Naturamikoj: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[nekontrolita versio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Luckas-bot (diskuto | kontribuoj)
Neniu resumo de redakto
Linio 13: Linio 13:
La esperantista asocio de naturamikoj nomiĝis [[TANEF]] ('''T'''urisma '''A'''socio de '''N'''aturamikoj - '''E'''speranto-'''F'''ako). Ĝi ĉesis aktivi en 2006.
La esperantista asocio de naturamikoj nomiĝis [[TANEF]] ('''T'''urisma '''A'''socio de '''N'''aturamikoj - '''E'''speranto-'''F'''ako). Ĝi ĉesis aktivi en 2006.


La 15an de junio 2010 dek sep personoj el ok landoj fondis en Malago (Hispanio) la transnacian societon "Esperanta Naturamikaro", kun la celo partneri al la "Naturamika Internacio".
La 15an de junio 2010 dek sep personoj el ok landoj fondis en Malago (Hispanio) la transnacian societon "[[Esperanta Naturamikaro]]", kun la celo partneri al la "[[Naturamika Internacio]]".


== Eksteraj ligiloj ==
== Eksteraj ligiloj ==

Kiel registrite je 09:31, 9 okt. 2011

La Naturamikoj estas internacia organizo aganta en la sferoj de ekologio, kulturo kaj turismo. Ĝi estiĝis el la laborista movado kaj fondiĝis en 1895 en Vieno. Ankoraŭ hodiaŭ la organizo havas multajn rilatojn al socialismo.

La organizo estas konata i.a. pro la naturamikaj domoj, kiuj situas plej ofte en arbaro kaj ofertas malmultekostan tranoktadon.

La Naturamika Internacio havas ĉ. 500.000 membrojn en 21 landoj.

Naturamikoj kaj Esperanto

Laŭ la Enciklopedio de Esperanto de 1934 (artikolo "sporto"), "inter la naturamikoj ekzistas en preskaŭ ĉiuj urboj grupoj esperantistaj kaj multaj el ili uzas Esperanton kiel helplingvon dum siaj eksterlandaj ekskursoj".

Dum multaj jaroj la naturamikoj uzis Esperanton en siaj membromarkoj. Ankoraŭ hodiaŭ la membrolibro de la germanaj naturamikoj estas dulingva (germana-esperanta).

La esperantista asocio de naturamikoj nomiĝis TANEF (Turisma Asocio de Naturamikoj - Esperanto-Fako). Ĝi ĉesis aktivi en 2006.

La 15an de junio 2010 dek sep personoj el ok landoj fondis en Malago (Hispanio) la transnacian societon "Esperanta Naturamikaro", kun la celo partneri al la "Naturamika Internacio".

Eksteraj ligiloj