Kaŭkazo: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Escarbot (diskuto | kontribuoj)
e r2.5.5) (robota aldono de: ms:Pergunungan Caucasus
Escarbot (diskuto | kontribuoj)
e r2.5.5) (robota modifo de: fr:Chaîne du Caucase
Linio 37: Linio 37:
[[fa:رشته‌کوه قفقاز]]
[[fa:رشته‌کوه قفقاز]]
[[fi:Kaukasus]]
[[fi:Kaukasus]]
[[fr:Géographie du Caucase]]
[[fr:Chaîne du Caucase]]
[[gl:Cordilleira do Cáucaso]]
[[gl:Cordilleira do Cáucaso]]
[[he:הרי הקווקז]]
[[he:הרי הקווקז]]

Kiel registrite je 17:50, 28 sep. 2011

Pri la regiono vidu artikolon Kaŭkazio.
Satelita foto de la Kaŭkazia Montaro kaj la ĉirkaŭaĵoj

KaŭkazoKaŭkazoj estas montara sistemo (kartveleKavkasioni, ruseКавказ/Kafkás) inter la Nigra kaj Kaspia maroj, kiu dividas Kaŭkazian regionon en du partoj: norda kaj suda.

Deveno de la nomo

La nomo "Kaŭkazo" devenas el greka vorto "kaŭkasos". Supozeble, mem la greka termino originas de malnovirana "kapkah", kio signifas "granda monto", aŭ de hetita "kazkaz" — nomo de tribo, kiu loĝis en suda bordo de la Nigra Maro.

Ekzistas ankaŭ aliaj etimologiaj provoj, aparte multaj — la amatoraj surbaze de lokaj lingvoj.

Granda kaj Malgranda Kaŭkazo

Kaŭkazo dividiĝas je du partoj: Granda Kaŭkazo kaj Malgranda Kaŭkazo. Ofte per Kaŭkazo oni subkomprenas nur la Grandan Kaŭkazon.

Somere en montara regiono Svanetio (Kartvelio)

Granda Kaŭkazo havas longon pli ol 1100 km, larĝon ĝis 180 km. Ĝian akson konsistigas Ĉefa aŭ Akvodivida Montoĉeno kaj Flanka Montoĉeno, kiujn akompanas multaj laŭlongaj kaj laŭlarĝaj montoj kun alteco 4000-5000 m. La plej alta monto estas Elbruso je 5642 m, ĝi estas konsiderata ankaŭ la plej alta monto de Eŭropo. Grandan Kaŭkazon oni dividas en tri partoj: okcidenta — de marzono ĝis Elbruso, centra — inter montoj Elbruso kaj Kazbek, orienta — orienten de Kazbek. Ĝi havas gravan modernan glaciadon — areo ĉ. 1430 km.

Granda Kaŭkazo estas ofte konsiderata la natura limo inter Azio kaj Eŭropo (la alia malofte renkontata en literaturo limo estas pli norde, en Kuma-Maniĉa valo).

Malgranda Kaŭkazo situas en Suda Kaŭkazio, norde de Armena plataĵo. Kuniĝas kun Granda Kaŭkazo per Surami (Liĥi) montoĉeno. Longeco ĉ. 600 km. Alteco ĝis 3724 m (monto Gjamiŝ).