Tonlingvo: Malsamoj inter versioj
[kontrolita revizio] | [kontrolita revizio] |
Talnat (diskuto | kontribuoj) →Disvastiĝo: und > kaj |
Talnat (diskuto | kontribuoj) →Tipologio: daŭrigota ellaboro |
||
Linio 30: | Linio 30: | ||
'''Tonnivelo, tonkonturo, tonkomenco''' |
'''Tonnivelo, tonkonturo, tonkomenco''' |
||
En la plej simplaj tonsistemoj, la distingiva tono de silabo estas aŭ malalta aŭ alta kaj preskaŭ nivela en ĉiu silabo. Tiaj sistemoj estas oftaj en [[Subsahara Afriko]]. En kelkaj lingvoj de tiu areo ekzistas kroma, meznivela tono, kaj troviĝas ankaŭ pli komplikaj sistemoj. |
|||
En Orienta Azio, plej multaj tonsistemoj estas pli komplikaj. Tie ekzistas krom nivelaj tonoj ankaŭ distingivaj tonoj kiuj karakteriziĝas per sia konturo. Tiu povas esti leviĝanta, falanta aŭ pli komplika. |
|||
En kelkaj tonlingvoj ekziztas nivelaj, leviĝantaj kaj falantaj tonoj en la parolo, sed distingiva estas nur la tonalto komence de la [[fonotakso|silaba kerno]], plej ofte reprezentata de vokalo. |
|||
[[de:Datei:Vier Toene des Hochchinesischen.svg|thumb|Tonaltoj kaj -konturoj en la Norma Ĉina lingvo]] |
|||
En praktika sistemo por indiki konturajn tonojn en lingvistikaj studoj oni distingas kvin nivelojn inter 1 kaj 5, kaj la konturoj povas esti priskribataj per sinsekvo da ciferoj. Tio ilustriĝas ĉi-apude per la ekzemplo de la [[Norma ĉina lingvo]]. En ĝi, oni povas distingi inter kvin tonoj, el kiuj tamen nur kvar estas distingivaj. La kvina estiĝas nur kiam iu el la distingivaj tonoj neŭtraliĝas en la parolo. |
|||
* unua tono, [[pinjino|pinjine]] ''ā'', /55/ alta tono |
|||
* dua tono, [[pinjino|pinjine]] ''á'', /35/ leviĝanta tono |
|||
* tria tono, [[pinjino|pinjine]] ''ǎ'', /214/ falanta-leviĝanta tono |
|||
* kvara tono, [[pinjino|pinjine]] ''à'', /51/ falanta tono |
|||
* neŭtrala tono, [[pinjino|pinjine]] ''a'', /11/ malalta tono |
|||
La ciferoj en tiu sistemo ne indikas iajn muzikajn intervalojn. La diferenco en la tonalto inter la niveloj 5 kaj 1 ne estas konstanta, sed povas varii en alta grado kun la vigleco de la parolo. En vigla parolo de gaja person, tiu diferenco estas multe pli granda ol en parolo de malgajulo. |
|||
Notindas, ke la neŭtrala tono estas malalta kaj ne mezalta. Tio havas fiziologian kaŭzon kaj pro tio verŝajne validas ĝenerale por ĉiuj tonaj kaj intonaciaj lingvoj. |
|||
La cifera sistemo de tonindiko estis proponita de [[Zhao Yuanren]], kiu ankaŭ ”komponis” plurajn rakontetojn el cetere identaj silaboj, kiujn distingas nur la tono. Tio bone ilustras la altan funkcia ŝarĝon de la tonoj en la ĉina. |
|||
Jen ekzemplo: |
|||
''Qí Qí qī qī. Qí qī qì qī qì. Qí Qí qì. Qì qí qī qī. Qí qí qǐ. Qī qī qì. Qǐ qí qī Qí. Qí Qí qī qī. Qì qì qī Qí.'' |
|||
{{el}} [http://www2.ling.su.se/staff/hartmut/ljud/qi_qi.wav Aŭskulti] |
|||
