Nord- kaj Mezamerika Virina Futbal-Ĉampionado: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
RG72 (diskuto | kontribuoj)
RG72 (diskuto | kontribuoj)
Linio 162: Linio 162:
[[Kategorio:Sporto en Nordameriko]]
[[Kategorio:Sporto en Nordameriko]]
[[Kategorio:Sporto en Centra Ameriko]]
[[Kategorio:Sporto en Centra Ameriko]]
[[Kategorio:Sportaj konkursoj]]
[[Kategorio:Futbalaj konkursoj]]


[[de:CONCACAF Women’s Gold Cup]]
[[de:CONCACAF Women’s Gold Cup]]

Kiel registrite je 14:36, 21 sep. 2011

Nord- kaj Mezamerika Virina Futbal-Ĉampionado
angle CONCACAF Women’s Gold Cup''
Turniraj detaloj
vdr

La Nord- kaj Mezamerika Virina Futbal-Ĉampionado de la kontinenta konfederacio CONCACAF - angle CONCACAF Women’s Gold Cup, do laŭvorte "Virina Ora Pokalo" - estas la kontinenta ĉampionado de virina futbalo por Nord- kaj Mezameriko (Centra Ameriko). Ĝi okazas ekde la jaro 1991 - ekde la jaro 2002 en kvarjara ritmo. La turniro samtempe estas la kontinenta kvalifikigo por la Virina Futbala Mondpokalo, en kiu fikse rajtas partopreni du naciaj teamoj el Nord- kaj Mezameriko, kaj trian lokon povas atingi la triapozicia teamo de la Nord- kaj Mezamerika Virina Futbal-Ĉampionado en aparta partopreniga matĉo de teamo el alia kontinento, laste Eŭropo.

La unua turniro okazis en 1991 en Haitio. Ĝis la jaro 1998 la konkurso angle nomiĝis CONCACAF Women’s Championship, nur de tiam baptiĝis "Virina Ora Pokalo". Ĉiuj ĉampionaj titoloj krom unu ĝis nun atribuiĝis al la usona teamo: unufoje en 1998 venkis la kanada teamo, kiam la usona teamo ne partoprenis, ĉar ĝi kiel gastiganta lando jam aŭtomate kvalifikiĝis por la Virina Futbala Mondpokalo 1999.

En 1993 kiel gasta teamo partoprenis la elekto de Novzelando, kaj en 2000 la teamoj de Brazilo kaj Ĉinio.

Organiziĝo

En la fina parto de la ĉampionado partoprenas ok teamoj. La teamoj de An la Endrunde nehmen acht Nationalmannschaften teil. La teamoj de Kanado, Meksiko kaj Usono aŭtomate kvalifikiĝas. Aldoniĝas du naciaj teamoj el la mezamerika kvalifikiĝo kaj tri teamoj el la karibia kvalifikiĝo.

La ok naciaj teamoj grupiĝas je du grupoj de po 4 teamoj. Ene de la grupo ĉiu teamo unufoje konkuras kontraŭ ĉiuj tri aliaj. La venkintoj kaj 2-e poziciigitaj teamoj el ambaŭ grupoj atingas la duonfinalon. La venkintoj el la duonfinalaj matĉoj atingas la finalon, kaj la malvenkintoj el tiu matĉoj konkuras pri la 3-a pozicio de la turniro.

La turniroj en superrigardo

jaro gastiganta lando finalo matĉo pri la 3-a pozicio
ĉampiono rezulto 2-a pozicio 3-a pozicio rezulto 4-a pozicio
1991 Haitio Usona virina nacia teamo de futbalo 5:0 Kanada virina nacia teamo de futbalo Trinidada kaj tobaga virina nacia teamo de futbalo 4:2 Haitia virina nacia teamo de futbalo]]
1993 Usono Usona virina nacia teamo de futbalo liga sistemo Novzelanda virina nacia teamo de futbalo Kanada virina nacia teamo de futbalo liga sistemo Trinidada kaj tobaga virina nacia teamo de futbalo
1994 Kanado Usona virina nacia teamo de futbalo liga sistemo Kanada virina nacia teamo de futbalo Meksika virina nacia teamo de futbalo liga sistemo Trinidada kaj tobaga virina nacia teamo de futbalo
1998 Kanado Kanada virina nacia teamo de futbalo 1:0 Meksika virina nacia teamo de futbalo Kostarika virina nacia teamo de futbalo 4:0 Gvatemala virina nacia teamo de futbalo
2000 Usono Usona virina nacia teamo de futbalo 1:0 Brazila virina nacia teamo de futbalo Ĉina virina nacia teamo de futbalo 2:1 Kanada virina nacia teamo de futbalo
2002 Kanado
Usono
Usona virina nacia teamo de futbalo 2:1 post "ora golo" Kanada virina nacia teamo de futbalo Meksika virina nacia teamo de futbalo 4:1 Kostarika virina nacia teamo de futbalo
2006 Usono Usona virina nacia teamo de futbalo 2:1 post plilongigo Kanada virina nacia teamo de futbalo Meksika virina nacia teamo de futbalo 3:0 Jamaika virina nacia teamo de futbalo
2010 Meksiko Kanada virina nacia teamo de futbalo 1:0 Meksika virina nacia teamo de futbalo Usona virina nacia teamo de futbalo 3:0 Kostarika virina nacia teamo de futbalo


Ranglisto pri ĉampionadoj

rango teamo ĉampionado jaro(j)
1. Usona virina nacia teamo de futbalo 6 1991, 1993, 1994, 2000, 2002 kaj 2006
2. Kanada virina nacia teamo de futbalo 2 199 kaj 2010

Retaj ligiloj