Nordamerikaj Grandaj Ebenaĵoj: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
RG72 (diskuto | kontribuoj)
Neniu resumo de redakto
EmausBot (diskuto | kontribuoj)
e r2.6.4) (robota aldono de: kk:Ұлы жазықтар
Linio 38: Linio 38:
[[it:Grandi Pianure]]
[[it:Grandi Pianure]]
[[ja:グレートプレーンズ]]
[[ja:グレートプレーンズ]]
[[kk:Ұлы жазықтар]]
[[ko:그레이트플레인스]]
[[ko:그레이트플레인스]]
[[lt:Didžiosios lygumos]]
[[lt:Didžiosios lygumos]]

Kiel registrite je 22:18, 25 aŭg. 2011

La Nordamerikaj Grandaj Ebenaĵoj kovras multe de centra Usono, partojn de Kanado kaj de Meksikio. La 100a okcidenta meridiano estas markita per la ruĝa linio.
La Nordamerikaj Grandaj Ebenaĵoj kiel difinita de la Centro por la Grandaj Ebenaĵoj de la Universitato de Nebraska-Lincoln.

La Nordamerikaj Grandaj Ebenaĵoj estas nomo uzata por la ampleksa etendo de herbejoj kaj stepoj kiuj situas okcidente de la Rivero Misisipo kaj oriente de la Roka Montaro en Usono kaj Kanado. Tiu areo kovras partojn de la Usonaj ŝtatoj nome Koloradio, Kansaso, Montano, Nebrasko, Nov-Meksiko, Norda Dakoto, Oklahomo, Suda Dakoto, Teksaso kaj Vajomingo, kaj la kanadajn provincojn nome Alberto, Manitobo kaj Saskaĉevano kaj iome en Meksikio. En Kanado la termino prairie (herbejo) estas pli komuna ol ebenaĵo, kaj tiu regiono estas konata kiel Herbejaj Provincoj aŭ simple la "Prairies".

La regiono estas ĉirkaŭ 800 km larĝa el oriento okcidenten kaj 3 200 km longa el nordo suden. Multo de tiu regiono estis hejmo de la aroj de Amerika bizono ĝis kiam ili estis troĉasitaj ĝis preskaŭ formorto dum meza kaj malfrua 19-a jarcento. Ĝi havas areon de ĉirkaŭ 1 300 000 km².

Vidu ankaŭ