Uzanto-Diskuto:ArnoLagrange: Malsamoj inter versioj

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 349: Linio 349:
== Aŭtomate konfirmitaj uzantoj ==
== Aŭtomate konfirmitaj uzantoj ==
Saluton, kara Arno! Mi ĉiutage kontrolas novajn artikolojn kaj vidas, ke certaj uzantoj regule faras bonajn kontribuojn, el kiuj parto estas plibonigo de jam ekzistantaj artikoloj. Sed ili ne havas supremenciitan statuson, do tiuj kontribuoj restas nevideblaj por neregistritaj uzantoj, kiuj verŝajne dominas. Mi proponas doni tiun statuson almenaŭ al [[Uzanto:Crosstor|Crosstor]], [[Uzanto:Sliwinski|Sliwinski]], [[Uzanto:Longharulo|Longharulo]]. Tio utilos al komuna afero.--[[Uzanto:RG72|RG72]] 15:54, 15 Aŭg. 2011 (UTC)
Saluton, kara Arno! Mi ĉiutage kontrolas novajn artikolojn kaj vidas, ke certaj uzantoj regule faras bonajn kontribuojn, el kiuj parto estas plibonigo de jam ekzistantaj artikoloj. Sed ili ne havas supremenciitan statuson, do tiuj kontribuoj restas nevideblaj por neregistritaj uzantoj, kiuj verŝajne dominas. Mi proponas doni tiun statuson almenaŭ al [[Uzanto:Crosstor|Crosstor]], [[Uzanto:Sliwinski|Sliwinski]], [[Uzanto:Longharulo|Longharulo]]. Tio utilos al komuna afero.--[[Uzanto:RG72|RG72]] 15:54, 15 Aŭg. 2011 (UTC)



== [[:Ŝablono:Geokesto lokumilo Rusio]] ==
== [[:Ŝablono:Geokesto lokumilo Rusio]] ==



Saluton. Mi modifikis ŝablonojn [[:Ŝablono:Geokesto2 mapo/provejo]] kaj [[:Ŝablono:Geokesto lokumilo Rusio]] kaj nuntempe unua ŝablono uzas X kaj Y de 2a ŝablono. Ĝi kalkulas korekte sed loko estas malkorekta. Mi pensas ke kaŭzo estas en klasas <nowiki><div></nowiki> sed mi ne komprenas kie. Ĉu vi povas rigardi?
Saluton. Mi modifikis ŝablonojn [[:Ŝablono:Geokesto2 mapo/provejo]] kaj [[:Ŝablono:Geokesto lokumilo Rusio]] kaj nuntempe unua ŝablono uzas X kaj Y de 2a ŝablono. Ĝi kalkulas korekte sed loko estas malkorekta. Mi pensas ke kaŭzo estas en klasas <nowiki><div></nowiki> sed mi ne komprenas kie. Ĉu vi povas rigardi?
Linio 357: Linio 359:
: Eble vi jam solvis la problemon. Ŝajnas ke la punkto aperas kvazaŭ en la sama loko en ambaŭ de vi nomitaj paĝoj. {{alss}} 10:19, 16 Aŭg. 2011 (UTC)
: Eble vi jam solvis la problemon. Ŝajnas ke la punkto aperas kvazaŭ en la sama loko en ambaŭ de vi nomitaj paĝoj. {{alss}} 10:19, 16 Aŭg. 2011 (UTC)
:: Mi provis en Opera... Vi veras, la punkto estas en necesa loko. Sed ial en IE5 ĝi estas sube de la loko ĝi devas esti. --[[Uzanto:Maximkaaa|Maximkaaa]] 15:15, 16 Aŭg. 2011 (UTC)
:: Mi provis en Opera... Vi veras, la punkto estas en necesa loko. Sed ial en IE5 ĝi estas sube de la loko ĝi devas esti. --[[Uzanto:Maximkaaa|Maximkaaa]] 15:15, 16 Aŭg. 2011 (UTC)



== RE:Averto ==
Mi bone konas Vikipedion, ĉar mi kontribuadas dum lastaj jaroj en itwiki, kiu havas grandan komunumon al kiu peti pri interkonsento. Vi tute ne komprenas, ke eowiki ne estas nek itwiki nek frwiki nek dewiki nek enwiki. eowiki havas tre tre tre tre malgranda komunumo al kiu estas malfacile peti pri interkonento por ĉiu.


Mi ne komprenas kial vi nervoziĝis. Miaj lastaj agoj estas alinomigo de ŝablonoj al korekta nomspaco. Ĉu tio necesas interkonsento? Jen la respondo: '''ne'''. Se vi trovas eraron kion vi faras? Vi petas al komunumo ĉu estas korekte ŝanĝi ĝin? '''ne'''. Mi ne komprenas kiuj estas tiaj detruaj redaktoj. Bonvolu montri min ilin.


Finfine, dankon pro via averto sed mi fajfas pri tio ĉar eble mi ne plu kontribuas al eowiki sed nur al itwiki ĉar tie estas facile kontribuadi kaj tie miaj kontribuoj estas fidindaj ĉar mi verkis por ke komunumo kreiĝis.


Adiaŭ stultulo, kiam vi komprenas, ke eowiki ne havas grandan komunumon mi ne plu helpos vin. --<small style="background:#f00">'''★&nbsp;[[Uzanto:Airon90|<span style="color:#000">→&nbsp;A</span>]][[Specialaĵo:Kontribuoj/Airon90|<span style="color:#f00;background:#000">ir</span>]][[Uzanto-Diskuto:Airon90|<span style="color:#000">on</span>]]&nbsp;'''</small> 14:56, 17 Aŭg. 2011 (UTC)

Kiel registrite je 14:56, 17 aŭg. 2011

Aldonu komenton


Kiel traduki ĝian titolon?

Saluton, Arno. Mi ĵus trovis interesan ŝablonon en la franca vikipedio. Temas pri Modèle:S. Ĉu ni bezonus tradukon de ĝi? Se jes, kiun titolon ĝi havu? Amike --Tlustulimu 08:40, 12 Maj. 2011 (UTC)

