon (po $54,117 por ĉiu homo en 2007).

Historio

Antaŭ eŭropa koloniado, la regionon enloĝis ĉirkaŭ 6.000 indianoj. La plej granda tribo estis la moheganoj.

La unua eŭropa esploristo en Konektikuto estis la nederlandano Adriaen Block. Post kiam li esploris la regionon en 1614, nederlandaj pelt-negocistoj velis norden sur la rivero Konektikuto kaj konstruis fuorton en nuntempa Hartford, kiun ili nomis "Domo de Espero".

La unuaj anglaj setlantoj alvenis en la najbareco de Hartford en 1633. Granda grupo da setlantoj alvenis en 1636 kaj fondis ĉe Hartford la Kolonio Konektikuto. Tiuj setlantoj estis puritanoj el Masaĉuseco, gvidita de Thomas Hooker, kiu apartiĝis de la politika gvidantaro en Masaĉuseco.

En 1635 John Winthrop, ankaŭ de Masaĉuseco, ricevis permeson krei novan kolonion ĉe la buso de la rivero Konektikuto. Tiu kolonio, nomita Kolonio Saybrook, estis rekta provoko al nederlandaj asertoj. Ĝi unuiĝis kun Konlonio Konektikuto en 1644.

Kolonio New Haven fondiĝis en 1638. Ĝi havis sian propran konstitucion "la fundamenta konsento de Kolonio New Haven", kiu subskribiĝis en 1639. Tio estis la unua konstitucio en Ameriko, kaj eble en la mondo. Tial la ŝtato nomas sin "La Konstitucia Ŝtato".

Supernombritaj de la angloj, la nederlandanoj forlasis sian fuorton en 1654.

Nek Kolonio Konektikuto nek Kolonio New Haven fariĝis kun la aprobo de la angla rego. En 1662 John Winthrop akiris en Anglio ĉarton, kiu unuigis la du koloniojn. Winthrop estis politike lerta kaj akiris la ĉarton de la nove reinstalita reĝo Karlo la 2-a, kiu donis liberalan politikan kondiĉaron.

En 1965 la tria kaj nuna konstitucio de Konektikuto efikiĝis.

En 2008 Konektikuto estiĝis la tria usona ŝtato permesi edziĝojn inter samseksemuloj.

Loĝantaro

En 2005, 86,1% de Konektikutanoj estis de blanka raso, kaj 10,9% de nigra raso.

En 2000, 81,69% de ŝtatanoj kvinjaraj aŭ pli aĝaj parolis angle hejme, kaj 8,42% parolis hispane. Alia hejmlingvoj estas la itala (1,59%), la franca (1,31%) kaj la pola (1,20%).

La loĝantaro kreskadas de 251.000 homoj laŭ la popolnombrado de 1800, al 908.000 laŭ la popolnombrado de 1900 kaj al 3,4 miliono en 2000.

Registaro

Ĉiun kvaran jaron elktiĝis ses konstituciaj funkciuloj: Ŝtatestro, Vic-ŝtatestro, Sekretario de la Regno, Ĉefadvokato, Trezoristo kaj Kontrolisto.

La ŝtata parlamento konsistas el 36-membra Senato kaj 151-membra Domo de Reprezentanoj. Ĉiu membro elektiĝas ĉiun duan jaron.

La Supera Juĝa Kortumo enhavas Ĉefan Juĝiston kaj ses Adjunktajn Juĝistojn. La juĝistojn selektas la ŝtatestro.

Famaj Konektikutanoj

George W. Bush, la 43-a Prezidento de Usono, naskiĝis en New Haven. Lia avo Prescott Bush estis usona Senatano de Konektikuto de 1953 ĝis 1963.

La verkisto Mark Twain loĝis de 1871 ĝis 1891 en Hartford, kie lia domo nun estas muzeo. Li revenis al Konektikuto en 1908, kaj mortis en Redding.

Noah Webster, fama verkisto de vortaro de la usona angla lingvo, naskiĝis en West Hartford.

La esperantisto Harry Harrison naskiĝis en Stamford.

Ekstera ligilo