Mesoko: Malsamoj inter versioj
[kontrolita revizio] | [kontrolita revizio] |
Neniu resumo de redakto |
|||
Linio 40: | Linio 40: | ||
*[http://www.mesocco.ch Oficiala retejo de la komunumo Mesoko] |
*[http://www.mesocco.ch Oficiala retejo de la komunumo Mesoko] |
||
{{HLS|D1557}} |
{{HLS|D1557}} |
||
{{projekto|commons=Category: |
{{projekto|commons=Category:Mesocco|markilo=Mesoko}} |
||
<!--- |
<!--- |
Kiel registrite je 15:43, 28 aŭg. 2011
Mesoko | |
---|---|
komunumo en Svislando | |
Kantono | Grizono |
Distrikto | Moësa |
Komunumaro | Mesoko |
Koordinatoj | 46° 23′ 24″ N 9° 13′ 48″ O / 46.39000 °N, 9.23000 °O (mapo)Koordinatoj: 46° 23′ 24″ N 9° 13′ 48″ O / 46.39000 °N, 9.23000 °O (mapo) |
Nombro de loĝantoj | ?? |
Areo | 164,76 km² |
Alteco | 769 m super marnivelo |
Poŝtkodo | 6563 |
Komunumkodo | 3822 |
Pri la komunumo
Mesoko (en la itala lingvo Mesocco, en la germana lingvo ankaŭ Misox kaj en la romanĉa lingvo Mesauc) estas komunumo de la komunumaro Mesoko kaj la distrikto Moësa en Kantono Grizono, Svislando. Ĝi havis 1230 loĝantojn je la 31-a de decembro 2009.
Geografio
Mesoko situas sude de San-Bernardino-Pasejo ĉe la bordo de la rivero Moësa, kiu donis sian nomon al la distrikto. La komunumo konsistas el 11 frakcioj, nome la ĉefvilaĝo Mesoko la vilaĝoj San Bernardino sur la pasejkulmino, kaj Andergia, Anzone, Benabbia, Cebbia, Darba, Deira, Logiano, Pian San Giacomo, kaj Spina, krome al la komunumo apartenas multnombraj izolitaj bienoj. Grava rekonilo de la komunumo estas la Kastelo de Mesoko, kies ruino situas sur roko sude de la ĉefvilaĝo.
Najbaraj komunumoj
La komunumo Mesoko limas en nordo al Nufenen, en nordoriento al Splugo, en oriento al Madesimo (Italio), en sudoriento al Campodolcino (Italio), en sudo al Soazza, en sudokcidento al Rossa, en okcidento al Malvaglia (TI), kaj en nordokcidento al Hinterrhein.
Trafiko
San-Bernardino-Pasejo estas grava nord-sud-konekto de Svislando, tra kiu kondukas per tunelo la svisa aŭtovojo A13 kaj super la pasejkulmino la kantona ĉefvojo n-ro 13. Ĝis 1972 Mesoko estis la finhaltejo de fervojlinio al Belinzono. Nun la konekto al la publikatransportreto funkcias per poŝtaŭtolinio de Disentis trans San-Bernardino-Pasejo al Biasca.
Lingvoj
Ĉefa kaj sola oficiala lingvo en Mesoko estas la itala lingvo.
Historio
La unua dokumenta mencio de Mesoko datiĝas el la jaro 1203 kiel Mesoco. Dum mezopoko Mesoko formis unu de la kvar flagoj de la Supera Tribunalo Valo de Mesoko, kiu estis subdividita en kvar deganoj, kiujn gvidis konsulo (nome Crimeo, Cebbia, Andergia kaj Darba). En la jaro 1480 Mesoko aliĝis kune kun Soazza propra voloe al la Griza Federacio. Surbaze de la nova administracia ordo de Kantono Grizono de 1851 Mesoko fariĝis politika komunumo kaj ĉefloko de la samnoma komunumaro (kiu kongruis kun la antaŭa supera tribunalo) en la distrikto Moësa. [1]
Vidu ankaŭ
Notoj kaj referencoj
- ↑ Fonto: [ http://www.hls-dhs-dss.ch/textes/d/D1557.php Cesare Santi: Mesoko en Historia Leksikono de Svislando (2008-10-31)]
Eksteraj Ligiloj
- Oficiala retejo de la komunumo Mesoko
- Mesoko en la Historia Leksikono de Svislando (germane, france, itale)