Saluton, Arno. Mi ĵus kreis la ŝablonon {{Jc}}. Sed poste mi rimarkis, ke la kodo de la kataluna ŝablono estas pli konvena. Do mi kreis provejan version. Ĝia kodo fakte estas kombino el la franca kaj kataluna versioj, iomete adaptita al la esperanta gramatiko. La testoj jam bone aspektas. Sed mi pensas, ke aldonendas helpa ŝablono, kiu "tradukas" la romajn nombrojn en la arabajn, precipe por povi ligi al la jam ekzistantaj artikoloj pri jarcentoj. Ĉu ni jam ie havas tian ŝablonon? Ni tiam ne bezonus plian parametron por difini la artikolan titolon. Do la helpa ŝablono faru la malon de {{romiaj ciferoj}}, kiu ja "tradukas" al la romiaj ciferoj. Amike --Tlustulimu 13:09, 13 Maj. 2011 (UTC)
Saluton, Arno. Mi ĵus sukcesis solvi la problemon pri la "tradukado" de romiaj ciferoj al arabaj. Do mi simple kreis subŝablonon {{jc/+}}, kiu uzas {{#switch:-kodon. Krome mi alĝustigis la dokumentadon de {{jc}}. Ĉu ni havu apartan ŝablonon kiel ekvivalento de varianta ŝablono de la franca vikipedio? Ĝi metas la nomojn de du jarcentoj unu apud la alia, sed aperigas la vorton "jarcento" nur post la dua. Amike --Tlustulimu 19:22, 13 Maj. 2011 (UTC)
Kion vi proponas? Ĉu aperu eble en tujhelpila fenestreto informo pri la signifo de la romiaj nombroj aŭ ĉu la ŝablono tiel ŝanĝendas, ke ĝi akceptas la romiajn nombrajn kiel parametrojn, sed mem eldonas la arabajn? --Tlustulimu 20:29, 13 Maj. 2011 (UTC)
Saluton, Arno. Mi devis nur iomete ŝanĝi la ŝablonon {{jc}}, tiel ke ĝi nun eldonas la arabajn nombrojn. Ĉu vi havus ideon, kiel povus aspekti aldoneto, por ke ĝi kiel parametra valoro ankaŭ toleru la arabajn nombrojn? Tiam ne (plu) gravus, ĉu oni parametre uzas romiajn aŭ arabajn nombrojn. Amike --Tlustulimu 11:49, 14 Maj. 2011 (UTC)
Saluton, Arno. Dankon pro via aldoneto al {{jc/+}}. Mi ĵus aldonis ekzemplojn kun arabaj nombroj al la dokumentado de {{jc}}. Ĉu vi havus plian ideon por la ŝablono? Amike --Tlustulimu 15:55, 14 Maj. 2011 (UTC)

Usurpation

Bonjour, j’ai déposé une demande d’usurpation la semaine dernière, sur la page suivante : Vikipedio:Reguloj_por_nomŝanĝoj. Est-ce bien là qu'il faut la mettre ? Si non, pouvez-vous me diriger ? Si oui, pouvez-vous vous en occuper ? Merci d’avance 46.238.129.85 21:24, 12 Maj. 2011 (UTC) (PS: Désolé, je ne maitrise pas l’espéranto.)

Administranto

Saluton Arno, antaŭ dek kvar tagoj mi denove kandidatiĝis por administranto. Pasis do du semajnoj kaj neniu kontraŭis mian kandidatecon. Ĉu vi opinias, ke mia kandidateco estas plenumebla kaj realigebla? Dankon. Petr Tomasovsky 13:10, 13 Maj. 2011 (UTC)

Saluton. Ĉu la poraj voĉoj el 2006 ankoraŭ validas por la nuna rekandidatiĝo? --Tlustulimu 13:14, 13 Maj. 2011 (UTC)
(+) @Petr. Krome mi legas la unuan fojon pri via rekandidatiĝo. Kie vi anoncis ĝin krom sur la supra paĝo? --Tlustulimu 14:07, 13 Maj. 2011 (UTC)
Saluton Arno, ĉu vi pensas, ke venis tempo por readministrigi min? Petr Tomasovsky 06:35, 30 Maj. 2011 (UTC)

Ne, Arno! Mi forigis ĝin el Vikipedio ĉar ĝi estas fontteksto (neenciklopediaĵo). Artikolo pri la dokumento ne estas forigenda, sed la dokumento mem estas. Aliflanke, tiu dokumento taŭgas por Vikifontaro. Mi ne proponis forigi ĝin el Vikifontaro. Mi markis ĝin kiel eble malrespektanta kopirajton, kiel vi rimarkis. Kaj mi tion faris, ĉar mi ne trovis informon pri licenco en retejo de Akademio. Se decido de Akademio ne estas protektita de kopirajto, bonege! Estos mia plezuro enmeti kelkajn el ili en Vikifontaro. Sed ni bezonos prezenti tiun licencon. CasteloBrancodiskuto 22:09, 8 Jun. 2011 (UTC)

Saluton!

Mi ŝanĝis mian subskribon kiel vi sugestis. Dankon. --Sahaquiel9102 Saluton el Kolombio! | Unu mondo, Unu Lingvo ---> Mia Diskutpaĝo 18:10, 12 Jun. 2011 (UTC)


Vikifontaro - la nekonata besto

Vi forprenis du poemojn, kiujn mi enmetis, el la paĝo Raymond Schwartz. Sed kial? Unu poemo jam ĉeestis kaj plu tie ĉeestas.

Aldone, vi metis ilin en la Vikifontaron - plene nekonatan Vikiaĵon kaj eĉ sen iuj ligiloj. Do ili nun por la Esperantistaro simple perdiĝas.

Ĉu jen vere bona ideo?

Intertempe mi metis ligilojn. Sed mi vetas, ke la plej multaj Esperantistoj ne scias, ke Vikifontaro ekzistas.

--Pejno Simono 20:26, 18 Jun. 2011 (UTC)

Saluton, Arno kaj Pejno. Mi ĝis hodiaŭ ne sciis, ke la esperantolingva vikifontaro ekzistas nun kiel memstara vikio. Sed mi estas tiel multe okupata pro la vikipedioj, ke mi verŝajne tie nur malmulte faros ion. --Tlustulimu 20:57, 18 Jun. 2011 (UTC)


Prefere Unikodo ol iksado

Kial oni ne fine iras al Unikodo? Ĉi-momente la "iksa kodo" ne estas iel ie malĝusta. Ligilioj al eksteraj retejoj, kiuj entenas iksojn laŭŝajne ne funkcias, malgraŭ tio, ke ili ĝuste montriĝas. Mi jam rimakis du tiajn kazojn. Ambaŭ entenis aŭtentan ikson. Evidente, povus esti hazardo, sed mi iel divenas ke ...

Ĉu estas iu listo de konataj cimoj ie?

Cetere, mi nur nun kaj tute hazarde malkovris, ke oni povas fakte enigi Unikodon per la redaktilo - Eĥoŝanĝo ĉiuĵaŭde. Mi ne vidis iun atentigon pri tio en la helpo.

Mi same vidas, ke duobla ikso fakte funkcias, sed nur post ucghjs uxcxgxhxsx UxCxGxHxSx - do France "les dieux". Programisto evidente komprenas ĉi ĉion. Sed ĉu normalulo?x

--Pejno Simono 06:17, 19 Jun. 2011 (UTC)


<_br_>

Mi malkovris <_br_> ie en la helpo. Sed jen antikvaĵo unuaranga. Ĝi estu <_br/_>.

Aldone, la bariloj estas ege tro altaj. Normalulo neniam ajn komprenos, kial li enmetu iun magian kodaĵon por atingi specifan rezulton. Ni estas nun en la Fejsbuka/Iperna epoko - jen vidate-vidote - kaj iuj kodaĵoj - por la uzulo - ne plu rolu. Kaj verdire kiu, entute, ankoraŭ skribas iujn HTML-aĵojn aŭ XML-aĵojn permane?

Mi mem havis problemon, malkovri "kion fari" rilate al mia propra foto. Iu ŝablono, jes. Ion enmeti en la ŝablonon, jes. Sed poste? Kien ŝovi la damnaĵon kaj kiel?

Aldone ŝajnas esti iĝinta speco de sporto tie ĉi konstrui iujn belajn ŝablonojn kaj prezenti iujn magiajn Javskriptaĵojn. Kiu ne scias almenaŭ kiel permane skribi HTML-kodon ne havas ŝancon. Sed ĉu jen specife la homtipo necesa por skribi artikolojn por Vikipedio? Nur por nomi unusolan aŭtentan necesaĵon - eble la bonulo scipovu Esperanton ankaŭ.