Traduko: Sesdekjarulo el Ĉi havis sep edzinojn. La edzinoj de la sesdekjarulo forĵetis la [[lakaĵo]]jn (漆器). La sesdekjarulo el Ĉi koleriĝis, forlasis la sep edzinojn kaj forrajdis sur [[ĉilino]] (麒麟). La sep edzinoj bedaŭris kaj petis lin resti en Ĉi. La sesdekjarulo el Ĉi lasis sian koleron kaj restis en Ĉi. |
|||
'''Tonfinigo''' |
'''Tonfinigo''' |
Kiel registrite je 15:37, 17 sep. 2011
En lingvistiko (fonologio, fonetiko) tonlingvo aŭ tona lingvo estas lingvo, en kiu la tono havas leksike distingivan funkcion. En tiaj lingvoj ekzistas malsamsignifaj vortoj (aŭ morfemoj), kiuj distingiĝas unu de la alia nur per sia tono. En tonlingvoj la tono nedisigeble apartenas al la vorto aŭ morfemo. Tipe, la signifodistingo estas ligita al ŝanĝo de la tonalto aŭ de la konturo de la tono, sed ankaŭ aliaj tonrilataj ecoj povas esti distingivaj. La plej multaj el la nuntempe tutmonde parolataj lingvoj estas tonlingvoj, sed ilia parolantaro (malgraŭ la multaj parolantoj de la ĉinaj lingvoj) ne ampleksas la plimulton de ĉiuj homoj.
Lingvoj kiuj uzas tonon nur por distingoj sur la nivelo de frazoj kaj konversaciaj parolturnoj, ofte por indiki finon aŭ nefinon de parolturno kaj por distingi demandon disde konstato, estas nomataj ne tonaj lingvoj sed intonaciaj lingvoj. Multaj tonlingvoj tamen ankaŭ utiligas tonon por distingoj je fraza kaj parolturna niveloj. Oni do povas diri, ke tiuj estas kaj tonaj kaj intonaciaj lingvoj. Tio validas ekzemple por la ĉinaj lingvoj.
Disvastiĝo
Inter la tonaj lingvoj estas multaj lingvoj
en Orienta ĝis Sud-Orienta Azio:
- la ĉina lingvaro kiel ekzemple la norma ĉina lingvo aŭ la kantona
- la kradaja lingvaro, ekzemple la taja kaj laosa lingvoj
- la hmong-miena lingvaro
- la vjetnama, aŭstralazia lingvo;
- kelkaj afrikaziaj lingvoj, ekzemple la haŭsa en okcidenta Afriko
- multaj lingvoj el la niĝerkonga lingvaro, ekzemple la joruba kaj igba en okcidenta Afriko kaj la kosa en suda Afriko
- la nilo-sahara lingvaro, ekzemple la kanura en okcidenta Afriko
- la kojsanaj lingvaroj en suda Afriko;
en Ameriko:
- multaj el la indiĝenaj lingvoj de Ameriko, ekzemple la lingvoj de la apaĉoj kaj la majaaj lingvoj;
kun malpli da funkcia ŝarĝo (angle functional load) iuj hindeŭropaj lingvoj:
- ekzemple la veda sanskrito, la panĝaba, la antikva greka en sia origina prononco, la litova, norvega, sveda (escepte de la vario parolata en Finnlando) kaj la dana dialekto parolata sur la insulo Bornholm[1], la sudslavaj lingvoj kroata, serba kaj slovena, la limburga kaj la ripuara dialektaro de la germana.
En tiu listo rimarkindas almenaŭ du vastaj koheraj geografiaj regionoj en kiuj distingiva uzo de tono estas komuna al multaj lingvoj, kiuj ne necese apartenas al la sama lingvofamilio. La unua estas kontinenta Azio sude de la Granda Muro, kie la menciitaj lingvogrupoj kaj unuopaj lingvoj formas lingvoligon (germane Sprachbund). La dua estas Afriko sude de Saharo. Ankaŭ tie temas pri lingvoliga fenomeno.
