Vojimposta pagejo: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
TXiKiBoT (diskuto | kontribuoj)
e roboto aldono de: sk:Mýtnica
aldonita ligilo al Komunejo
Linio 10: Linio 10:


Vojimpostaj pagejoj devas esti klare antaŭindikitaj per avert-ŝildoj aŭ -tabuloj, por ke la stiristoj povu facile bremsi kaj eviti akcidentojn.
Vojimpostaj pagejoj devas esti klare antaŭindikitaj per avert-ŝildoj aŭ -tabuloj, por ke la stiristoj povu facile bremsi kaj eviti akcidentojn.
{{commons|Category:Toll plazas}}

{{ĝermo}}
{{ĝermo}}

Kiel registrite je 09:58, 28 aŭg. 2011

Vojimposta pagejo sur la aŭtoŝoseo A61 apud Tuluzo, Francio
Vojimpostejo de la Ponto de l' Ora Pordego en Kalifornio
Germana trafiksigno "Impostdeviga strato".
Germana trafiksigno "Impostdeviga strato por kamionoj".

Vojimposta pagejo aŭ mallonge vojimpostejovojpagejo estas pagejo apud aŭtovojo, kie ties uzantoj devas pagi vojimposton, kutime haltante aŭ nur malrapide trapasante ĝin.

Vojimpostaj pagejoj ekzistas ne nur apud aŭtovojoj, sed ankaŭ antaŭ partoj de vojoj, kiuj estas gravaj por la fluo de la trafiko, ekzemple antaŭ tuneloj aŭ pontoj. Vojimpostaj pagejoj aŭ estas tute aŭtomataj, aŭ homoj deĵorantaj en budoj apud la strato akceptas la monon. Oni ĝenerale povas pagi kontante, per kreditkarto, monkarto aŭ per abonkarto. Kelkfoje la aŭtoj ankaŭ aŭtomate estas registritaj kaj oni poste rekte forprenas la monon de la konto de la posedanto de la aŭto.

Ĝenerale la kvanto, kiun oni devas pagi estas antaŭe indikita. La pagenda sumo dependas de diversaj faktoroj, kiel ekzemple speco de la veturilo (busoj, ŝarĝaŭtoj kaj pluraksaj veturiloj ĝenerale pagas pli), kiom da kilometroj oni uzis la koncernan aŭtovojon kaj kiom malfacila estis la konstruo de la koncerna aŭtovojo. Tamen en la tuta mondo estas tre diversaj sistemoj.

Vojimpostaj pagejoj devas esti klare antaŭindikitaj per avert-ŝildoj aŭ -tabuloj, por ke la stiristoj povu facile bremsi kaj eviti akcidentojn.