Nu, mi supozeble pravas, kaj mi konscias, ke la afero estas tia, kia ĝi estas, pro ĝia historia evoluo kaj ĝia antikveco. Do mi vane pravas.

Sed ĉu oni vere ne planas iuspecan modernigon de la sistemo?

--Pejno Simono 06:17, 19 Jun. 2011 (UTC)


Revon havas mi

Estis jam rubriko "Mi havas revon" de Martin Luther King jun. Ĝi entenis ĉion inklude bildojn de la parolanton dum lia parolado, sed ne la paroladon mem. Nu fakte mi jam antaŭ jaroj tradukis la paroladon kaj pro tio povis tuj aldoni ĝin. Samtempe mi ŝanĝis de "Mi havas revon" al "Revon havas mi" kaj aldirektis laŭe.

Nun - se oni ne rajtas afiŝi iujn poemojn aŭ kanzonojn, kiujn oni volas trakti - priskribe, historie, efike ktp - mi supozeble pekis afiŝinte la tradukon de la parolado.

Sed ne afiŝi la paroladon kaj montri nur bildojn de la parolanto dum lia parolado estus iomete freneze.

Mi petas prikomenti. Specife - ĉu la stile vere bonega parolado de politikisto estas "literatura verko".

--Pejno Simono 06:17, 19 Jun. 2011 (UTC)

Ne bona solvo

Disigi tion, kion oni priparolas, de la priparolado mem ŝajnas al mi ne esti tre bona solvo. Aparte de tio, uzulo, serĉanta la paroladon, atendas trovi ĝin tuj en la Vikipedio kaj - miaopinie - ne aliloke. Mi kredas, ke disigi la tutan Vikipedian projekton en plurajn diversajn ujojn estis granda eraro. De nun la uzulo devos serĉi ĉion en pluraj ejoj. Ĝuste tion ni jam ĉiam havis, nome ĉio ie ajn en Interreto. La avantaĝo de Vikipedio estis ĝia centrejeco - ĉio en unu loko.

Fakte, oni jam antaŭe ligis de Vikipedio plurfoje al mia retejo. Sed ĝuste tiun solvon mi volis nun plibonigi. Ĉiun fojon, ke Esperantisto mortas, malaperas kun li lia retejo - vidu ekz. Don Harlow.

Se aldone la Vikifontaro havas problemojn, oni eble lasu ĉion tie ĉi, ĝis ĝi funkcios.

Cetere, disigi mian nunan respondon al vi, de via respondo al mi, same ne estas bona solvo.

--Pejno Simono 10:50, 19 Jun. 2011 (UTC)

Stranga metodo de komunikado

Ĉu ĉio ĉi tie ĉi vere estas la plej efika metodo komuniki kun administranto? Ĝi ege strangas. Mi povus fuŝi - aŭ cele, aŭ akcidente - la afiŝon de iu alia. Ĉu la afiŝado tie ĉi estas vere la preferata metodo?

--Pejno Simono 06:17, 19 Jun. 2011 (UTC)

Koordinatoj en geokesto

Saluron Arno, kolego Pino deziras havi la kordinatojn en la ŝablono Geokesto ankaŭ en Esperanto. Ĉu eblus fari tiel, ke funkciu ambaŭ lingvaj versioj - la anglaj koordinatoj (N-nordo, S-sudo, E-oriento, W-okcidento en la angla kaj same N-nordo, S-sudo, O-okcidento, U-oriento (uesto) en Esperanto)? Mi jam provis ion en {{Geokesto koor2dec}}, sed aŭ mi aldonis la koordinatojn malbone aŭ mankis ankoraŭ aldoni ion. Ĉu vi povas helpi? Sed ĉu tio ne estos poste ĥaosa? Mi preferas la anglajn koordinatojn. Dankon. Petro@diskkont 08:27, 19 Jun. 2011 (UTC)

estu N-nordo, S-sudo, O-oriento, U-okcidento (uesto) AL @ 08:57, 19 Jun. 2011 (UTC)
Ankoraŭ unufoje dankon.

Ŝablono:Flagikono

Mi havus alian demandon: Se ni aldonos landon Unuiĝinta Reĝlando al {{flagikono}} (vidu tien aŭ paĝon pri Londono), ĝi ne funkcias, eĉ kiam en {{flago}} ĝi estas alskribita kaj tie ĝi funkcias. Ĉu vi havos ankoraŭ iom da tempo por rigardi tien? Dankon. Petro@diskkont 11:17, 19 Jun. 2011 (UTC)

Ĉu necesos korekti aŭ aldoni ion al la geokesto rilate al la flago de UR? Vidu ekz. Birmingham, Londono. Petro@diskkont 12:26, 19 Jun. 2011 (UTC)
Mi havas proponon. Ĉu ne sufiĉus malplenigi la ŝablonon Flagikono kaj alidirekti ĝin al ŝablono Flago? Petro@diskkont 12:43, 19 Jun. 2011 (UTC)
Mi ŝanĝos do la ŝablonon en la geokesto, sed iom pli poste, ĉar nun mi devas foriri. Petro@diskkont 12:54, 19 Jun. 2011 (UTC)

Ŝablono:Citlibro

Saluton, Arno. Mi jam kelkfoje rimarkis, ke al la ŝablono {{Citlibro}} mankas la parametro "Eldonisto", se iu libro ne havas aŭtoron, sed eldonisto(j)n. Sed la ŝablona kodo estas jam iom tre kompleksa. Mi nur scias, ke ĝi devus ie esti enmetata en la la kodoparton por "Aŭtoro". Ĉu vi havus ideon? Amike --Tlustulimu 21:24, 23 Jun. 2011 (UTC)

Saluton, Arno. Mi pensas, ke la ŝablono havu kaj "Eldonisto" kaj "Eldonejo", same kiel la germana distingas inter "Herausgeber" kaj "Verlag". Amike --Tlustulimu 09:45, 24 Jun. 2011 (UTC)

Centrigo de la parametroj

Saluton Arno, jam la trianfojon mi petas vin por helpo rilate al la centrigo de la parametroj en la ŝabono {{Geokesto}}. Temas pri la maldekstre aperantaj parametroj, kiuj denove aperas en pozicio "left" anstataŭ "center" en la kolono por la parametroj. Ĉu vi ne scias, kie oni korektas tion aŭ ĉu iu faris ion, ke tio ŝanĝiĝis? 06:54, 24 Jun. 2011 (UTC) Petro@diskkont

Ne funkcias ankaŭ malfermado de la kaŝitaj kategorioj. 07:11, 24 Jun. 2011 (UTC) Petro@diskkont
Hodiaŭ funkcias denove ĉio - la parametroj estas denove centrigitaj kaj la kaŝitajn kategoriojn denove eblas malfermi. Vere stranga. Mi faris nenie ion. Se ne ankaŭ vi, do kiu kaj kie poste? 05:58, 25 Jun. 2011 (UTC) Petro@diskkont

La Internacio (Himno)

Ne estas mia bebo. Sed mi vidas kiel oni povas Vikifontarigi ĝin. Sed mi vere hezitas disigi ĉion tiel. Se estus dek milionoj de artikoloj, eble jen bona ideo. Sed la afero tie ĉi en la realo plu mizeras - tio estas - mizeras kompare kun la Angla aŭ Germana Vikioj. La sola vere ampleksa artikolo, kiun mi ĝis nun vidis, jen "Esperanto" aŭ simile. Ĉio alia estas nur ĝerma kaj ege multe mankas. Ĉu oni vere disigu la malmulton, kion ni havas? Evidente, iam, oni devos. Sed jam hodiaŭ?

