Flughaveno Madrido-Baraĥo: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
ZéroBot (diskuto | kontribuoj)
e r2.7.1) (robota aldono de: ko:마드리드 바라하스 국제공항
ZéroBot (diskuto | kontribuoj)
e r2.7.1) (robota aldono de: la:Aeroportus Matriti-Barajas
Linio 31: Linio 31:
[[ja:マドリード・バラハス国際空港]]
[[ja:マドリード・バラハス国際空港]]
[[ko:마드리드 바라하스 국제공항]]
[[ko:마드리드 바라하스 국제공항]]
[[la:Aeroportus Matriti-Barajas]]
[[mk:Аеродром Мадрид-Барахас]]
[[mk:Аеродром Мадрид-Барахас]]
[[mr:बराहास आंतरराष्ट्रीय विमानतळ]]
[[mr:बराहास आंतरराष्ट्रीय विमानतळ]]

Kiel registrite je 01:47, 11 sep. 2011

Aviadilejo de Baraĥo
Terminalo 4 kaj komercejo

La Flughaveno Madrido-Baraĥo hispane Aeropuerto de Madrid-Barajas, estas ĉefe eksterlanda flughaveno kiu funkcias en Madrido, Hispanio. Ĝi estas la plej granda kaj denstrafika flughaveno de la lando, la 11-a plej denstrafika flughaveno de la mondo (2008) kaj la kvara de Eŭropo. Ĝi malfermiĝis en 1928, kaj kreskis ĝis konvertiĝo en unu el la plej gravaj aviado-centroj de Eŭropo. Ĝi troviĝas ene de la urbolimoj de Madrido, nur je 9 km (5.6 mejloj) de la financa distrikto de la urbo kaj 13 km (8.1 mejloj) nordorienten de Sunpordo, la historia centro de Madrido. La nomo de la flughaveno venas de la apuda distrikto Baraĥo (Barajas), kiu havas sian propran metrostacion ĉe la sama fervojlinio servante la flughavenon.

La aero Madrido-Barcelono, konata kiel "Puente Aéreo" (esperante "Aera Ponto") aŭ "Pont Aeri" (katalune), estas la plej trafikata itinero de Eŭropo, kun la plej alta nombro de flug-operacioj (971 semajne) en 2007. La horaro estis reduktita ekde februaro 2008, kiam la altrapida trajnlinio Madrido-Barcelono estis malfermita, kiu simpligas la distancon en 2 1/2 horoj, kaj rapide iĝis populara. La flughaveno funkcias kiel la enirejo al la ibera duoninsulo de la resto de Eŭropo kaj la mondo, kaj estas precipe ŝlosilo-ligo inter Eŭropo kaj Latinameriko. La flughaveno estas la ĉefa ejo por riparado kaj konservado de Iberia. Sekve, Iberia kaŭzas pli ol 60 procentoj de la trafiko de Baraĥo.