Tipologio
En tonlingvoj povas uziĝi pluraj malsamaj distingivaj tonaj trajtoj. Tiuj povas esti la nivelo, konturo, komenco, finigo kaj sinkronigo de la tono, kaj ties ebla kombino kun malsamaj voĉregistroj.
Tonnivelo, tonkonturo, tonkomenco
En la plej simplaj tonsistemoj, la distingiva tono de silabo estas aŭ malalta aŭ alta kaj preskaŭ nivela en ĉiu silabo. Tiaj sistemoj estas oftaj en Subsahara Afriko. En kelkaj lingvoj de tiu areo ekzistas kroma, meznivela tono, kaj troviĝas ankaŭ pli komplikaj sistemoj.
En Orienta Azio, plej multaj tonsistemoj estas pli komplikaj. Tie ekzistas krom nivelaj tonoj ankaŭ distingivaj tonoj kiuj karakteriziĝas per sia konturo. Tiu povas esti leviĝanta, falanta aŭ pli komplika.
En kelkaj tonlingvoj ekziztas nivelaj, leviĝantaj kaj falantaj tonoj en la parolo, sed distingiva estas nur la tonalto komence de la silaba kerno, plej ofte reprezentata de vokalo.
En praktika sistemo por indiki konturajn tonojn en lingvistikaj studoj oni distingas kvin nivelojn inter 1 kaj 5, kaj la konturoj povas esti priskribataj per sinsekvo da ciferoj. Tio ilustriĝas ĉi-apude per la ekzemplo de la Norma ĉina lingvo. En ĝi, oni povas distingi inter kvin tonoj, el kiuj tamen nur kvar estas distingivaj. La kvina estiĝas nur kiam iu el la distingivaj tonoj neŭtraliĝas en la parolo.
- unua tono, pinjine ā, /55/ alta tono
- dua tono, pinjine á, /35/ leviĝanta tono
- tria tono, pinjine ǎ, /214/ falanta-leviĝanta tono
- kvara tono, pinjine à, /51/ falanta tono
- neŭtrala tono, pinjine a, /11/ malalta tono
La ciferoj en tiu sistemo ne indikas iajn muzikajn intervalojn. La diferenco en la tonalto inter la niveloj 5 kaj 1 ne estas konstanta, sed povas varii en alta grado kun la vigleco de la parolo. En vigla parolo de gaja person, tiu diferenco estas multe pli granda ol en parolo de malgajulo.
Notindas, ke la neŭtrala tono estas malalta kaj ne mezalta. Tio havas fiziologian kaŭzon kaj pro tio verŝajne validas ĝenerale por ĉiuj tonaj kaj intonaciaj lingvoj.
La cifera sistemo de tonindiko estis proponita de Zhao Yuanren, kiu ankaŭ ”komponis” plurajn rakontetojn el cetere identaj silaboj, kiujn distingas nur la tono. Tio bone ilustras la altan funkcia ŝarĝon de la tonoj en la ĉina.
Jen ekzemplo: Qí Qí qī qī. Qí qī qì qī qì. Qí Qí qì. Qì qí qī qī. Qí qí qǐ. Qī qī qì. Qǐ qí qī Qí. Qí Qí qī qī. Qì qì qī Qí. greke Aŭskulti
Traduko: Sesdekjarulo el Ĉi havis sep edzinojn. La edzinoj de la sesdekjarulo forĵetis la lakaĵojn (漆器). La sesdekjarulo el Ĉi koleriĝis, forlasis la sep edzinojn kaj forrajdis sur ĉilino (麒麟). La sep edzinoj bedaŭris kaj petis lin resti en Ĉi. La sesdekjarulo el Ĉi lasis sian koleron kaj restis en Ĉi.
Tonfinigo
Tonsinkronigo, tonakcento
Ton-voĉregistro