Fakte poste varti tian disigitaĵon estas "a pain in the ass". Jam en unu Vikio estas sufiĉe laborige dompti nur la ligilojn. Mi ĵus ŝablonigis ĉiujn celantajn mian malnovan aŭ mian nunan retejon. ({{Pejnejo}}) Por tio mi bezonis tutan labortagon. --Pejno Simono 15:17, 24 Jun. 2011 (UTC)

Malplena parametro

En praktike ĉiuj programlingvoj oni konas tiun meĥanismon. Nomi la parametrojn estas tro da skribado. Por granda skatolo kun dudek enaĵoj, ok, sed por mia simpla tasko. La vera problemo estas manko de dokumentado. Mi ne povas trovi ion kun la tutaj if-oj ktp. Fakte mi jam pripensas uzi JavSkribon kaj fino! :) --Pejno Simono 19:47, 24 Jun. 2011 (UTC)

Bone kaŝita

Mia titolo diras jam ĉion. Kaŝi "Conditionals" sub "Variables" estas plene freneze. Kaj la sintakso de tiu ĉi ĉarma lingveto vere ne estas bone legebla, ĉu? Sciu, mi estas en vivaĝo, kiam mi simple ne plu emas lerni mian 20-an programlingvon. Fakte mi jam instruis ses aŭ sep. Simile pri novaj operaciumoj, novaj aplikaĵaj interfacoj, novaj laborĉirkaŭaĵoj, novaj framoj, ktp. Ĉio jam vomigas min. La tuta fiularo - IBM Assembler, Intel Assembler, Forth, RPG, Cobol, Pascal, C, C++, Pascal, Modula, Delphi, Eiffel, Java, JavaScript, HTML/XML/css ktp, Actor, Basic, Visual Basic, SQL, Rosi SQL, awk, iuj skriptoj - Shell tio, Shell jeno, ... Hodiau? ... Ĉio unusama grandioza min-vomiga kakaĵo. --Pejno Simono 07:33, 25 Jun. 2011 (UTC)
La vikisintakso estis kreita, laŭ mia kompreno, por faciligi redakton de vikimediaj projektoj sen nepra kono de HTML. Ĉu la provo simpligi rezultas malsimpligon? --Arno Lagrange @ 09:26, 25 Jun. 2011 (UTC)

Literofteco

Mi vidas, ke la temo interesas vin. :)

Mi trovas interesa vian kontribuon, kaj volas partopreni por plibonigi ĝian prezenton

Sed estas nek bona ideo, nek matematike ĝuste kalkuli aritmetan averaĝon trans ĉiu rubriko en distribuoj de pluraj aŭtoroj KUN MALSAME GRANDAJ specimenoj. Ĝuste estus adicii la tutecajn nombrojn de literoj en ĉiu specimenoj kaj poste adicii ĉiujn nombrojn de ĉeestoj en ĉiu rubriko trans ĉiuj specimenoj. Poste oni dividu ĉiun tutecan rubrikon per la tuteca sumo de literoj. Alvorte, oni kombinu ĉiuj specimentojn unue al unusola giganta specimeno kaj poste umi pri tiu. --Pejno Simono 08:21, 27 Jun. 2011 (UTC)

Kara, ĉu vi supozas min ne cerbuminta la demando ? Miaj kalkuloj de averaĝoj estas bazitaj sur la sumaj nombroj da literoj konsideritaj (vidu {{Literofteco en Esperanto}}). Mia kalkulformulo do ne estas (lo1 + lo2 + lo3)/3 sed (lo1*ln1 + lo2*ln2 + lo3*ln3)/(ln1+ln2+ln3). lo=literofteco ln=liternombro
Mi proponas simple forigi la averaĝon el la diagramo. La esploro el 2007 dominas pro la grando de la korpuso. Evidente, aliflanke, jena korpuso de Bertilo estas almenaŭ parte iomete antikva - Fundamento ktp. Interese estas la diferencoj inter mia distribuo kaj lia rilate "I" kaj "J". Mi havas po pli da. Mi eble etendu la tekston rilate lian esploron. --Pejno Simono 12:20, 27 Jun. 2011 (UTC)
La grafiko estas facile ŝanĝebla. La averaĝon oni povas forigi. Interese estus klarigi kial la 3 menciitaj studoj prezentas sufiĉe malsamajn oftecojn por kelkaj literoj. AL @ 16:06, 27 Jun. 2011 (UTC)

Tabelo de literoftecoj kaputas

Laŭŝajne vi laboras pri ĝi ankoraŭ, aŭ, vi akcidente fuŝis ĝin. Nome, Esperanto estas nun maldekstre, kaj la Angla ie ajn. La problemo? La valoroj por la Angla simple ne eblas. Io ajn iel ajn iomete ĥaosiĝis. --Pejno Simono 10:57, 27 Jun. 2011 (UTC)

Mi reordigis la lingvojn por grupigi laŭ familioj AL @ 16:06, 27 Jun. 2011 (UTC)

Damne! Vi ŝtelis jam de la komenco la malĝustan tabelon de la Angloj. Nome la ofteco de la unua litero de vorto! Jen la afero statas iomete alie! :) --Pejno Simono 11:23, 27 Jun. 2011 (UTC)

Mi riparis. Sed la averaĝo, jen via bebo, ĉu? --Pejno Simono 11:46, 27 Jun. 2011 (UTC)
Fakte mi preteratentis ke la tabelo temas pri komencliteroj. Bone ke vi riparis AL @ 16:06, 27 Jun. 2011 (UTC)

Ĉu ni bezonas tradukon de de:Vorlage:Höhe?

Saluton, Arno. Mi ĵus trovis interesan ŝablonon en la germana vikipedio, nome de:Vorlage:Höhe. Ĉu ni eble eĉ bezonus tradukon de ĝi? Amike --Tlustulimu 18:53, 28 Jun. 2011 (UTC)

"Brikaj" ŝablonoj de Vikipedio:Informkesto fervojlinio

Saluton, Arno. Mi ne scias, ĉu vi jam konas la paĝon Vikipedio:Informkesto fervojlinio. Sed la tie uzataj "brikaj" ŝablonoj, por kunmeti la informkestojn, havas parte nomojn laŭ la nederlanda vikipedio, nome kun komenca SP-. Mi pensas, ke ni alinomigu la parton SP al FL (laŭ fervojlinio), sed krome retenu la malnovajn nomojn kiel alidirektilojn. Tiam la ne tre multaj artikoloj ne fuŝiĝus. Kion vi pensas? Amike --Tlustulimu 08:56, 29 Jun. 2011 (UTC)

