Henrietta Maria de Francio: Malsamoj inter versioj
[kontrolita revizio] | [kontrolita revizio] |
e r2.7.1) (robota aldono de: vi:Henrietta Maria |
ZéroBot (diskuto | kontribuoj) e r2.7.1) (robota aldono de: eu:Henriketa Maria Borboikoa |
||
Linio 20: | Linio 20: | ||
[[en:Henrietta Maria of France]] |
[[en:Henrietta Maria of France]] |
||
[[es:Enriqueta María de Francia]] |
[[es:Enriqueta María de Francia]] |
||
[[eu:Henriketa Maria Borboikoa]] |
|||
[[fa:هنریتا ماریای فرانسه]] |
[[fa:هنریتا ماریای فرانسه]] |
||
[[fr:Henriette de France (1609-1669)]] |
[[fr:Henriette de France (1609-1669)]] |
Kiel registrite je 12:18, 17 sep. 2011
Reĝino Henrietta Maria (la 25-an de novembro 1609 - la 10-an de septembro 1669) estis la edzino de Karlo la 1-a de Anglio.
Ŝi estis la plej juna filino de Henriko la 4-a de Francio, de la burbona dinastio, kaj Maria de Mediĉo. Ŝia patro mortis antaŭ ŝia unua naskiĝtago; en 1617 oni forpelis ŝian patrinon de la franca kortego. La 11-an de majo 1625 ŝi edziniĝis kun Karlo la 1-a: pro ŝia romkatolikismo, la edziĝo estis nepopulara en Anglio. Ŝi malamis la reĝan favoraton, George Villiers, 1-a Duko de Buckingham sed post lia morto ŝiaj rilatoj kun Karlo pliboniĝis.
En 1642 komenciĝis la angla enlanda milito kaj ŝi konscience aktivis por subteni sian edzon. Post lia morto ŝi trovis sin preskaŭ senmona. Loĝante en Parizo, ŝi nomumis Kavaliron Kenelm Digby ŝia kanceliero. Kiam oni restaŭris la monarkion en 1660, ŝi revenis al Londono kie ŝi loĝis ĉe Somerset House ĝis 1665 kiam ŝi denove reiris al Francio. Tie ŝi fondis monaĥinejon ĉe Chaillot. Ŝi mortis ĉe la Château de Colombes kaj enteriĝis en la reĝa tombejo de la Preĝejo Sankta Denis.
Karlo la 1-a nomis la usonan ŝtaton Marilando laŭ Henrietta Maria.