Pakistano: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
ChuispastonBot (diskuto | kontribuoj)
e r2.7.1) (robota aldono de: roa-rup:Pakistan
Linio 327: Linio 327:
[[rmy:Pakistan]]
[[rmy:Pakistan]]
[[ro:Pakistan]]
[[ro:Pakistan]]
[[roa-rup:Pakistan]]
[[roa-tara:Pakistan]]
[[roa-tara:Pakistan]]
[[ru:Пакистан]]
[[ru:Пакистан]]

Kiel registrite je 13:58, 9 okt. 2011

Islama Respubliko de Pakistano
اسلامی جمہوریۂ پاکستان

Islāmī Ǧumhūriya-i Pākistān (Urdu)
Islamic Republic of Pakistan (engl.)

La flago de Pakistano
La flago de Pakistano
La blazono de Pakistano
La blazono de Pakistano
Detaloj Detaloj
Nacia himno: Qaumi Taranah
suverena ŝtatolando
Bazaj informoj
Ĉefurbo Islamabado
Oficiala(j) lingvo(j) angla lingvo, urduo
Uzata(j) lingvo(j) urdua, angla
Plej ofta(j) religio(j) Islamo
Areo 880,254 km²
Loĝantaro 167.806.831 (januaro 2007) (2021)
Horzono +5
Interreta domajno pk
Landokodo PK
Telefona kodo +92
Plej alta punkto K2
Plej malalta punkto Araba Maro
Politiko
Politika sistemo Federacia Respubliko
Ŝtatestro Asif Ali Zardari
Ĉefministro Yousaf Raza Gilani
Ekonomio
Valuto Pakistana rupio
vdr
Kresko de pakistana loĝantaro laŭ jaroj

Pakistano, oficiale la Islama Respubliko de Pakistano, en urdua Islami Jamhoria Pakistan, estas ŝtato en Suda Azio. Ĝi estas laŭ areo la plej granda en Mezoriento. Ĝi havas 1.046 kilometrojn da marbordo ĉe la Araba Maro en la sudo, kaj ĝi najbaras Afganion kaj Iranon en la okcidento, Hindion en la oriento kaj Ĉinion en la for nordoriento.

Pakistano estas la sesa plej dense loĝata lando en la mondo kaj estas la dua plej dense loĝata lando kun Islama plimulto. Ĝia teritorio estis parto de la Brita Hindio, kaj sendependiĝis de la nuna Barato en 1947.

Bazaj informoj

  • Areo: 796.095 km²
    • el ili semotaŭga: 27%
  • Loĝantaro: 187.343.000 (julio 2011, takso),
    • % urbana: 37% (2000)
    • homoj po kv. km: 181,8 (2000)
    • homoj po kv. km da semotaŭga tero: 673,3 (2000)
    • jara kresko: 2,17% (2000, takso)
    • naskoj: 32,11 po 1000 homoj po jaro (2000, takso)
    • mortoj: 9,51 po 1000 homoj po jaro (2000, takso)
    • migrantoj: -0,9 po 1000 homoj po jaro (2000, takso)
    • mortokvanto de beboj: 82,49 mortoj po 1000 naskoj (2000, takso)
    • infanoj po virino: 4,56 infanoj naskita po virino (2000, takso)
    • meza longeco de vivo: 61,07 jaroj (60,27 viroj, 61,91

virinoj) (2000, takso)


alfabeta: 37,8% (50% viroj, 24,4% virinoj) (1995, takso)

Registaro: de generaloj.
Prezidento: Asif Ali Zardari
sendependeco: la 14-an de aŭgusto 1947 de Britio
organizoj: UNO (1947)
konstitucio: la 10-an de aprilo 1973, nula dum 1977-85 kaj 1999-nun (2002).
korupteco: ?? CPI (10 = honesta, 0,0 = tute korupta) (2000)

Ekonomio: 58 Gd (1998, takso)
po kapo: 0,41 kd (1998, takso)
kreskanta procento: 3,1% (1999, takso)
inflacio: 6% (1999, takso)
senokupa: 7% (1998 kaj 1999)
Valuto: 1 rupee (PRe)

Provincoj

  • Sindujo
  • Beluĉujo
  • Panĝabujo
  • Ĥajber-Paŝtulando

Teritorioj

  • Islamabadio
  • Gilgit-Baltilando
  • Libera Kaŝmiro
  • Federacie Regataj Tribujoj