Saluton, Arno. Mi hieraŭ alinomigis la ŝablonaron al FL-nomskemo kaj jam korektis kelkajn ligitajn paĝojn.
Sed mi ĵus rigardis kelkajn francajn ŝablonojn de la tiea projekto. En la tiea fr:Modèle:BS ktp. (do sen la nomparto bis) uzeblas franclingvaj parametroj. La malavantaĝo estas, ke mi devus traduki 565 ŝablonojn el la kategorio Catégorie:LCF2BS, tiel ke ni povus havi similajn tradukitajn parametrojn en {{FL}}, {{FL2}} ktp aŭ prefere apartaj ŝablonoj. Sed mi pensas, ke tio estas tro multe por fari. Kion vi pensas? Krome mi devus poste ĉiam atenti, ke ne manku novaj. Ĉu mi eble nur traduku la iom longajn parametrojn de {{FL-datoj}}? Amike --Tlustulimu 11:09, 30 Jun. 2011 (UTC)
(+) Mi ĵus rigardis la fontan kodon de unu tiea ŝablono. Do ĝi nur enhavas la bildon, sed kun antaŭdifinita grandeco. Do la grandeco tiam ne estus ŝanĝebla. Ĉu eble iu truka {{switch:-kodo helpus al ni malgrandigi la necesan nombron de ŝablonoj por la bildoj? Se jes, kiel? --Tlustulimu 11:14, 30 Jun. 2011 (UTC)

Literofteco

Haj, Arno. Mi pensas, ke iom post iom estas sufiĉe da grafikaĵoj. Laŭ mi ili simple ne plu iel helpas al iu aŭ al io. En la Angla paĝo estas jam tro. --Pejno Simono 17:05, 29 Jun. 2011 (UTC)

Al mi pli klare estas grafiko ol tabelo da ciferoj. Mi supozas ke por multaj legantoj estas same. Se vin ĝenas grafiko, simple ignoru ĝin kaj rekte iru al la cifertabelo. AL @ 19:52, 29 Jun. 2011 (UTC)
Ne, ne miskomprenu. Min tute ne ĝenas grafikaĵoj kaj mi plene samopinias, ke ili estas - ĝenerale - pli instruaj ol tabeloj. Kion mi volas diri estas, ke ĉiuj literoftecaj digramoj de ĉiuj lingvoj pli aŭ malpli samas. Tio estas, la formoj samas. Malsamas nur la vicordoj. Sed ĝuste tiujn oni pli bone ekkonas per simpla listo.
Alivorte, nova diagramo por ĉiu ebla lingvo tute ne havus sencon. Nur se estus iu lingvo inter ĉiuj. kie la formo de la diagramo estus plene alia, valorus afiŝi ĝin. Ekz. se la unuaj dek literoj estus ĉiuj preskaŭ samoftaj, kaj tuj poste, tute subite, ĉiuj aliaj literoj estus sub la 1%-marko. Tio estus afiŝinda kaj diskutinda.
En la Angla sekcio regas, miaopinie, jam speco de grafika "over-kill". --Pejno Simono 09:12, 30 Jun. 2011 (UTC)

Referenca formato

Saluton, Arno. Mi jam respondis tie. --Tlustulimu 16:45, 1 Jul. 2011 (UTC)

Nu, bone. Mi uzas por tia aferoj kelkajn etendilojn de Fajrvulpo, nome:
  • Web Developer, per kiu mi povas rigardi la kodon de paĝoj, sed ankaŭ CSS-formatojn.
  • View Dependencies, per kiu mi povas rigardi, kiuj CSS-dosieroj, ĝavaskriptaj paĝoj ktp. estas ŝarĝataj.
Amike --Tlustulimu 19:49, 1 Jul. 2011 (UTC)

La Aventuro de la dancantoj

Saluton Arno! Mi anstataŭigis ligilon al anglalingvo teksto per ligilo al esperantlingva, kion mi opiniis pri bone por ne scipovantoj de la angla, sen prijuĝi la fidelecon de la traduko al la originalo. Ĉion bonan. --Dominik 18:48, 1 Jul. 2011 (UTC)

Re: Babel

Saluton Arno,

  1. «kial "Babeloj" prefere al "Babel"?»
    Mi simple kaj logike esperantigis la nomon de la projekto. Babel ne estas Esperanta vorto. Do mi aldonis -o por o-vortigi ĝin. Alidirekto necesas por neesperantaj uzantoj
    Babel' tamen estas tute akceptebla. Cetere tra multaj vikipedioj la projekto nomiĝas Babel - ankaŭ la ŝablono nomiĝas tiel: {{Babel}}. Eventuala Esperantigo se necese povus esti "Babelo", sed kial "Babeloj" ? Por mi pli ĝuste povus esti "Babelejo" sed maloportune estas uzi aparte longan esprimon. La afero estas tute diskutebla, sed kial vi decidis sola ekŝanĝi tiajn aferojn en iuj lokoj kaj ne ĉie, kaj entute sen antaŭa diskuto ?
  2. «Mi ne komprenas kio pravigas tion des pli ke vi ne konsekvence ŝanĝis ĉion kio koncernas la projekton Babel»
    Mi ne ŝanĝis ĉion ĉar tiuj neŝanĝitaj kategorioj estas alinomigendaj kaj mi ne havis tempon por fari tion. (vi mem povas konstati, ke mi ne redaktis Vikipedion dum lastaj monatoj pro universitato)
    Estas bedaŭrinde eki gravajn ŝanĝojn kaj lasi la aferojn duone faritajn (sekve duone nefaritaj) eĉ unu jaron poste.
  3. «la nuna stato estas iom malorda. Estus bone se kategorioj povus helpi facile kaj klare trovi ĉion kio koncernas unu temon. Mi konstatas ke nun estas malfacile orientiĝi en ĉi Babelejo»
    Mi jam respondis. Plie, mi ŝanĝis la kategorion ĉar la kategorio Babel temas pri Vikipedio-nomspaco, do mi ŝanĝis la kategorion, de Kat:Babel al Kat:Vikipedio:Babel...

Mi atendas pri via respondo... --→ Airon 15:07, 12 Jul. 2011 (UTC)

Mi tute ne komprenas kio ĝenas vin nun. Mi ne eraris, mi faris prava afero ĉar tio estas Esperanta Vikipedio, ne angla aŭ franca Vikipedio. Do, se vi opinias, ke ankaŭ ni havas fremdlingvan ligilon (ekz. Ŝablono:Babel) tio estas alidirekto al Ŝablono:Babelejo. Babelejo estas ejo kiu oni pritraktas la multlingvecon kaj la eblecon de uzanto, do unuopaj ŝablonoj estas babeleroj. Do, relaksiĝu kaj ne zorgu pri tio ĉar ŝajnas al mi, ke vi defendas status quo kaj status quo ante. Vikipedio ĉiam evoluigas, do tiaj ŝanĝoj akcepteblas. --→ Airon 15:51, 13 Jul. 2011 (UTC)


Ŝablono:Cquote

Ĉu vi kapablas atendi? Mi ne havas roboton por fari tiajn laborojn tuje. Mi nun skribis en la projekto pri ŝablonoj pri forigado de la duobla ŝablono. Denove, eo.wiki ne estas en.wiki. Kaj vi estas la aŭtoro de tiu ŝablono... Finfine, eble mi ne plu redaktos ĉi tie, tiel ke vi relaksiĝas kaj mi estas plilibera por plibonigi la ŝablonojn aliloke. --→ Airon 17:04, 14 Jul. 2011 (UTC)

