Tonlingvo: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
→‎Tipologio: Tonsinkronigo, tonakcento
Tipologio > Tipologio laŭ distingivaj trajtoj
Linio 26: Linio 26:
En tiu listo rimarkindas almenaŭ du vastaj koheraj geografiaj regionoj en kiuj distingiva uzo de tono estas komuna al multaj lingvoj, kiuj ne necese apartenas al la sama [[lingvofamilio]]. La unua estas kontinenta Azio sude de la [[Granda Muro]], kie la menciitaj lingvogrupoj kaj unuopaj lingvoj formas lingvoligon (germane ''Sprachbund''). La dua estas [[Afriko sude de Saharo]]. Ankaŭ tie temas pri "area" (lingvoliga) fenomeno.
En tiu listo rimarkindas almenaŭ du vastaj koheraj geografiaj regionoj en kiuj distingiva uzo de tono estas komuna al multaj lingvoj, kiuj ne necese apartenas al la sama [[lingvofamilio]]. La unua estas kontinenta Azio sude de la [[Granda Muro]], kie la menciitaj lingvogrupoj kaj unuopaj lingvoj formas lingvoligon (germane ''Sprachbund''). La dua estas [[Afriko sude de Saharo]]. Ankaŭ tie temas pri "area" (lingvoliga) fenomeno.


==Tipologio==
==Tipologio laŭ distingivaj trajtoj==
En tonlingvoj povas uziĝi pluraj malsamaj distingivaj tonaj trajtoj. Tiuj povas esti la nivelo, konturo, komenco, finigo kaj sinkronigo de la tono, kaj ties ebla kombino kun malsamaj voĉregistroj.
En tonlingvoj povas uziĝi pluraj malsamaj distingivaj tonaj trajtoj. Tiuj povas esti la nivelo, konturo, komenco, finigo kaj sinkronigo de la tono, kaj ties ebla kombino kun malsamaj voĉregistroj.



Kiel registrite je 20:59, 17 sep. 2011

En lingvistiko (fonologio, fonetiko) tonlingvotona lingvo estas lingvo, en kiu la tono havas leksike distingivan funkcion. En tiaj lingvoj ekzistas malsamsignifaj vortoj (aŭ morfemoj), kiuj distingiĝas unu de la alia nur per sia tono. En tonlingvoj la tono nedisigeble apartenas al la vorto aŭ morfemo. Tipe, la signifodistingo estas ligita al ŝanĝo de la tonalto aŭ de la konturo de la tono, sed ankaŭ aliaj tonrilataj ecoj povas esti distingivaj. La plej multaj el la nuntempe tutmonde parolataj lingvoj estas tonlingvoj, sed ilia parolantaro (malgraŭ la multaj parolantoj de la ĉinaj lingvoj) ne ampleksas la plimulton de ĉiuj homoj.

Lingvoj kiuj uzas tonon nur por distingoj sur la nivelo de frazoj kaj konversaciaj parolturnoj, ofte por indiki finon aŭ nefinon de parolturno kaj por distingi demandon disde konstato, estas nomataj ne tonaj lingvoj sed intonaciaj lingvoj. Multaj tonlingvoj tamen ankaŭ utiligas tonon por distingoj je fraza kaj parolturna niveloj. Oni do povas diri, ke tiuj estas kaj tonaj kaj intonaciaj lingvoj. Tio validas ekzemple por la ĉinaj lingvoj.

Disvastiĝo

Inter la tonaj lingvoj estas multaj lingvoj

en Orienta ĝis Sud-Orienta Azio:

en Afriko sude de Saharo:

en Ameriko:

kun malpli da funkcia ŝarĝo (angle functional load) iuj hindeŭropaj lingvoj:

En tiu listo rimarkindas almenaŭ du vastaj koheraj geografiaj regionoj en kiuj distingiva uzo de tono estas komuna al multaj lingvoj, kiuj ne necese apartenas al la sama lingvofamilio. La unua estas kontinenta Azio sude de la Granda Muro, kie la menciitaj lingvogrupoj kaj unuopaj lingvoj formas lingvoligon (germane Sprachbund). La dua estas Afriko sude de Saharo. Ankaŭ tie temas pri "area" (lingvoliga) fenomeno.

Tipologio laŭ distingivaj trajtoj

En tonlingvoj povas uziĝi pluraj malsamaj distingivaj tonaj trajtoj. Tiuj povas esti la nivelo, konturo, komenco, finigo kaj sinkronigo de la tono, kaj ties ebla kombino kun malsamaj voĉregistroj.

Tonnivelo, tonkonturo, tonkomenco

En la plej simplaj tonsistemoj, la distingiva tono de silabo estas aŭ malalta aŭ alta kaj preskaŭ nivela en ĉiu silabo. Tiaj sistemoj estas oftaj en Subsahara Afriko. En kelkaj lingvoj de tiu areo ekzistas kroma, meznivela tono, kaj troviĝas ankaŭ pli komplikaj sistemoj.

En Orienta Azio, plej multaj tonsistemoj estas pli komplikaj. Tie ekzistas krom nivelaj tonoj ankaŭ distingivaj tonoj kiuj karakteriziĝas per sia konturo. Tiu povas esti leviĝanta, falanta aŭ pli komplika.

En kelkaj tonlingvoj ekziztas nivelaj, leviĝantaj kaj falantaj tonoj en la parolo, sed distingiva estas nur la tonalto komence de la silaba kerno, plej ofte reprezentata de vokalo.