Ĉefaj urboj

La oficiala ĉefurbo estas Islamabado

La plej grandaj urboj (loĝantaro en milionoj en 2000):

Ĉefaj etnoj

  • panĝaba
  • sinda
  • paŝtua
  • beluĉa
  • muhaĝira (islamanoj, kiuj rifuĝis el Hindio)

Religioj

97 % islamo (77 % sunaismo, 20 % ŝijaismo), 3 % kristanismo, hinduismo kaj aliaj

Lingvoj

La oficialaj lingvoj estas la urdua (simila al la Hinda lingvo, sed literumita per la araba alfabeto) kun 11 milionoj da parolantoj kaj la angla – malnova lingvo de la Brita imperio kaj nuna lingvo de la riĉularo kaj registaro – kun tri milionoj da parolantoj.

Popole:

58 %  panĝaba
9,8 %  sirajki (tiu lingvo parolata en la regiono de Multano estas laŭ kelkaj dialekto de la panĝaba, laŭ aliaj aparta lingvo)
12 %  sinda
8 %  paŝtua
8 %  urduo
3 %  beluĉa

Historio

Pakistano havas longan historion de kolonio kaj civilizacio inkluzivanta la Civilizacio de la Valo de la Induso. La pliparto estis konkerita en la 1-a jarmilo antaŭ nia erao de Persoj kaj Grekoj. Postaj alvenoj inkluzivas la Arabojn, Afganojn, Turkojn, Baluĉojn kaj Mongoloj. La teritorio estis enkadrigita en la brita Raj en la deknaŭa jarcento. Ekde sia sendependeco, la lando spertis periodojn de grava milita kaj ekonomia kresko, kaj periodoj de malstabileco, kun la secesio de Orienta Pakistano (nuntempa Bangladeŝo).

En la lastaj jardekoj Pakistano suferis gravajn problemojn:

  • Eksteraj, ĉar okcidenta regiono estas najbara kaj similkultura kun tiu orienta de Afganio kaj dum ties milito kaj poste okazis movoj en tiu areo. Krome daŭras konflikto kontraŭ Barato pro norda regiono Kaŝmiro.
  • Internaj, ĉar okazis kelkaj militistaj puĉoj kaj mortigoj de politikistoj. Lastatempe, nome en oktobro de 1999 la generalo Pervez Muŝaraf per puĉo forigis la registaron de Naŭaz Ŝarif, en junio 2001 tiu generalo nomis sin prezidento, en aprilo 2002 li venkis ĉe fraŭda referendumo, en la jaro 2004 li ricevis la apogon de Usono kiel pago al la lukto kontraŭ supozataj aliancanoj de Al-Kaida, en oktobro 2007 li venkis en fraŭda balotado, sekvis tumultoj kaj la 27an de decembro de 2007 estis mortigita Benazir Bhutto, ĉefa kandidato de la opozicio.

Kulturo

Pakistano fondiĝis en 1947 por doni hejmlandon al ĉiuj islamanoj de la hinda subkontinento. Fakte estiĝis per la sendependeco de Pakistano ŝtato el du partoj kun multaj diversaj etnoj. Pro la forfalo de orienta Pakistano en 1971, kiu iĝis Bangladeŝo la principo de hejmŝtato por islamanoj tute ne plu validas, ĉar nuntempe Pakistano estas la hejmo al nur malpli ol triono de la 400 milionoj da hindaj islamanoj. La trovo de identeco estas pro tio malfacila daŭre evoluanta procedo en Pakistano.

Same malfacile estas do ankaŭ la difino de "pakistana kulturo". Tiu entenas aŭ ĉiujn kulturajn evoluojn de la ŝtato Pakistano ekde ties estiĝo aŭ la tuton de la kulturoj, kiuj troveblas en la nuntempaj limoj de Pakistano. En la unua kazo la pakistana kulturo rilatas al nur mallonga historia periodo de 60 jaroj. Tia difino, tamen ne justa rilate al la jarmilojn maljuna kulturlando, kio fakte estas grandaj partoj de Pakistano. Tial oni prefere uzu la duan difinon, kvankam ĝi rilatas al geografia areo, kiu neniam reprezentis kulturan aŭ politikan unuon aŭ centron de ĝi. Ankaŭ rimarkindas, ke la nuntempaj ŝtatlimoj disigas plurajn regionajn kulturregionojn kaj identecojn. Tiel kvar el la kvin pli gravaj popoloj – punĝaboj, paŝtunoj, beluĉoj kaj la urdlingva popolo troveblas grandnombre en almenaŭ unu el la najbaraj landoj: punĝaboj kaj urdulingvanoj en Hindujo, paŝtunoj kaj beluĉoj en Afganujo kaj beluĉoj en Irano.