Via respondo aspektas kvazaŭ vi ne atentas tion kion mi sciigis al vi. Mi ja scias ke eoWP ne estas enWP, kaj ? Mi parte tradukis la ŝablonon kaj ties dokumentpaĝon. Sed ĉu vi komparis ŝablonojn antaŭ ol alidirekti ? Ĉu vi komparis parametrojn? Ĉu vi mesaĝis al aŭtoro(j) antaŭ ol alidirekti ? {{cquote}} ekzistas de pli ol 3 jaroj, estis kreita antaŭ {{citaĵo}} kaj estas enmetita en dekoj da paĝoj. Kiam mi rimarkis {{citaĵo}} post kiam mi jam estis kreinta {{cquote}} mi tute ne emis detrui la laboron de la alia kontribuanto (WistonSmith) sed ordigis ambaŭ en saman kategorion por ke uzantoj povu libere elekti kiun el ambaŭ uzi.
Kaj bv ne nomi "plibonigo" senkonsekvencajn kaj senkomunikajn ŝanĝojn al alies kontribuado.
Neniu roboto estas bezonata por esti ĝentila kaj komunikema al aliaj homoj.
antaŭ ol fari gravajn ŝanĝojn, bonvolu atenti redaktohistorion, kiuj paĝoj estas ligitaj, kaj bv rilati kun antaŭa(j) redaktinto(j) por kontroli ĉu estas konsento pri via proponata ŝanĝo.
se vi ĝentile kondutus, mi tute ne nervoziĝus
--Arno Lagrange @ 22:17, 14 Jul. 2011 (UTC)

Airon90

Mi vidas el la protokoloj, ke ĝuste vi donis al Airon90 la statuson de "revizianto". Tion mi tute ne komprenas, ĉar li ne sufiĉe bone posedas Esperanton por revizii - almenaŭ ne rilate lingvaĵon. Sufiĉas simple legi la ĵusajn afiŝojn en la ĝenerala diskutejo aŭ rigardi la tekstojn en ŝablonoj, kiujn li prilaboris. Fakte estas pluraj problemoj. La plej frustranta el tiuj estas, ke li ne nur malpovas adekvate formuli tion, kion li celas diri - la leganto bezonas preskaŭ superhoman divenpovon por malĉifri siajn skribaĵojn kaj ne ĉiam sukcesos - li tute ne komprenas aŭ plene miskomprenas tion, kion alia tre precize formulas.

Sciu, mi ĉeestas tie ĉi vere nur tre mallonge, sed jam nun mi ricevas la impreson, ke tiu ĉi afablulo komprenas ĉiun ajn diskuton nur dekone. Ĉu jen la konvena kvalifiko por revizianto?

Aldone li agas miaopinie tro haste, tro senpripense kaj tro senkonsidere de la investita labortempo de aliaj uzuloj.

Li estas - laŭprotokole - via bebo, do pro tio mi nun alparolas vin. --Pejno Simono 07:25, 23 Jul. 2011 (UTC)

Mi ĉiam konsideris min mem jam sufiĉe problemiga, obstina, senkonsidera kaj kverelema. Sed nun mi konstatas, ke mi ĉiam anĝelis. :)
Problemo estas, ke li detruas de aliaj la laboron. Post kiam mi pene serĉis iujn ĉi tie mankantajn artikolojn en la Angla Vikipedio pri iuj komponistoj, orkestrestroj, kantistoj, ktp. - kiuj neniam ajn figuros ĉi-Vikie - li simple forigis la ligilojn. Imagu, unue li postulis, ke mi uzu ĉie la pli konvenajn mallongilojn ":en:ktp", kaj tuj poste li forigis la rezultojn, pro tio, ke "li malamas la Anglan, kvankam li konas ĝin". Kaj tion eĉ post mia aldona plenumo de lia postulo, ke ĉiuj ne-ĉi-ĉeestantoj nepre ruĝiĝu, kaj ke mi uzu la ĝustan mallongilon por ligi al parenca Vikio. Poste li korektis aliloke ĉe mi "tekstprilaborada programo" al "tekstprilaborada programaro", kiu ĝi fakte ne estis. Poste li obstinis, ke la traduko de la Angla vorto "program" estu "programaro" kaj eĉ pruve ligis al programaro, kie oni instruas pri la malo. Laste li ŝanĝis ĉiujn "Pejnejojn" en mia paĝo al tre strangaj se-formuloj kaj kune kun Tlu en la diskutpaĝo pri la ŝablono akuzis min de memglorado kaj nenecesa ŝarĝado de la servilo.

Evidente, en medio sub tiaj kondiĉoj ne havas multe da senco plu kunlabori. --Pejno Simono 08:56, 23 Jul. 2011 (UTC)

Nu mi havas dikan haŭton. Sed nun ne ankaŭ vi subite komencu glori min. Jen ne elteneble! Se mi iam ajn estis ia ajn en la E-mondeto, mi estis pli fifama ol iel glorinda.
Sed vere, sufiĉe nevostreĉe estas tie ĉi. :) --Pejno Simono 11:10, 23 Jul. 2011 (UTC)

/* Dankon! */

Mia nekapablo alŝuti tiun mapon el la oficejo vere agacegis min hodiaŭ, dum mi provis vipi la artikolon en almenaŭ iom utilan kaj iom netromalbelan formon. --Haruo 04:00, 24 Jul. 2011 (UTC)

Saluton, Arno. Mi hodiaŭ riparis la ĝavaskriptan funkcion por {{projektoj}}, kiu troviĝas en MediaWiki:Common.js. Mi komparis ĝin kun la franca versio en fr:MediaWiki:Common.js kaj rimarkis tre malgrandan diferencon. Do mi aldonis la koncernan kodon. Nun denove aperas la maldekstra menuero. Hazarde la sama korekto eĉ funkcias en la suprasoraba vikipedio. Amike --Tlustulimu 21:39, 24 Jul. 2011 (UTC)

Atakoj en Norvegio (2011)‎‎

Saluton, Arno. Mi trovis fuŝon ĉe tri uzoj de la ŝablono {{Cite web}} en Atakoj en Norvegio (2011)‎‎. Mi provis riparis tion. Sed ial ne funkciis. (Mi ne konservis la ne funkciintan korekton.) Ĉu vi havus ideon? Amike --Tlustulimu 21:53, 24 Jul. 2011 (UTC)

Mia forpermeso

Saluton, Arno. Mi forestos de la 30a de julio ĝis la 7a de aŭgusto. Ĉu vi povus iomete rigardi, ke Airon ne faru strangaĵojn pri la ŝablonoj. Kelkaj ideoj ja estas bonaj, sed bedaŭrinde ne ĉiuj. --Tlustulimu 20:37, 28 Jul. 2011 (UTC)

kroatoj

Salut'! Iru al kroata paĝo (hr), ili atingis 100000! Ĉe la simbolo 100000 konstante kuras--Crosstor 12:07, 1 Aŭg. 2011 (UTC).

Bela ideo! --Arno Lagrange @ 17:10, 1 Aŭg. 2011 (UTC)

Brazila municipo.

Kara Arno, saluton! Mi dankas Vin por la korekto, vere, mi faris eraron! Sukceson kaj Pacon!Conrado 11:07, 3 Aŭg. 2011 (UTC)

Saluton Arno,

Rilate la nombradon de artikoloj ĝis la 150000-a, bonvolu atenti ke mi ĵus forigis Krys Bottrill ĉar ĝi estis neenciklopediaĵo.

Amike, Thomas Guibal 11:26, 4 Aŭg. 2011 (UTC)

IFA

Mi respondis, Ŝablono-Diskuto:IFA. --Mahmudmasri 12:48, 4 Aŭg. 2011 (UTC)

kien la "+"?

