Kvakerismo: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
EmausBot (diskuto | kontribuoj)
e r2.6.4) (robota aldono de: ka:კვაკერები
PixelBot (diskuto | kontribuoj)
e r2.6.4) (robota modifo de: en:Quakers
Linio 46: Linio 46:
[[de:Quäkertum]]
[[de:Quäkertum]]
[[el:Κουάκεροι]]
[[el:Κουάκεροι]]
[[en:Quakers]]
[[en:Religious Society of Friends]]
[[es:Sociedad Religiosa de los Amigos]]
[[es:Sociedad Religiosa de los Amigos]]
[[et:Kveekerid]]
[[et:Kveekerid]]

Kiel registrite je 15:34, 30 sep. 2011

George Fox helpis fondi la Religian Societon de Amikoj en 1652. Nuntempe ekzistas ĉ. 300.000 kvakerojn tra la mondo.
Kovrilpaĝo de Kiel mi estas kvakero; Kvakera Esperantista Societo; 1977

Kvakerismo (Religia Societo de Amikoj) estas religia movado fondita en la 17-a jarcento en Anglio de George Fox.

Ĝi radikas en kristanismo, sed krevigis la limojn de ties tradiciaj dogmoj. Ĝiaj anoj kredas ke dia revelacio povas okazi ĉiam kaj ĉie. Elstaraj diferencoj inter la Amikoj kaj tradiciaj kristanoj estas (a) pli forta akcento de la individua respondeco; (b) la kredo, ke ĉiu homo povas senpere rilati al la dia fonto; (c) la celo reveni al pura kristanismo de la primitiva eklezio sen postaj aldonaĵoj. Ili rifuzas partopreni en ia ajn militado. Ili ne ĵuras, ĉar tio supozigus ke ili ne ĉiam diras la veron. Ili ne praktikas ritualajn sakramentojn, pro sia konvinko, ke la tuta vivo estas sakramenta.

Ĉe iliaj religiaj kunvenoj, kiuj povas okazi ie ajn, troviĝas neniu pastro, neniu preĝlibroceremonio: ĉiu ĉeestanto, ĉu viro aŭ virino, kunvenas en plena egaleco, sub gvido de la Spirito.

La diservo estas plejparte silenta. Sed se iu estas emociita kaj volas paroli, li/ŝi parolas (mallonge).

Nuntempe ekzistas ankaŭ kvakeroj kun tradiciaj kristanaj religiaj kunvenoj, kun pastro, preĝlibro kaj ceremonioj, precipe en Latin-Ameriko kaj en Orienta Afriko.

Kvakera Esperantista Societo fondiĝis en 1921. Sekr. Douglas Draper.

En Esperanto aperis

  • Kial mi estas kvakero; Kvakera Esperantista Societo; 1977
  • La Fundamentoj de la Kvakerismo de Caroline Stephens (1890) (tradukis Montagu Butler 1916)
  • La Kvakeroj de Edouard Dommen, (trad. Jacqueline Lépeix ĉ 1996).

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj


Ŝablono:Ĝermo-religio