Laŭ sia situo rande de la hinda subkontinento Pakistano montras fortan rilaton al la hinda kulturo, kiun tamen superis la persa-araba. Tiel ekde la 8-a jarcento islamo multe influis kaj troveblas ĉie en la socio nuntempe. Pro la plej juna historio de la ŝato Pakistano, ĝia islama kulturo devas ĉiam esti rigardata rilate al la tradicio de islamo en la tuta subkontinento.

Arkitekturo

Ekzemplo de kunfandiĝo de greka kaj hinda-budhisma esprimmanieroj per la stilo Gandhara: Budho kun Heraklo
Persa konstrustilo: Tombejo de Shah Rukn-i-Alam (14-a jarcento) en Multan
Arkitekturo Mogul: pavilono Naulakha (1633) en la fortikaĵo de Lahore
Mazar-e-Quaid (1970) estas la tombejo de la ŝtatfondinto Ali Jinnah.

Unua urba altkulturo kun grandaj konstruaĵaroj sur la nuntempa areo de Pakistano estis la indusa civilizo meze de la 3-a jarmilo a.K.. Konserviĝis kelkaj konstruaĵoj kiel ruinoj ĝis nun. Arkeologoj elfosis multajn malnovajn urbojn, inter kiuj estis Mohenĝo-Daro, Harapo kaj Kot Diji, kiuj distingiĝis per unuforma, celstreba plano kun larĝaj stratoj kaj tre evoluitaj instalaĵoj por al- kaj for-konduko de akvo kaj necesejoj. La plej multaj de la konservitaj argilbrikaj konstruaĵoj estas loĝejoj aŭ publikaj konstruaĵoj kiel banejoj kaj metiejoj. Monumentaj reprezentadaj aŭ templaj konstruaĵoj kiel konataj el antikva Egiptujo kaj la fruaj civilizoj de Mezopotamio, tute mankas. La arkitekturo de la indusaj urboj spegulas do la "burĝan" econ de la indusa kulturo kun sufiĉe similaj sociaj tavoloj.

Post neniigo de la indusa civilizo ankaŭ arkitekturo preskaŭ neniiĝis. La veda epoko postlasis neniujn arkitektajn atestojn. Verŝajne oni uzis materialojn kiel ligno kaj argilo por konstruado. Nur kun la estiĝo de budhismo estiĝis elstaraj monumentoj, ĉefe religiaj, kiuj postrestis ĝis nun. Aldoniĝis persa kaj greka influoj kaj tiel estiĝis la grekobudhisma stilo, kiu klimaksis ekde la 1-a jarcento p.K. per la stilo Gandhara. En la ĉefurbo de Gandhara, Taxila, en la nordo de Punĝabo troviĝas gravaj restaĵoj de budhismaj stupaoj kaj aliaj konstruaĵoj kun aparte rekoneblaj grekaj-baktraj stileroj, kiel ionikaj pileroj apud ruinoj el aliaj epokoj. Ĉefe bela ekzemplo estas la ruinoj de la budhisma monaĥejo Takht-i-Bahi (ĉirkaŭ 1-a ĝis 7-a jarcento p.K.) en la nordokcidenta limprovinco.

La alveno de islamo en la regiono de la nuna Pakistano en la 8-a jarcento subite haltigis la budhisman arkitekturon kaj preparis la vojon al ĉefe senbilda, per ornamaĵoj esprimiĝanta islama konstruarto. Fruaj moskeoj montras ankoraŭ la araban stilon, kiel la ruino de la moskeo de Banbhore el la jaro 727, la unua islama diejo sur la hinda subkontinento.

Grava patrimonio

Mohenĝo-daro, Damadola

Vidu ankaŭ

Ŝablono:LigoElstara Ŝablono:LigoElstara Ŝablono:LigoElstara