Mi ne komprenas, kien devas meti la +-on pro la kategorio. Ekzemple mi iris al Monto, kie mi vidis ĉe la kategorio "|"-on. Ĉu tio faras +-on?--Crosstor 10:51, 5 Aŭg. 2011 (UTC)

En la diskutejo plej laste vi skribis: Por vidigi ĉiujn paĝojn, subkategoriojn kaj bildojn alklaku la "+"-signon. Kiel estiĝas + ? Tiu temo estas por mi nebula. Se mi redaktas novan artikolon, mi aldonas nature kategorion, sed tie ne aperas +. Tial mi iris al Monto, tie estas + , sed iu alia redaktis ĝin. Mi estas scivolema, kiel estiĝas ĉe la kategorio +.Crosstor.
Mi dankas Vin. Mi metis 4 miajn artikolojn al "unua", kiu daŭriĝos. Eble vi ne scias, ke Vikipediisto Zetey faris jam kelkmil (!!!) tiajn artikolojn.--Crosstor 07:35, 6 Aŭg. 2011 (UTC)
Tiuj 4 estas perfektaj kaj kontrolitaj. Mi aldonas tion, ke pri la simbolo la publiko ne scias, ke tio estas debuto (ne donas tujan impreson pri la unueco).--Crosstor 07:53, 6 Aŭg. 2011 (UTC)

Pri la "forigu"-ŝablono

Jes, afiŝinte la ŝablonon al la paĝo de la anonima numerulo, mi rimarkis ke mi ne enmetis mian nomon, sed kiam mi reiris por ripari tion, la artikolo jam estis forigita... Tio estis mia unua uzo de "forigu"-ŝablono, venontfoje kredeble mi memoros kaj faros ĝuste. --Haruo 07:56, 6 Aŭg. 2011 (UTC)

Mi skribus vin, kiam mi redaktis la ŝablonon sed ne estas sufiĉe da ŝpartempo por fari tion. Mi faris tion ĉar ili estas subpaĝoj de Vikipedio:Diskutejo ne de Vikipedio:Babilejo, kiu estas alidirekto al Diskutejo. Mi petas vin fari tion ĉar vi estas administrando, do vi povas alinomigi kaj paĝojn kune kun subpaĝojn per sola alklako. Ĉu vi povas fari tion?

  1. Forigi alidirekton Vikipedio:Babilejo
  2. Alinomigi Vikipedio:Diskutejo al Vikipedio:Babilejo kune kun ĉiuj subpaĝoj
  3. Forigi alidirekton Vikipedio:Diskutejo
  4. Alinomigi Vikipedio:Babilejo al Vikipedio:Diskutejo kune kun ĉiuj subpaĝoj

Mi komprenas vin pri la malutilo de mia redakto sen aliaj ŝanĝoj, sed mi antaŭe ne povis fari tion. Antaŭdankon, --★ → Airon  07:16, 7 Aŭg. 2011 (UTC)

Dankon kaj pardonon pro tia iluzio :)
Mi rapide skribis kaj mi ne kontrolis kion mi skribis (Babilejo: ejo kie babili | Babelejo: ejo kie babeli (???)).
Mi hodiaŭ finis plilongigi la paĝon pri tabeloj kaj mi hodiaŭ volis plilongigi tiun paĝon (mi mem hodiaŭ forigis aliajn Redaktata/Redaktas).
Dankon pro ĉio! --★ → Airon  18:44, 8 Aŭg. 2011 (UTC)
PS: Mi faris peton por rajtigi mian roboton kaj pasis unu semajno. Bv. vidi ĝiajn kontribuojn por kompreni kion ĝi faras :) --★ → Airon  18:44, 8 Aŭg. 2011 (UTC)

150.000-a artikolo: Cianorte aŭ Colorado (Paranao) aŭ Contenda?

Mi malantaŭen kalkulis - sed evidente tio estas malcerta bazo. Kiam la ĉefpaĝo montris 150.058, tiam la plej lastaj novaj paĝoj supre montris Pierre Michelot; de tie malantaŭen kalkulante mi venis al Cianorte kiel 150.000-a artikolo. Post momento la ĉefpaĝo montris 150.063, dum la novaj paĝoj kiel lastan Delbert McClinton; de tie mi alvenis al Colorado (Paranao) kiel 150.000-a. Sed se vi havas pli bonan elirpunkton antaŭ 150.000, tiam prefere vi enmetu, eble Contenda. Ĉu? Aŭ ĉu, se oni iras antaŭen, oni forgesas la eventuale forigitajn dume? --Lu 17:42, 7 Aŭg. 2011 (UTC)

Dankon pro la informo, Arno. La aldono de novaj elstaraj artikolo do nun pli facilas. Thomas Guibal 04:34, 10 Aŭg. 2011 (UTC)

Kontaktoj

Saluton, mi nun aldonas ankoraŭ kelkajn ligilojn. Poste, ni decidas kion fari, ĉu utilas vasta paĝo kun iom da teksto aŭ ĉu utilas eta paĝo kun subpaĝoj, ĉu utilas tiaj temoj, ... Kore, --★ → Airon  12:03, 10 Aŭg. 2011 (UTC)

Redakta*

Saluton, kiu(j)n parametro(j)n mi forgesus? Mi redaktis la ŝablonon:redaktas, por ke ĝi tute kongruu. Mi nun kontrolas. --★ → Airon  09:09, 11 Aŭg. 2011 (UTC)

Parametroj de Redaktata = "1" (pri uzanto), "findato", "kat"
Parametroj de Redaktas = "1"-"redaktanto", "2" - "komenco", "3" - "fino", "4" - "daŭro", "kat"
Do, mi ne forgesis iun parametron. Plie, la ŝablonoj egalas: la unua temas pri nuna redaktado, la dua pri redaktado (nuna aŭ planata). Do la unua estas specifa kazo de la dua ŝablono. Denove, ĉiuj povas kaŝi informojn simple ne aldonante informojn en la parametroj. Evidente, kiam vi kreis tiujn ŝablonojn, parametroj estas devigitaj.
Atendante pri via respondo kaj pri restarigo de la alidirekto, --★ → Airon  09:17, 11 Aŭg. 2011 (UTC)
Eh eh eh, vi aŭtomate reagis :D --★ → Airon  09:26, 11 Aŭg. 2011 (UTC)

Reni

Sincere, mi ne komprenas ĉu tiu komento estas ironia aŭ ne (ironia ĉar la uzanto diris "maŝino", neironia ĉar la uzanto diris "Dankon") :D --★ → Airon  10:50, 12 Aŭg. 2011 (UTC)

Almenaŭ mi klopodas pligrandigi la komunumon (fakte, li volas krei propran provejon. Tio signifas ke li ekredaktas ĉi tie). Estu kuraĝa! --★ → Airon  12:41, 12 Aŭg. 2011 (UTC)

Alinomigoj

Estas laboro por vi administrantoj ĉi tie :) --★ → Airon  12:44, 12 Aŭg. 2011 (UTC)

RE:Graveco de la Ĉefpaĝo

Dankon pro la sugestoj. Hodiaŭ mi finos ĝin por proponi la paĝon en la diskutejo :) Kore, --★ → Airon  08:10, 13 Aŭg. 2011 (UTC)

Mohamed ElGedawy → محمد الجداوي

Hi, I want to change my name from: "Mohamed ElGedawy" to: "محمد الجداوي", Because i have changed my username on many wikipedias.--Mohamed ElGedawy 06:52, 14 Aŭg. 2011 (UTC) "Mohamed ElGedawy" to: Uzanto:محمد الجد اوي,

