Universitato de Vaŝingtonio: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Dinamik-bot (diskuto | kontribuoj)
e r2.6.5) (robota modifo de: fa:دانشگاه واشینگتن
WikitanvirBot (diskuto | kontribuoj)
e r2.7.1) (robota modifo de: zh:华盛顿大学
Linio 64: Linio 64:
[[tr:Washington Üniversitesi]]
[[tr:Washington Üniversitesi]]
[[ug:ۋاشىنگتون ئۇنىۋېرستېتى]]
[[ug:ۋاشىنگتون ئۇنىۋېرستېتى]]
[[zh:學 (西雅圖)]]
[[zh:]]

Kiel registrite je 13:47, 28 aŭg. 2011

Kampuso de Vaŝingtona Universitato

La Universitato de Vaŝingtono (angle University of Washington ou UW, aŭ familie: U-Dub), estas granda publika usona sciencesplora universitato en urbo Seattle, en la ŝtato Vaŝingtonio [1].

Ĝi estis fondata en 1861 kaj estas la plej granda universitato de la pacifika marbordo. Ĝi havas tri kampusojn. La ĉefa en Seattle, en loko tiel nomata University District kaj du pli malgrandaj, en urboj Tacoma kaj Bothell. La universitato estas ano de la Association of American Universities = Asocio de la Amerikaj Universitatoj[2]

Ĝia moto estas "Luxxxx sit" (Lumo estu).

Ĝia maskoto estas sledhundo de raso Husky

Historio

En 1854 Isaac Stevens[3], unua guberniestro de la ĵus formigita Vaŝingtona Teritorio rekomendis krei universitaton. Pluraj eminentuloj, el kiuj la metodista predikisto Daniel Bagley, vidante okozon por levi la urban prestiĝon, sukcesis konvinki Arthur A. Denny, fondinto de la urbo kaj teritoria politikulo. Li iniciatis du universitatojn, unu en Seattle mem, la alian en la Kantono Lewis (Vaŝingtonio). Sed, ĉar neniu terpeco estis tie havebla, la Seattlan lokalizon oni elektis en 1858.

Arthur A. Denny, Edward Lander kajCharlie Terry donacis terpecon de la centra urbo, la universitato malfermiĝis oficiale la 4-a de novembro 1861, kvamkam ĝi devis fermi en 1863, pro manko da lernantoj, kaj 1867 kaj 1876 pro manko da mono.

Kiam Vaŝingtonio integriĝis Usono en 1876, Seatlle kaj la Universitato estis bone kreskiĝintaj. La nombro da studentoj pasis de 30 al 300, kaj la antaŭe izolata kampuso estas nun urbe ĉirkaŭata. En 1895, la universitato transloĝiĝis en Novan kampuson pli nordeste, borde de Union Bay, (parto de Washington Lago).

Ĝian antaŭan terenon la universitato ne vendis. Ĝi nuntempe posedas enkoraŭ tion, kion oni nomas hodiaŭ la Metropolitan Tract, kaj kies ludono lukrigas po milionoj da dolaroj ĉiu jaro.

en 1909, Edmond S. Meany proponis, ke la Internacia Ekspozicio Alaska-Yukon-Pacific Exposition okazu en la kampuso.

Panorama vido de Alaska-Yukon-Pacific Exposition
Panorama vido de Alaska-Yukon-Pacific Exposition


Notoj kaj referencoj

  1. La Universitato do ne estas en la Urbo Vaŝingtono (angle, Washington, D.C.) sed en la (angle samnoma) ŝtato
  2. Asocio, kiu, de 1900, anigas sesdek usonajn universitatojn ka du kanadajn.
  3. 1818 - 1862, Majoro-generalo en la Norda Armeo dum la Usona Enlanda Milito


Ŝablono:Ĝermo-Usono