Meleagro: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
EmausBot (diskuto | kontribuoj)
e r2.6.4) (robota aldono de: kk:Күркетауықтар
Xqbot (diskuto | kontribuoj)
e r2.7.2) (robota modifo de: sh:Ćurka
Linio 113: Linio 113:
[[ru:Индейки]]
[[ru:Индейки]]
[[sco:Bubbly-jock]]
[[sco:Bubbly-jock]]
[[sh:Ћурка]]
[[sh:Ćurka]]
[[simple:Turkey (bird)]]
[[simple:Turkey (bird)]]
[[sr:Ћурка]]
[[sr:Ћурка]]

Kiel registrite je 04:23, 20 sep. 2011

Temas pri... Ĉi tiu artikolo temas pri kokoforma birdo. Por aliaj signifoj vidu la artikolon Meleagro (mitologio).
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Meleagro
Biologia klasado
Ordo: Kokoformaj Galliformes
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Meleagro (Meleagris) estas genro el la ordo de kokoformaj birdoj, familio Fazanedoj (Phasianidae), de 2 specioj kun vosto ventumilforma disetendebla kaj kun haŭtpoŝo sub la beko, el kiuj la plej konata estas ofte tenata kiel kortobirdo. La meleagrobleko estas la gluglo. Kvankam la termino plej ĝuste aludas al la genro, estas uzebla ankaŭ en aliaj taksonomiaj niveloj, tio estas por la plej konata specio nome Meleagris gallopavo, por la subfamilio Meleagrenoj (Meleagridinae) kiu foje estas konsiderata de kelkaj fakuloj kiel propra familio Meleagredoj. Ĉiukaze, escepte por la specia nivelo, la aliaj tri kazoj koincidas kaj oni parolas pri la sama animalnombro.

Meleagroj estis klasitaj en la taksonomia ordo de Kokoformaj. Ene de tiu ordo ili estas parencoj de la familio/subfamilio Tetraonedoj (Tetrao). Meleagroj havas distinga karnan bridon kiu pendas sub la beko, kaj karnan protuberancon kiu pendas el la bekopinto nome karunklo. Kun enverguroj de 1.5-1.8 m, la meleagroj estas certe la plej grandaj birdoj en la malfermaj arbaroj en kiuj ili loĝas. Kiel ĉe multaj specioj de kokoformaj birdoj, la ino estas pli malgranda kaj estas multe malpli kolora ol la masklo.

Kiam eŭropanoj unuafoje vidis tiujn birdojn ekestis konfuzo kun birdoj de la genro Numida, kiuj laŭdire venis al Eŭropo tra Turkio, de kio devenas la angla nomo "Turkey"; por portugaloj la meleagroj venis al Eŭropo el Peruo kaj tiele ili nomiĝis en la portugala peru. La konfuzo kun Numidoj trapasis al la latina scienca nomo ĉar Numidoj estas Numida meleagris de la greka μελεαγρίς, de kio venas la nomo de la genro Meleagris por meleagroj. La hispanoj rilatigis tiun genron kun la Pavo pro la kutimo malfermi voston kiel ventumilo kaj uzis tiun vorton "pavo" por la meleagroj, dum la iama "pavo" iĝis "pavo real", tio estas "reĝa pavo". Aliaj lingvoj nomigis la meleagrojn per onomatopea aludo al bruega gluglo.

Komuna meleagro

Ĝia plej kutima specio estas la Komuna meleagro (Meleagris gallopavo), kies prahejmo estas parto de Nord-Ameriko kaj Mez-Ameriko. Ĝi estis kunportita al Eŭropo en la 16-a jarcento. Ĝia sovaĝa natura formo hodiaŭ jam apenaŭ estas trovebla, sed la hejmigitaj subspecioj disvastiĝis en la tuta mondo kaj oni bredas ilin ĉefe pro la viando.

Ĝi havas diversajn kolortipojn, el kiuj la plej oftaj estas la bronza, blanka kaj nigra tipoj. La meleagron karakterizas la kornoforma karnaĵo super la beko, kiu estas tre forte evoluinta ĉe la masklaj birdoj. Ĝia kapo, kolo estas preskaŭ senplumaj, verukaj. Ĝia kapo estas malgranda, la kolo svelta, la korpo granda, la kruroj longaj. La ino demetas jare 30–60 ovojn. La kovado daŭras 28 tagojn, la eloviĝantaj meleagridoj estas sentemaj ĝis aĝo de 7–10 semajnoj, kiam ilia kapo kaj kolo ruĝiĝas (ili febras). Tiam oni devas ilin zorge nutri, protekti kontraŭ la malvarmo kaj humido.

Hejma meleagro

La Hejma meleagro devenas el la Komuna meleagro.

La bredataj specioj en Hungario (1980):

  • normala bronza meleagro: la virmeleagro pezas 10–12 kg unujare, femalo 5–7 kg. Ĝi demetas 60–80 ovojn ĉiujare. Ĝi uzeblas por stepa bredado. Ĝia plibonigita formo estas la mamuta bronza meleagro.
  • larĝ-brusta meleagro: ĝi uzeblas por intensa bredado.
  • malgranda blanka meleagro de Beltswille: la virmeleagro pezas 6–8 kg unujare, femalo 4–4,5 kg. Ĝi uzatas por junrostaĵo, rasplibonigo.
  • brita (imperia) larĝ-brusta blanka meleagro: la virmeleagro pezas 12–15 kg unujare, femalo 6–8 kg.

La meleagro estas utila birdo inter ekstensa bredado, ĉar ĝi voras la insektojn.

Tradicie, usonanoj manĝas meleagraĵon ĉe Danktago.

La hejmaj meleagroj kutime ne flugas pro la pezo, sed teorie ili povas flugi ĝis 90 m aŭ sur arbo por eviti predantojn.

Jukatana meleagro

Malpli konata specio estas la alia specio nome Jukatana meleagro, Meleagris ocellata, kies indiĝena teritorio estas Jukatano en suda Meksikio.

Bildaro

Eksteraj ligiloj

greke http://gefluegel-info.net/puten/putenframe.html

Referencoj