Aleksandr Kuprin: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[kontrolita revizio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
ZéroBot (diskuto | kontribuoj)
e r2.7.1) (robota aldono de: la:Alexander Kuprin
BorisVM (diskuto | kontribuoj)
Neniu resumo de redakto
Linio 49: Linio 49:
* 1907 — ''Гамбринус''
* 1907 — ''Гамбринус''
* 1908 — ''Суламифь''
* 1908 — ''Суламифь''
* 1910 — ''Гранатовый браслет''
* 1911 — ''Гранатовый браслет''
* 1913 — ''Жидкое солнце''
* 1913 — ''Жидкое солнце''
* 1917 — ''Звезда Соломона''
* 1917 — ''Звезда Соломона''

Kiel registrite je 10:46, 1 okt. 2011

Dosiero:Kuprin Alexander Ivanovich.jpg
Aleksandr Kuprin

Aleksandr Ivanoviĉ KUPRIN (ruse Алекса́ндр Ива́нович Купри́н) naskiĝis la 7-an de septembro 1870 (n.s.) en urbeto Narovĉat, Penza gubernio, Rusia Imperio kaj mortis la 25-an de aŭgusto 1938 en Leningrado, USSR. Li estis granda rusa beletristo kaj verkisto.

Familio

Patro, Ivan Ivanoviĉ Kuprin (1834 – 1871), estis oficisto. Patrino, Ljubov Alekseevna (1840 -1910), apartenis al fama tatara klano Kulanĉak. La gepatroj havis tri infanojn: Sofia (1861 – 1922), Zinaida (1863 – 1934) kaj Aleksandr (1870 – 1938).

Junaĝo

Post morto de sia patro Aleksandr orfiĝis, kiam li estis unujaraĝa. La patrino kune kun gefiloj translokiĝis al Moskvo. Ekde 1876 ĝis 1880 Aleksandr loĝis kaj lernis en Moskva pensionato por orfoj. Poste li studis en Moskva kadeta korpuso. En 1890 li sukcese finis Aleksandrovan militejon kiel infanteria leŭtenanto.

Ĝis 1894 li militservis en la rusa armeo. Tiun jaron li eksiĝis kaj poste laboris diversloke sen certa profesio.

Literatura agado

Ankoraŭ kiam Aleksandr estis studento de Aleksandrova militejo aperis lia unua verko “La lasta debuto” (1889). Poste multaj liaj verkoj estis eldonitaj en kelkaj ĵurnaloj, revuoj ktp.

Elmigrado

Post Oktobra revolucio okazinta en 1917 Kuprin elmigris al Francio en 1919 kaj loĝis deksep jarojn en Parizo. Ĉi-periodo de lia vivo ne estis fruktodona kaj li malmulte tie verkis. Li tre suferis pro nostalgio kaj deziris reveni la patrujon. Li tute kadukiĝis kaj estis grave malsana.

Reveno en Rusion

Printempe de 1937 Aleksandr Ivanoviĉ revenis Rusion kaj tuj eksentis estimon kaj amon de siaj adeptoj kaj legantoj. Li sukcesis publiki nure eseon “Kara Moskvo”.

Morto

Aleksandr Kuprin mortis la 25-an de aŭgusto 1938 kaj estis enterigita en Leningrado (nun Sankt-Peterburgo) en tombejo de Aleksander Nevskij Laŭro apud tombo de Ivan Turgenev (fama rusa verkisto).

Lia familio

Kuprin estis dufoje edziĝinta. La unua edzino Maria Davidova (ekde 1901) naskis filinon Lidia. Baldaŭ ili eksedziĝis. En 1907 Kuprin edziĝis al E.Heinrich. La gepatroj havis filinon Ksenia.

En Esperanto aperis

Iuj liaj verkoj

  • 1892 — Впотьмах
  • 1896 — Молох
  • 1897 — Прапорщик
  • 1898 — Олеся
  • 1900 — На переломе
  • 1903 - Белый пудель
  • 1905 — Поединок
  • 1909—15 Яма
  • 1907 — Гамбринус
  • 1908 — Суламифь
  • 1911 — Гранатовый браслет
  • 1913 — Жидкое солнце
  • 1917 — Звезда Соломона
  • 1929 — Колесо времени
  • 1928—32 Юнкера
  • 1933 — Жанета

Liaj verkoj en kino

  • Первый день (1936)
  • Белый пудель (1955)
  • Колдунья — (La Sorciere, 1956), ĉefrolis Marina Vlady
  • Поединок (1957)
  • Анафема (1960)
  • Гранатовый браслет (1964)
  • Девочка и слон (1969)
  • Олеся (1970)
  • Шурочка (1982)
  • И вот пришёл Бумбо…(1984)
  • Любимец публики (1985)
  • Яма (1990)
  • Гамбринус (1990)
  • Брегет (1997)
  • Мелюзга (2005)
  • Юнкера (телесериал) (2006)


Eksteraj ligiloj