Peto de Chabi

Kara Arno, Chabi turnis sin al mi pri helpopeto rilate ŝablonon. Mi scias, ke vi pli bone komprenas ŝablonojn ol mi. Io misfunkcias en tiu ŝablono en la teksto Kokao. Eventuale vi trovas la solvon.DidiWeidmann 15:08, 14 Aŭg. 2011 (UTC)

Kara Arno kaj Didi. Kvankam neniu demandis min ĝis nun, mi ĵus trovis solvon por la informkesta problemo en Kokao. Simple mankis la ŝablono {{Geokesto lokumilo Provinco de Segovio}}, kies titolo eĉ aperis en la listo sub la redakta kesto. La koordinatojn mi prenis el la hispana ŝablono es:Plantilla:Mapa de localización de Segovia, kvankam ĝi ne rilatas al nia Geokesta skemo, sed al {{Situo sur mapo}}. Amike --Tlustulimu 15:39, 14 Aŭg. 2011 (UTC)

Bildo de la tago 2

Faru kion vi volas. Tute ne taŭgas paĝo kun nomo "Bildo de la tago2" sed vi faras kion vi volas, do daŭrigu. --★ → Airon  14:49, 15 Aŭg. 2011 (UTC)

  1. Pri la bildo de la tago: Mi ne plu akceptas viajn konservemajn ŝanĝojn. «Se mi iam verkos trian aŭ kvaran version mi nomos ilin « Bildo de la tago3 », « Bildo de la tago4 » kaj ne « Bildo de la tago/reformo kiu ne plaĉas al iuj uzantoj », « Bildo de la tago/senutila reformo pri kiuj ni ne interkonsentis ». Bonvolu lasi al aŭtoro nomi siajn precipe de li mem uzatajn ilojn per nomoj kiuj estas por li signifoplenaj» Aŭtoro povas erari (ĉi-kaze, vi eraris): kiel iu komprenas pri kio "Bildo de la tago397" temas? Do, vi post diskuto en diskutejo volas reformi la projekton Bildon de la tago, ĉu ne? La malnova Bildo de la tago estas forigita de Vikipedio. Ĉu ne? Do, tio estas reformo de projekto. Estas unr unu projekto: Bildo de la tago. Ĉu ne? Do, la paĝo kiun vi kreis estus subpaĝo de la ĉefa paĝo de la projekto. Se vi volas rekte anstataŭigi ĝin, do simple ŝanĝu la enhavon de la paĝo sen krei aliajn paĝojn.
  2. Pri la subpaĝoj: ne necesas interkonsetno por alinimogi paĝojn kiuj estas ŝablonoj. Do mi daŭrigas en mia laboro ĉar mi korekte laboras. Mi ankaŭ klarigis tion en la diskutejo.
Plie, interkonsento necesas por pli gravaj aferoj ĉar la komunumo de eowiki estas tre malgranda por obteni interkonsento por ĉiuj aferoj. Kiam mi proponas en diskutejo neniu komentas pri, por aŭ kontraŭ miaj proponoj (vidu Vikipedio:Diskutejo#Vikipedio:Roboto/Permespeto/Enkonduko) . Vi mem komentis mian lastan proponon sed vi mortigi ĝin per "Kiu volas tion eblas ŝalti ĝin aldonante la kodo tie" kiam antaŭe estas jam interkonsento por ĝi. Mi petis pri la robota statuso al mia roboto. Laŭ reguloj post unu semajno la statuso estas donata. Mi ankoraŭ atendas. Vi ĉiuj volas, ke mi ne plu kontribuas al Vikipedio. Trankviliĝu vi ĉiuj: mi neniam Vikipedie kabeis. Kaj sincere mi administriĝus Vikipedio plibone ol vi ĉiuj: ekzemple, vidu VP:FA kaj Kategorio:Forigendaj artikoloj, VP:Roboto/Permespeto, Kategorio:Vikipedio:Neglekto de aŭtororajto, se mi ne skribis vin, ankaŭ la kategorio:Vikipedio:Alinomigoj estus plena. Mi antaŭscias, ke se mi kandidatiĝus neniu voĉdonus. Do mi klopodas evoluigi eowiki nezorganta pri aliaj uzantoj kiam interkonsento ne necesas. Bonan verkadon --12:01, 16 Aŭg. 2011 (UTC)

Aŭtomate konfirmitaj uzantoj

Saluton, kara Arno! Mi ĉiutage kontrolas novajn artikolojn kaj vidas, ke certaj uzantoj regule faras bonajn kontribuojn, el kiuj parto estas plibonigo de jam ekzistantaj artikoloj. Sed ili ne havas supremenciitan statuson, do tiuj kontribuoj restas nevideblaj por neregistritaj uzantoj, kiuj verŝajne dominas. Mi proponas doni tiun statuson almenaŭ al Crosstor, Sliwinski, Longharulo. Tio utilos al komuna afero.--RG72 15:54, 15 Aŭg. 2011 (UTC)


Saluton. Mi modifikis ŝablonojn Ŝablono:Geokesto2 mapo/provejo kaj Ŝablono:Geokesto lokumilo Rusio kaj nuntempe unua ŝablono uzas X kaj Y de 2a ŝablono. Ĝi kalkulas korekte sed loko estas malkorekta. Mi pensas ke kaŭzo estas en klasas <div> sed mi ne komprenas kie. Ĉu vi povas rigardi?

Mia testa paĝo estas Uzanto:Maximkaaa/Test, la korekta loko de tia punto estas ĉi tie: ru:Адыгейск. --Maximkaaa 06:17, 16 Aŭg. 2011 (UTC)

Eble vi jam solvis la problemon. Ŝajnas ke la punkto aperas kvazaŭ en la sama loko en ambaŭ de vi nomitaj paĝoj. AL @ 10:19, 16 Aŭg. 2011 (UTC)
Mi provis en Opera... Vi veras, la punkto estas en necesa loko. Sed ial en IE5 ĝi estas sube de la loko ĝi devas esti. --Maximkaaa 15:15, 16 Aŭg. 2011 (UTC)


RE:Averto

Mi bone konas Vikipedion, ĉar mi kontribuadas dum lastaj jaroj en itwiki, kiu havas grandan komunumon al kiu peti pri interkonsento. Vi tute ne komprenas, ke eowiki ne estas nek itwiki nek frwiki nek dewiki nek enwiki. eowiki havas tre tre tre tre malgranda komunumo al kiu estas malfacile peti pri interkonento por ĉiu.


Mi ne komprenas kial vi nervoziĝis. Miaj lastaj agoj estas alinomigo de ŝablonoj al korekta nomspaco. Ĉu tio necesas interkonsento? Jen la respondo: ne. Se vi trovas eraron kion vi faras? Vi petas al komunumo ĉu estas korekte ŝanĝi ĝin? ne. Mi ne komprenas kiuj estas tiaj detruaj redaktoj. Bonvolu montri min ilin.


Finfine, dankon pro via averto sed mi fajfas pri tio ĉar eble mi ne plu kontribuas al eowiki sed nur al itwiki ĉar tie estas facile kontribuadi kaj tie miaj kontribuoj estas fidindaj ĉar mi verkis por ke komunumo kreiĝis.


Adiaŭ stultulo, kiam vi komprenas, ke eowiki ne havas grandan komunumon mi ne plu helpos vin. --★ → Airon  14:56, 17 Aŭg. 2011 (UTC)