Kondomo: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
AvicBot (diskuto | kontribuoj)
e r2.6.5) (robota aldono de: be:Прэзерватыў
HRoestBot (diskuto | kontribuoj)
e r2.6.5) (robota aldono de: mzn:کاندوم
Linio 153: Linio 153:
[[ms:Kondom]]
[[ms:Kondom]]
[[my:ကွန်​ဒုံး]]
[[my:ကွန်​ဒုံး]]
[[mzn:کاندوم]]
[[nl:Condoom]]
[[nl:Condoom]]
[[nn:Kondom]]
[[nn:Kondom]]

Kiel registrite je 11:37, 12 sep. 2011

Kondomo enrulita

Kondomo estas kovraĵa kontraŭkoncipilo el (plej ofte) latekso, kiun oni surglitigas sur erektitan penison antaŭ la seksumado, por eviti nedeziritan gravedecon kaj ankaŭ la malsaniĝon je sekse transdonebla malsano. Ĝi ekzistas en diversaj koloroj, formoj, grandoj kaj gustoformo, kelkaj eĉ fluoreskas en malhelo. Plua elpensaĵo estas la kondomo por la virinoj, kiu ne havas veran signifon surmerkate.

Historio

Kondomo el animala membrano, 1900

Oni faris la unuajn kondomojn el teksita materialo, sed ili ne estis tro efikaj kiel kontraŭgravediloj. La unuaj efikaj kondomoj estis pretigitaj el ŝafaj intestoj aŭ aliaj bestaj membranoj kaj estas ankoraŭ hodiaŭ aĉeteblaj. Ili estas pli sensemaj, ĉar ili la korpovarmon pli bone transdonas, sed ne tiel efikaj kiel la artefaritaj kondomoj kontraŭ gravediĝo kaj seksa malsaniĝo (ekz. aidoso, hepatito C).

La unuajn kondomojn uzis ekz. Giacomo Casanova jam en la 18-a jc. por eviti la sifilison. Pri la nomo mem ekzistas multaj teorioj: plej populara estas, ke la nomo venas de Dr. Condom, korta kuracisto de Karlo la 2-a kaj kiu proponis onidire ŝafan inteston por prevento.

En 1842, Charles Goodyear malkovris la vulkanizadon de kaŭĉuko, kio ebligis produkton de akvorezista, temperaturoeltenan gumon. Tio helpis la evoluigon de lateks-kondomoj, pluan ŝtupon al efikeco kaj uzebleco. Spite al ĉio, la vendo de kondomoj estis malpermesata multloke ĝis mezo de la 20-a jc.; oni rajtis aĉeti ĝin nur por medicina uzo (en Irlando ekzistis simila regulado ĝis meze de la 1990-aj jaroj).

Dum la unua mondmilito, la kondomo apartenis al la baza ekipaĵo de la soldatoj en la germana, franca, brita armeo. La usona armeo ne faris tiel, kio kaŭzis pli oftan malsaniĝon de la usonaj soldatoj je seksaj malsanoj.

La unuaj lateks-kondomoj estis tre similaj, sola evoluo dum la jardekoj estis la apero de rezervejo por akcepto de la spermo.

Materialo

Kondomo estas produktita plej ofte el natura kauĉuk-latekso, sed ankaŭ el polietileno (PE) kaj poliuretano (PUR) (ankaŭ por alergiuloj je latekso).

Normigo

En Eŭropo oni ekzamenas la sekvajn:

  • grando (min. longa 16 cm kaj larĝa maks 5,6 cm)
  • diko
  • teneco
  • daŭreco

Virina kondomo

Elpakita virina kondomo

Ekde la 1990-aj jaroj ekzitas la virina kondomo (t.n. Femidom), kiu longas ĉ. 18 cm kaj konsistas el PE aŭ PUR. La femidomo estas ekipita per du ringoj kaj bezonas iom da praktiko por bone uzi ĝin.

Avantaĝoj kaj malavantaĝoj

Avantaĝo

  • nenia kromefiko (krom lateks-alergio kaj ŝmiraĵoj)
  • tre granda sekureco kontraŭ gravedeco, seksaj malsanoj

Malavantaĝoj

  • maloftaj akcidentoj kaŭzas gravediĝon (truiĝo, ŝiro de kondomo)
  • ne ĉiu trovas agrabla ties uzon
  • la surtiro kaŭzas rompon de kaj efikas kiel ĝena faktoro dum amludo
  • malofta lateksa alergio

Ĝusta uzo

La kondomojn oni devas rezervi en loko, kie ne tuŝas ŝoko (t.e. alta, malalta temperaturo, sunradio, kemiaj, mekanikaj efikoj) la kondomon. Se la konserva tempo forpasis, oni ne uzu la kondomon. Oni uzu la kondomon nur unufoje, sen aldona glitaĵo.

Oni devas surtiri la kondomon, se oni havas erekton tio estas sufiĉe malmolan penison. Tiam oni deŝiru la kondoman pakaĵon flanke kaj priatentu la eblajn tro longajn, akrajn ungojn. Post elpako, serĉu la rezervejon (elpremu la aeron el ĝi) kaj konvene prenu la kondomon inter la dikfingron kaj montrofingron unumane kaj almetante al peniso (kies prepucion oni devas antaŭe retrotiri), deroligu la kondomon.

Proponitas, ke oni jam surmetu la kondomon antaŭ la unuaj korpaj kontaktoj por eviti surprizojn.

Se oni malĝuste surmetis la kondomon, forĵetu ĝin.

Post la ejakulado, la eltiro de la peniso el la vaginoanuso devas okazi tre atente. Oni devas kapti la kondomon ĉe la bazo kaj elpreni ĝin. Post la afero oni forĵetu la kondomon en rubujon (kaj ne uzu dufoje) kaj ne al la necesejon, ĉar ĝi povas kaŭzi ŝtopiĝon ĉe la tubaro kaj ĉefe ĉe kribriloj kaj pumpoj de la akvopuriga aranĝo.

Kondomaj markoj

  • Amor
  • Big Ben
  • Billy Boy
  • Black Jack (XL Version)
  • Blausiegel
  • Bolero
  • Ceylor
  • condomi, condomi professional (precipe por anusa sekso), condomi XXL, condomi ekstreme sekura
  • Curafam
  • Durex Avanti (senlateksa)
  • Durex
  • Erotim
  • ES² - Ekstreme Sensa
  • ER² - Ekstreme Ŝirezista
  • Fromms FF
  • Hot Rubber
  • Inspiral
  • Lavetra glyder
  • London
  • Mondos Nature
  • Olla
  • Opa Helmut
  • Rendez-vous R3
  • R3 super
  • RFSU
  • Rilaco
  • Ritex
  • Secura
  • Trojan

Katolika Eklezio pri uzado de kondomoj

Laŭ la oficialaj instruoj, opinio de la Katolika Eklezio, la apliko de kondomo estas rifuzinda, ĉar ĝi malhelpas la veran generadon. Tiu opinio estas tre forte kritikata, ĉar tio i.a. malhelpas la malpliiĝon de aidoso en Afriko. La Katolika Eklezio proponas kiel solvon esti ĉasta kaj rifuzi malĉaston.

Statistikoj

En Germanio oni uzas ĉiujare ĉ. 180 milionojn da kondomoj, kio signifas 342 pecojn je minuto.