Oekingen: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 21: Linio 21:


==Najbaraj komunumoj==
==Najbaraj komunumoj==
La komunumo Oekingen limas en nordo al [[Subingen]], en oriento al [[Horriwil]], en sudoriento al [[Hersiwil]].
La komunumo Oekingen limas en nordo al [[Subingen]], en oriento al [[Horriwil]], en sudoriento al [[Hersiwil]], en sudo al [[Halten SO|Halten]].


==Trafiko==
==Trafiko==

Kiel registrite je 15:09, 14 okt. 2011

Oekingen
Blazono de Oekingen
Oekingen
komunumo en Svislando
Kantono Soloturno
Distrikto Wasseramt
Koordinatoj  47° 10′ 50″ N 7° 36′ 15″ O / 47.18056 °N, 7.60417 °O / 47.18056; 7.60417 (mapo)Koordinatoj: 47° 10′ 50″ N 7° 36′ 15″ O / 47.18056 °N, 7.60417 °O / 47.18056; 7.60417 (mapo)
Areo 2,45 km²
Alteco 450 m super marnivelo
Poŝtkodo 4566
Komunumkodo 2529
Mapo de Oekingen
vdr

Pri la komunumo

Oekingen estas komunumo en la distrikto Wasseramt en Kantono Soloturno, Svislando. Ĝi havis 758 loĝantojn je la 31-a de decembro 2010.

Geografio

Oekingen situas en la Svisa Mezlando sur la flotebenaĵo de la rivero Emme. Tra la komunumo fluas la rivereto Oesch. La setlejoj de Oekingen komplete kunkreskis kun la sudokcidenta najbarkomunumo Kriegstetten. La komunumo konsistas el la vilaĝo Oekingen kaj la setlejoj Brüggacher, Galgacher, Chöchfeldacher kaj Hauenfeld, kaj kelkaj izolitaj bienoj. La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 2,45 km², de kiuj 24% estas kovritaj de arbaro, 64% servas por agrikulturo kaj 12% por setlado.

Najbaraj komunumoj

La komunumo Oekingen limas en nordo al Subingen, en oriento al Horriwil, en sudoriento al Hersiwil, en sudo al Halten.

Trafiko

En nordo tra Oekingen pasas la kantona vojo de Kriegstetten al Subingen. Tra la vilaĝo mem kondukas konektaj vojoj de Kriegstetten al Horriwil kaj de Kriegstetten al Etziken. La plej proksima alveturejo al la svisa aŭtovojo A1 situas 2 kilometrojn sudokcidente apud Kriegstetten. Sur la teritorio de la komunumo Oekingen ne troviĝas haltejo de publika trafikilo. Tamen la bushaltejoj en la najbara komunumo Kriegstetten atingeblas piede en malmultaj minutoj.

Historio

Notoj kaj referencoj


Eksteraj Ligiloj