Cama: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Linio 32: Linio 32:


== Notoj kaj referencoj ==
== Notoj kaj referencoj ==
<references />
<references /> <!-- Helpo : http://eo.wikipedia.org/wiki/Helpo:Referencoj kaj piednotoj -->


==Eksteraj Ligiloj==
==Eksteraj ligiloj==
*[http://cama.moesano.ch/ Oficiala retejo de la komunumo Cama]
*[http://cama.moesano.ch/ Oficiala retejo de la komunumo Cama]
{{HLS|D1559|Cama}}
{{HLS|D1559|Cama}}
{{projekto|commons=Category:Cama, Switzerland|markilo=Cama}}
{{projektoj|commons=Category:Cama, Switzerland|markilo=Cama}}


<!---
<!---

Kiel registrite je 23:07, 1 sep. 2011

Cama
Blazono de Cama
Cama
komunumo en Svislando
Kantono Grizono
Distrikto Moësa
Komunumaro Roveredo
Koordinatoj  46° 16′ 12″ N 9° 10′ 12″ O / 46.27000 °N, 9.17000 °O / 46.27000; 9.17000 (mapo)Koordinatoj: 46° 16′ 12″ N 9° 10′ 12″ O / 46.27000 °N, 9.17000 °O / 46.27000; 9.17000 (mapo)
Nombro de loĝantoj ??
Areo 15,00 km²
Alteco 366 m super marnivelo
Poŝtkodo 6557
Komunumkodo 3531
Mapo de Cama

Pri la komunumo

Cama estas komunumo de la komunumaro Roveredo kaj la distrikto Moësa en Kantono Grizono, Svislando. Ĝi havis 500 loĝantojn je la 31-a de decembro 2009.

Geografio

Cama situas en la Valo de Mesoko ĉe la bordo de la rivero Moësa. La plej granda parto de la komunuma teritorio situas oriente de la rivero. Temas pri la tiel nomita Valo de Cama kun la montarlageto Lago de Cama. Al la komunumo apartenas krom la vilaĝo Camo la vilaĝetoj Al Pont kaj Norantola.

Najbaraj komunumoj

La komunumo Cama limas en nordo al Lostallo, en nordoriento al eksklavo de la komunumo Verdabbio, en oriento al Gordona (Italio), en orientsudoriento al Livo (Italio), en sudoriento al Dosso del Liro (Italio), en sudsudoriento al Grono, en sudo al Leggia, kaj en okcidento al Verdabbio.

Trafiko

San-Bernardino-Pasejo estas grava nord-sud-konekto de Svislando, tra kiu kondukas per tunelo la svisa aŭtovojo A13 kaj super la pasejkulmino la kantona ĉefvojo n-ro 13, kiuj ambaŭ pasas tra Lostallo. Ĝis 1972 tra la komunumo pasis ankaŭ la fervojlinio al Belinzono al Mesoko. Nun la konekto al la publikatransportreto funkcias per poŝtaŭtolinio de Disentis trans San-Bernardino-Pasejo al Biasca.

Lingvoj

La ĉefa kaj sola oficiala lingvo en Cama estas la itala. Okaze de la popolnombrado de 2000 88,19% de la loĝantaro parolis la italan, 5,06% la germanan, po 2,6% la serbokroatan kaj la portugalan, kaj 0,8% la francan.

Historio

La unua dokumenta mencio de Cama datiĝas el la jaro 1219 kiel Camma. Dum mezepoko ĝis 1850 Cama apartenis al la meza flago de la Supera Tribunalo de Mesoko. Surbaze de la nova administracia ordo de 1851 Cama fariĝis komunumo de la komunumaro Roveredo en la distrikto Moësa, kiuj ambaŭ tiam kreiĝis. [1]

Notoj kaj referencoj

  1. Fonto: Cesare Santi: Cama en Historia Leksikono de Svislando (2005-01-24)

Eksteraj ligiloj