Telefaso: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
e Ligilo
eNeniu resumo de redakto
Linio 11: Linio 11:
|- valign="top"
|- valign="top"
|
|
* [[Elektro (mitologio) #Elektro, fratino de Kadmo|Elektro]]
* [[Eŭropo (mitologio)|Eŭropo]]
* [[Eŭropo (mitologio)|Eŭropo]]
* [[Fenikso (mitologio)|Fenikso]]
* [[Fenikso (mitologio)|Fenikso]]

Kiel registrite je 16:16, 1 okt. 2011

Forrabo de Eŭropo, laŭ Nöel-Nicolas Coypel (1726-26). Telefaso akompanis sian filon Kadmo serĉi Eŭropon, kaj mortis dume en Trakio.

Laŭ la helena mitologio, Telefaso (el la greka Τηλέφασσα «brila el distanco») estis la edzino de la reĝo Agenoro de Tiro (Fenicio), ĉefo de la homaro, etimologie[1]. Ŝia nomo, same kiel Telefo[2], estis epiteto de la Luno, ofte anstatŭita per Argiopo («blank-vizaĵulino»), alia nomo de la edzino de Agenoro[3].

Laŭ kelkaj versioj ŝi estis filino de Nilo (dio de la samnoma rivero) kaj Nefelo, nimfo de la suplaj nuboj, do oni konsideras Telefason unu el la najadoj. Ŝi naskis multonbran idaron, personigo de la divastigo de la fenica popolo tra la Mediteraneo[1]: Eŭropo, Kilikso, Kadmo, Taso (eponimo de insulo proksima al Samotrako kaj Fenikso. Ŝia edzo estis Agenoro, aŭ Fenikso laŭ la Iliado, kiu emfazigas la rilaton inter la filoj de Telefaso kaj ilia fenica deveno.


Partneroj kaj idaro
Agenoro[4]Fenikso[5]


La dia reĝo Zeŭso forrabis Eŭropon kaj portis ŝin al Kreto, kie ŝi naskis la estontajn reĝojn de la insulo. Sciante nenion, Agenoro ordonis siajn filojn serĉi ŝin, kaj ne reveni hejmen sensukcese. Telefaso akompanis sian filon Kadmo tiucele, unue al la insuloj Rodiso kaj Tero, kaj poste al Trakio, kie ŝi mortis pro malsano[4]. Post entombigi sian patrinon, Kadmo obeis la konsilon de la trakianoj kaj demandis al Orakolo de Delfo, kiu ordonis lin sekvi bovinon kaj fondi urbon en la loko kie ĝi ripozu. Tiu urbo poste nomiĝis Tebo. Kilikso, rezignis pri daŭre serĉadi Eŭropon, kaj instaliĝis en Malgrand-Azio, kie fondis novan regnon: Kilikio.

Multaj fakuloj konsideras ke tiuj mitaj rakontoj atentigas pri la rilato inter Fenicio kaj Antikva Grekio, malfacila tasko por arkeologio kaj historio.

Notoj kaj referencoj

<references>

Ŝablono:Argive genealogy in Greek mythology

  1. 1,0 1,1 Karl Kerényi. The Heroes of the Greeks, 27. 1959).
  2. Nomo de la edzino de Agenoro laŭ la skolio pri Ion de Eŭripido, 5.
  3. Ĝi ankaŭ nomigis aliajn mitajn rolulinojn, sed ĉiam kun tiu signifo.
  4. 4,0 4,1 Apolodoro. Mitologia biblioteko, 3.1.1.
  5. Homero. Iliado.