En praktika sistemo por indiki konturajn tonojn en lingvistikaj studoj oni distingas kvin nivelojn inter 1 kaj 5, kaj la konturoj povas esti priskribataj per sinsekvo da ciferoj. Tio ilustriĝas ĉi-apude per la ekzemplo de la Norma ĉina lingvo. En ĝi, oni povas distingi inter kvin tonoj, el kiuj tamen nur kvar estas distingivaj. La kvina estiĝas nur kiam iu el la distingivaj tonoj neŭtraliĝas en la parolo.

  • unua tono, pinjine ā, /55/ alta tono
  • dua tono, pinjine á, /35/ leviĝanta tono
  • tria tono, pinjine ǎ, /214/ falanta-leviĝanta tono
  • kvara tono, pinjine à, /51/ falanta tono
  • neŭtrala tono, pinjine a, /11/ malalta tono

La ciferoj en tiu sistemo ne indikas iajn muzikajn intervalojn. La diferenco en la tonalto inter la niveloj 5 kaj 1 ne estas konstanta, sed povas varii en alta grado kun la vigleco de la parolo. En vigla parolo de gaja knabino, tiu diferenco estas multe pli granda ol en parolo de malgajulo.

Notindas, ke la neŭtrala tono estas malalta kaj ne mezalta. Tio havas fiziologian kaŭzon kaj pro tio verŝajne validas ĝenerale por ĉiuj tonaj kaj intonaciaj lingvoj.

Kvankam la tonalto ĉefrolas en la distingo inter tiuj tonoj, oni povas percepti la ”tonojn” ankaŭ en senvoĉa, flustra parolo. Tio eblas (tamen malpli fidinde) ĉar ekzistas pozitiva korelacio inter tonalto kaj laŭteco de la voĉo. Je nivelo 5, tonoj estas kutime ne nur plej altaj, sed ankaŭ plej laŭtaj. Ankaŭ helpas la malsama daŭro de malsamaj tonoj.

La cifera sistemo de tonindiko estis proponita de Zhao Yuanren, kiu ankaŭ ”komponis” plurajn rakontetojn el cetere identaj silaboj, kiujn distingas nur la tono. Tio bone ilustras la altan funkcia ŝarĝon de la tonoj en la ĉina.

Jen ekzemplo: Qí Qí qī qī. Qí qī qì qī qì. Qí Qí qì. Qì qí qī qī. Qí qí qǐ. Qī qī qì. Qǐ qí qī Qí. Qí Qí qī qī. Qì qì qī Qí. greke Aŭskulti

Traduko: Sesdekjarulo el Ĉi havis sep edzinojn. La edzinoj de la sesdekjarulo forĵetis la lakaĵojn (漆器). La sesdekjarulo el Ĉi koleriĝis, forlasis la sep edzinojn kaj forrajdis sur ĉilino (麒麟). La sep edzinoj bedaŭris kaj petis lin resti en Ĉi. La sesdekjarulo el Ĉi lasis sian koleron kaj restis en Ĉi.

Aŭskultante tiun rakonteton, oni povas rimarki, ke la fina vorto havas falan tonalton, kvankam ĝi estas leksike en la dua, leviĝanta tono. Tio ŝuldiĝas al la fakto, ke la ĉina ankaŭ estas intonacia lingvo, en kiu parolturno finiĝu per fala intonacio.

Tonfiniĝo abrupta/malabrupta

En kelkaj tonlingvoj funkcias kiel distingiva trajto abrupta fino de la tono. Estas tiel en aro da sudĉinaj dialektoj, en la birma kaj la vjetnama lingvoj. La abrupta fino estiĝas pro fermo de la gloto. Pro tio oni ankaŭ nomas tiujn tonojn glotalaj aŭ glotaligitaj. Ilia daŭro estas kutime malpli longa. Tipe estas nur unu aŭ du el la tonaj konturoj, kiuj kombiniĝas kun tiu trajto.

Tonsinkronigo, tonakcento

En kelkaj tonlingvoj oni ne povas konsideri la tonalton en si mem distingiva. Anstataŭe estas malsama sinkronigo de la tonaj movoj kun la segmentoj, kiu estas distingiva. Tio estas la kazo en la skandinaviaj tonlingvoj [2]. En tiuj ekzistas distingo inter du tonakcentoj, nomataj "akcento 1", aŭ "akuta akcento" kaj "akcento 2" aŭ "grava akcento". Tiu lasta tamen nur ekzistas en plursilabaj vortoj. La vario de la sveda parolata en Finnlando ne estas tona. La dana ne plu estas tona lingvo, sed restas fenomeno, nomata stød 'puŝo', kiu montriĝas en momenta forfalo de regula tono en vokalo de vortoj, kiuj en la sveda lingvo havas akcenton 1. La dana dialekto parolata sur la insulo Bornholm similas al la sudsvedaj dialektoj kaj retenas la tonakcentan distingon.

Ton-voĉregistro

Notoj

  1. paĝo pri ekzemploj pri danaj dialektoj en la retejo dialekt.dk de la kopenhaga universitato (dane)
  2. Gösta Bruce & Eva Gårding (1978) ”A prosodic typology for Swedish dialects”. In Gårding, Bruce, Bannert (eds) Nordic Prosody: Papers from a Symposium, p. 219-229. Dept. of Linguistics and Phonetics, Lund University.

Ŝablono:Link GA