Slovaka lingvo: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
e forgeso
eNeniu resumo de redakto
Linio 5: Linio 5:
|Denaske=6 milionoj
|Denaske=6 milionoj
|Fremdlingve=
|Fremdlingve=
|Klasifiko=* [[Hindeŭropaj lingvoj]]
|Klasifiko= [[Hindeŭropaj lingvoj]]
* [[Slavaj lingvoj]]
|Fam2=[[Slavaj lingvoj]]
* [[Okcidentslavaj lingvoj]]
|Fam3=[[Okcidentslavaj lingvoj]]
* '''Slovaka lingvo'''
|Fam4='''Slovaka lingvo'''
|Koloro=Hindeŭropa
|Koloro=Hindeŭropa
|Oficiala lingvo=[[Slovakio]], [[Vojvodino]]
|Oficiala lingvo=[[Slovakio]], [[Vojvodino]]

Kiel registrite je 17:13, 7 sep. 2011

Slovaka lingvo
Slovenčina
Mapo
lingvo • moderna lingvo
ĉeĥoslovaka lingvaro • Okcidentslavaj lingvoj
Parolata en Slovakio
Parolantoj 6 000 000
Denaskaj parolantoj 6 milionoj
Skribo latina
Lingvistika klasifiko
Hindeŭropaj lingvoj
Slavaj lingvoj
Okcidentslavaj lingvoj
Slovaka lingvo
Oficiala statuso
Oficiala lingvo en Slovakio, Vojvodino
Reguligita de Ľudovít Štúr Instituto de Lingvistiko
Lingva statuso 1 sekura
Lingvaj kodoj
Lingvaj kodoj
  ISO 639-1 sk
  ISO 639-2
    Bibliografia slo
    Terminologia slk
  ISO 639-3 slk
  SIL SLO (Pri Slovaka lingvo en SIL angle)
  Glottolog slov1269
Angla nomo Slovak
Franca nomo slovaque
Vikipedio
vdr

La slovaka lingvo estas unu el okcidentslavaj lingvoj. Oni supozas, ke jam en 9a kaj 10a jarcentoj ekzistis tri dialektoj: okcidentslovaka, mezslovaka kaj orientslovaka. Ek de 10-a jarcento oni uzis slovakan lingvon nur en limigita dimensio, en 13-a jarcento fariĝis oficiala lingvo la latina. Ek de 15-a jarcento oni uzadis en skriba formo la ĉeĥan lingvon, kiun enpenetris slovakismoj. Iom post iom ekestis tiel nomata kultura slovaka lingvo, kiu disvolviĝis en du formoj: kiel kultura okcidentslovakia kaj kultura mezslovakia dialektoj. Kultura okcidenslovakia dialekto fariĝis grava etapo en transiro de ĉeĥa al unua literatura slovaka lingvo, kiun leĝigis Anton Bernolák. Kultura mezslovakia dialekto fariĝis bazo por literatura lingvo, kiun leĝigis Ľudovít Štúr. En la jaro 1851 ekestis interkonsento inter ambaŭ grupoj – Bernolak-anoj kaj Štúr-anoj kaj oni akceptis unuecan literaturan lingvon, kies bazo fariĝis mezslovakia dialekto. Estis akceptita gramatiko, korektita de Hattala. Per eldono de Mallonga gramatiko de slovaka lingvo (1852), estis donita fundamento de novepoka literatura lingvo. Slovaka lingvo havas vokalojn : u, o, a, e, i, y, ä (prononcata kiel e), kiuj ekzistas ankaŭ en longprononca formo : ú, ó, á, é, í ; ĝi havas diftongojn : ia, ie, iu, uo (= ô). Konsonantoj en slovaka lingvo estas: p, t, k, b, d, g, ť, ď, c, č, dz, dž, f, v, s, z, š, ž, ch, h, m, n, ň, l, ľ, ĺ, r, ŕ, j. En slovaka lingvo oni signas ĉiun sonanton per unu litero kaj male. Escepton formas konsonantoj ch, dz, dž. Malan escepton fomas i – y. Per la literoj i – y oni signas la saman sonanton. En la prononco ne estas inter ili diferenco. En fremdaj vortoj oni uzas ankaŭ pluajn literojn : q, w, x.

Prononcado de la slovaklingvaj literoj: skrbitan prononcu kiel č ĉ ň nj š ŝ ť tj ž ĵ ä e ch ĥ ô uo ď dj y i ľ lj

Slovaka lingvo, kvankam longan tempon disvolviĝis dum aliaj kondiĉoj ol ĉeĥa lingvo, ĝi restis tre simila al la ĉeĥa. Per slovaka lingvo parolas en Slovakio preskaŭ 90 % da popolo. Multaj Slovakoj vivas en Ĉeĥio, Usono, Hungario, Pollando, Kanado, Rumanio, eksaj Sovetunio kaj Jugoslavio kaj en aliaj landoj.

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj

  • Slovake.eu – senpaga multlingva paĝaro por konatiĝo kun kaj lernado de la slovaka lingvo, kreita de E@I