Spandau: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
EmausBot (diskuto | kontribuoj)
e r2.6.4) (robota modifo de: fr:Arrondissement de Spandau
ChuispastonBot (diskuto | kontribuoj)
e r2.7.1) (robota aldono de: uk:Шпандау
Linio 92: Linio 92:
[[sv:Spandau]]
[[sv:Spandau]]
[[tr:Spandau]]
[[tr:Spandau]]
[[uk:Шпандау]]
[[zh:斯潘道]]
[[zh:斯潘道]]
[[zh-min-nan:Spandau]]
[[zh-min-nan:Spandau]]

Kiel registrite je 11:04, 5 okt. 2011

Spandau
urbodistrikto de Berlino
situo de la urbodistrikto ene de Berlino

La plej okcidenta distrikto de Berlino, Spandau, ĉefe situas borde de la rivero Havel. Hodiaŭ ĉirkaŭ 217 000 personoj loĝas ĉi tie kaj la surfaco estas 9 200 ha.

Vidindaĵoj

  • Citadelo
  • Malnova urboparto
  • Fort Hahneberg
  • Bruno-H.-Bürgel-Sternwarte, observatorio

Historio

katastromapo de Spandau el la jaro 1728

Oni ne certe scias, kiam Spandau fondiĝis; la nomo "Spandow" menciiĝis la unuan fojon en dokumento el la jaro 1197. La dokumento montras, ke la setlejo jam pli longe ekzistis.

Elfosaĵoj en la regiono Burgwall pruvas, ke 2 km sude de la hodiaŭa malnova urboparto de Spandau ekzistis slava setlejo el la 8-a jarcento.

Dum la 12-a jarcento germana setlejo fondiĝis sur insulo, la hodiaŭa malnova urboparto, kie oni ekloĝis pro ripeta inundiĝo de la slava setlejo. Fine la slavoj ankaŭ transloĝiĝis en la germanan setlejon kaj kunprenis la slavan nomon Spandow. Samtempe la citadelo konstruiĝis ĉe la norda pinto de la insulo.

En la jaro 1877 la urbonomo Spandow ŝanĝiĝis al Spandau.

Nuntempo

Dum la jaro 1920 Spandau fariĝis la 8-a urbodistrikto de Berlino.

Post la Dua Mondmilito Spandau estis en la urba regiono administrata fare de la brita registraro.

Kiam la berlina muro konstruiĝis en la jaro 1961, Spandau perdis sian okcidentan parton, nome "Weststaaken". Finfine dum la jaro 1990 oni unuigis la du partojn.

Partneraj urboj

plaketoj pri la partneraj urboj de Spandau ĉe la urbodomo

Siegen kaj distrikto Siegen-Wittgenstein en Nordrejn-Vestfalio ekde 1952

Luton en Britio ekde 1959

Asnières-sur-Seine en Francio ekde 1959

Aŝdod en Israelo, ekde 1968

Boca Raton en Florido/Usono de 1979 ĝis majo 2003

İznik en Turkio ekde 1987

Nauen en Brandenburgio ekde 1988

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj