Hans Jean Arp: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Luckas-bot (diskuto | kontribuoj)
e r2.7.1) (robota aldono de: be:Ханс Арп
EmausBot (diskuto | kontribuoj)
e r2.6.4) (robota modifo de: ru:Арп, Жан
Linio 61: Linio 61:
[[pt:Hans Arp]]
[[pt:Hans Arp]]
[[ro:Hans (Jean) Arp]]
[[ro:Hans (Jean) Arp]]
[[ru:Арп, Ханс]]
[[ru:Арп, Жан]]
[[sk:Hans Arp]]
[[sk:Hans Arp]]
[[sr:Hans Arp]]
[[sr:Hans Arp]]

Kiel registrite je 09:41, 13 aŭg. 2011

Hans Jean ARP
Skulptaĵo de Arp

Hans Jean ARP (naskiĝis la 16-an de septembro, 1886, mortis 7-an de junio, 1966) estis germana-franca skulptisto, pentristo kaj poeto.

Hans Arp naskiĝis en Strasburgo. La filo de Alzaca patrino kaj ne-Alzaca Germana patro, li naskiĝis dum la mallonga periodo post la Franca-Prusa Milito kiam la regiono nomiĝis Alzaco-Loreno (France: Alsace-Lorraine, Germane: Elsass-Lothringen) post ĝi estis redonita al Germanio de Francio. Post la reveno de Alzaco al Francio ĉe la fino de la Unua mondmilito, Franca leĝo determinis, ke lia nomo devis iĝi Jean.

En 1904, lasinte la "École des Arts et Métiers" en Strasburgo, Arp iris al Parizo kie li eldonis sian poezion por la unua fojo. De 1905 ĝis 1907, li studis ĉe la Kunstschule, Vajmaro, Germanio kaj en 1908 li reiris al Parizo, kie li vizitadis la Académie Julian. En 1915, li ekloĝis en Svislando por profiti la Svisan neŭtralecon. Pli malfrue, Arp rakontis, ke kiam li estis avizita prezenti sin al la Germana ambasadorejo, li evitis konskripcion: li prenis la dokumentaron, kiun oni donis al li, kaj sur la unuan formularon, skribis la daton. Tiam li skribis la daton sur ĉiun alian formularon ankaŭ, kaj poste desegnis linion sub ili kaj zorge adiciis la numerojn. Tiam, li demetis siajn vestaĵojn kaj iris submeti sian dokumenton. Oni diris al li, ke reiru hejmen.

Arp estis fondinta membro de la Dada movado en Zuriko en 1916. En 1920, kun Max Ernst kaj la sociala agitanto Alfred Grünwald, li fondis la Kolonjan Dada-grupon. Tamen, en 1925 lia verko ankaŭ aperis en la unua ekspozicio de la superrealista grupo ĉe la Galerie Pierre en Parizo.

En 1926, Arp transloĝiĝis al la Pariza suburbo Meudon. En 1931, li forlasis la Superrealisman movadon por fondi "Abstraction-Création", laborante kun la Pariza grupo Abstraction-Création kaj la gazeto Transition.

Dum la jaroj 1930-aj kaj ĝis la fino de sia vivo, li skribis kaj eldonis tezojn kaj poezion. En 1942, li fuĝis el sia hejmo en Meudon por eskapi la Germanan okupacion kaj loĝis en Zuriko ĝis la fino de la milito.

Arp vizitis Novjorkon en 1949 por sola ekspozicio ĉe la Galerio Buchholz. En 1950, li estis invitita fari reliefon por la Universitato Harvard en Kembriĝo, Masaĉuseco kaj ankaŭ estis komisiita fari murpentraĵon ĉe la konstruaĵo de Unesko en Parizo. En 1954, Arp gajnis la Grandan Prezon por Skulptaĵo ĉe la Venecia Bienalo.

En 1959, oni prezentis retrospektan ekspozicion de lia verko ĉe la Muzeo de Moderna Arto en Novjorko, sekvita de ekspozicio ĉe la Musée National d'Art Moderne en Parizo en 1962.

La Musée d'art moderne et contemporain loĝigas multe da liaj pentraĵoj kaj skulptaĵoj.

Lia unua edzino, artistino Sophie Taeuber-Arp, mortis dum la milito kaj poste li edziĝis kun la kolektantino Marguerite Hagenbach. Arp mortis en Bazelo, Svislando.