Esperanto-Asocio de Finnlando: Malsamoj inter versioj
[kontrolita revizio] | [nekontrolita versio] |
Neniu resumo de redakto |
TAA (diskuto | kontribuoj) →Membraro: Esperanto-societo Antaŭen; ry => r.y. |
||
Linio 17: | Linio 17: | ||
* [[Oulu]]: [[Esperanto-societo de Oulu]] (fi Oulun esperantoseura) |
* [[Oulu]]: [[Esperanto-societo de Oulu]] (fi Oulun esperantoseura) |
||
* [[Salo]]: [[Esperantoklubb de Salo]] (fi Salon Esperantoseura ry) |
* [[Salo]]: [[Esperantoklubb de Salo]] (fi Salon Esperantoseura ry) |
||
* [[Tampere]]: [[ |
* [[Tampere]]: [[Esperanto-societo Antaŭen]] (fi Esperantoseura Antaŭen r.y.) |
||
* [[Turku]]: [[Esperanto-Societo en Turku]] (fi Turun Esperanto-yhdistys ry) |
* [[Turku]]: [[Esperanto-Societo en Turku]] (fi Turun Esperanto-yhdistys ry) |
||
Linio 25: | Linio 25: | ||
* [[Finnlanda Esperantista Junulara Organizo]] (fi Suomen Nuorten Esperantoliitto ry, sv Finlands Esperantoungdomsförbund rf) |
* [[Finnlanda Esperantista Junulara Organizo]] (fi Suomen Nuorten Esperantoliitto ry, sv Finlands Esperantoungdomsförbund rf) |
||
* [[Steleto (Finnlando)|Blindula esperanto-asocio Steleto]] |
* [[Steleto (Finnlando)|Blindula esperanto-asocio Steleto]] |
||
== Agado == |
== Agado == |
Kiel registrite je 06:31, 21 aŭg. 2011
Esperanto-Asocio de Finnlando (EAF) kunordigas la agadon de finnlandaj esperantistoj kaj celas disdoni informojn pri la internacia lingvo en Finnlando kaj progresigi la uzadon de esperanto. EAF estas Landa Asocio de Universala Esperanto-Asocio.
Historio
Esperanto-Asocio de Finnlando estas fondita la 28-an de aprilo 1907. Post la UK 1922 en Helsinko la movado iomete velkis, pro internaj (politikaj kaj personaj) kvereloj. Nur post la dua mondmilito la movado fariĝis daŭre stabila. La Universala Kongreso okazis en Finnlando du pliajn fojojn, en Helsinko 1969 kaj en Tampereo 1995.
Membraro
EAF havas individuajn membrojn kaj 11 membroorganizojn, el kiuj 8 estas lokaj esperantokluboj. La suma kvanto da membroj estas iom sub 400. Esperantistoj troviĝas en dekoj da urboj kaj vilaĝoj en ĉiuj partoj de Finnlando.
Membraj organizoj geografiaj:
- Helsinki: Esperanto-klubo de Helsinki (fi Helsingin Esperantoseura ry)
- Iisalmi: Esperanto-Klubo de Iisalmi (fi Iisalmen Esperanto-Klubi ry)
- Jyväskylä: Esperanto-klubo de Jyväskylä (fi Jyväskylän Esperantokerho ry)
- Lahti: Esperanto-Klubo de Lahti (fi Lahden Esperanto-Kerho ry)
- Oulu: Esperanto-societo de Oulu (fi Oulun esperantoseura)
- Salo: Esperantoklubb de Salo (fi Salon Esperantoseura ry)
- Tampere: Esperanto-societo Antaŭen (fi Esperantoseura Antaŭen r.y.)
- Turku: Esperanto-Societo en Turku (fi Turun Esperanto-yhdistys ry)
Aliaj:
- Esperanto-Ligo de Finnlandaj Instruistoj (fi Suomen opettajien esperantoyhdistys ry, sv Lärarnas esperantoförening i Finland rf)
- Finnlanda Esperantista Junulara Organizo (fi Suomen Nuorten Esperantoliitto ry, sv Finlands Esperantoungdomsförbund rf)
- Blindula esperanto-asocio Steleto
Agado
La asocio aranĝas ĉiujare du semajnfinajn eventojn, Vintrajn Tagojn en marto kaj Aŭtunajn Tagojn en septembro. La vintraj tagoj enhavas ankaŭ la jarkunvenon de la asocio. Krome la asocio okazigas aliajn eventojn, ekz. trejnseminariojn kaj kunlabore kun la Poplola instituto de Valamo someran Esperantokurson.
Lokoj de Vintraj kaj Aŭtunaj tagoj
Jaro | Vintraj tagoj | Aŭtunaj tagoj |
---|---|---|
1985 | Imatra | Mariehamn |
1986 | Helsinki | Bengtsfors, Svedio |
1987 | Jyväskylä | Tampere |
1988 | Joensuu | Lahti |
1989 | Salo | Oulu |
1990 | Helsinki | Viborg, Sovetio |
1991 | Turku | Tampere |
1992 | Lammi | Karhula / Hamina |
1993 | Lahti | Jyväskylä |
1994 | Järvenpää | Iisalmi |
1995 | Tampere | Naantali |
1996 | Helsinki | Enontekiö |
1997 | Seinäjoki | Tammela / Somero |
1998 | Kuopio | Lappeenranta |
1999 | Tampere | Houtskär |
2000 | Rovaniemi | Iitti |
2001 | Hämeenlinna | Helsinki |
2002 | Mikkeli | Taivalkoski |
2003 | Lahti | Raŭmo |
2004 | Jyväskylä | Iisalmi |
2005 | Orivesi | Lesjöfors, Svedio |
2006 | Turku | Haukipudas |
2007 | Kotka | Vaasa |
2008 | Espoo | Heinola |
2009 | Kouvola | Pori |
2010 | Jyväskylä | ?, Estonio |
En la jaro 2007, la jubilea jaro de EAF, realiĝis tri ĉefaj eventoj: la jubilea tago la 28-an de aprilo, Festivalo Arta Lumo la 27-an de julio ĝis la 1-a de aŭgusto en Kuopio kaj oktobre Simpozio "Finnlando, Esperanto kaj pluraj lingvoj praktike" en la dulingva urbo fi Vaasa, sv Vasa. Aŭtunaj Tagoj en 2007 estis ligitaj al la simpozio.
Eldonaĵoj
Esperanto-Asocio de Finnlando estas ankaŭ eldonanto. La asocio eldonis esperantlingve la finnan nacian epopeon Kalevala kaj Muminvalon, kaj ĝi vendas finnan-esperantan vortaron kaj la originalan novelaron Kie boacoj vagadas de la finna aŭtorino Eija Salovaara.
La organo de la asocio nomiĝas Esperantolehti - Esperanta Finnlando.
Oficejo
La oficejo de la asocio situas en la adreso "Siltasaarenkatu" 15 C 65, 00530 Helsinki, proksime al placo Hakaniementori kaj la preĝejo de Kallio.
Internacia kunlaboro
EAF aliĝis en 1939 al Internacia Esperanto-Ligo kiel Landa Asocio, malaktiviĝis kiel landa asocio en 1941-1946 kaj definitive aliĝis en 1955 al Universala Esperanto-Asocio. Finnlanda Esperantista Junulara Organizo estas nacia sekcio de TEJO kaj ĝis 2002 kunlaboris kun aliaj nordiaj Esperanto-junularoj en la organo Kvinpinto.
Eksteraj ligiloj
|