Vanuatuo: Malsamoj inter versioj
[kontrolita revizio] | [kontrolita revizio] |
provincoj |
e interna ligilo |
||
Linio 47: | Linio 47: | ||
! Loĝdenso (loĝ/km{{eksp|2}}) |
! Loĝdenso (loĝ/km{{eksp|2}}) |
||
|- |
|- |
||
| [[Torba]] |
| [[Torba (Vanuatuo)|Torba]] |
||
| [[Sola (Vanuatuo)|Sola]] |
| [[Sola (Vanuatuo)|Sola]] |
||
| [[Banks-insularo]], [[Torres-insularo]] |
| [[Banks-insularo]], [[Torres-insularo]] |
Kiel registrite je 21:41, 9 sep. 2011
Vanuatuo estas insularo kaj ŝtato en Oceanio, en la Pacifika Oceano. Ĝis la jaro 1980 la insularo nomiĝis Novaj Hebridoj.
Sur la insularo troviĝas la vulkano Manaro.
Biogeografie Vanuatuo situas en la Aŭstralazia ekozono laŭ la tipologio de la Monda Natur-Fonduso (WWF). Ĝi entenas la ekoregionon: Vanuatuajn pluvarbarojn.
Administraj dividoj
Vanuatuo estas dividita en ses provincoj ekde la jaro 1994. Iliaj nomoj estas kunmeto de la unuaj literoj de ĝiaj ĉefaj insuloj.
Provinco | Ĉefurbo | Ĉefaj insuloj | Loĝantaro (2009)[1] | Areo (km2)[1] | Loĝdenso (loĝ/km2) |
---|---|---|---|---|---|
Torba | Sola | Banks-insularo, Torres-insularo | 9 359 | 867,33 | 10,8 |
Sanma | Luganville | Espiritu Santo, Malo | 45 855 | 4 262,06 | 10,8 |
Penama | Longana | Pentecost, Ambae, Maewo | 30 819 | 1 203,92 | 25,6 |
Malampa | Lakatoro | Ambrym, Malakula, Paama | 36 727 | 2 808,41 | 13,1 |
Shefa | Portvilao | Shepherd-insularo, Efate | 78 723 | 1 507,36 | 52,2 |
Tafea | Isangel | Tanna, Aniwa, Futuna, Erromango, Aneityum | 32 540 | 1 632,17 | 19,9 |
Sumo | Portvilao | — | 234 023 | 12 281,25 | 19,1 |
Politiko
Ekstera politiko
Vanuatuo apartenas al la Brita regnaro kaj al la AKP-ŝtatoj, internacia organizaĵo de ĉi-momente 77 ŝtatoj el la regionoj Afriko, Karibio kaj la Pacifika Oceano.
Interesaj informoj
La 8-an de decembro 2009 la aborigena tribo loĝanta en Vanuatuo oficiale pardonpetis al posteuloj de la brita misiisto John Williams. Li envenis al la insulo Erromango en 1839 kune kun sia parulo John Harris por konverti al kristanismo lokajn loĝantojn, sed ambaŭ estis mortigitaj kaj manĝitaj de tiuj. Por partopreno en la ceremonio en Vanuaton elveturis prapranepo de la misiisto kaj 17 liaj parencoj. Aborigenoj kredas, ke ĉi tiu rito forigos de ili la antaŭlongan malbenon.[2][3]
Referencoj
- ↑ 1,0 1,1 1,2 1,3 Vanuatu National Statistics Office. 2009 National Population and Housing Census.
- ↑ Tribe apologises for eating British missionary angle
- ↑ Племя туземцев извинилось за убийство миссионера ruse
|