Norvega krucmilito: Malsamoj inter versioj
[kontrolita revizio] | [kontrolita revizio] |
Lvh (diskuto | kontribuoj) |
Lvh (diskuto | kontribuoj) |
||
Linio 23: | Linio 23: | ||
Post tiu batalo la norvegaj verŝajne akiris la plej grandajn trezorojn. Ili sekve atakis [[Ibizo|Ibizon]] kaj poste [[Minorko|Minorkon]], sukcese en la du kazoj. Ŝajnas ke la norvegoj evitis ataki la plej grandan balearan insulon, [[Majorko]], verŝajne ĉar ĝi estis tre riĉa kaj bone protektita centro de la sendependa taifa reĝlando.<ref name="Doxey (1996)"/> |
Post tiu batalo la norvegaj verŝajne akiris la plej grandajn trezorojn. Ili sekve atakis [[Ibizo|Ibizon]] kaj poste [[Minorko|Minorkon]], sukcese en la du kazoj. Ŝajnas ke la norvegoj evitis ataki la plej grandan balearan insulon, [[Majorko]], verŝajne ĉar ĝi estis tre riĉa kaj bone protektita centro de la sendependa taifa reĝlando.<ref name="Doxey (1996)"/> |
||
Rakontoj pri ilia sukceso eble estigis la ekspedicion al la Balearoj en [[1113]]-[[1115]].<ref name="Doxey (1996)"/> |
Rakontoj pri ilia sukceso eble estigis la ekspedicion al la Balearoj en [[1113]]-[[1115]].<ref name="Doxey (1996)"/> |
||
===En Sicilio (1109-10)=== |
|||
Printempe de la jaro [[1109]] ili alvenis al [[Sicilio]] (''Sikileyjar''), kie ilin bonvenigis la grafo [[Roger la 2-a (Scicilio)|Roger la 2-a]], kiu tiam estis nur 12 aŭ 13 jarojn aĝa. |
|||
==Bibliografio== |
==Bibliografio== |
Kiel registrite je 08:49, 19 okt. 2011
La norvega krucmilito estis krucmilito de 1107 ĝis 1110, en la periodo post la unua krucmilito kaj estis gvidata de la norvega reĝo Sigurdo la 1-a.[1] Sigurdo estis la unua eŭropa reĝo, kiu krucmilitis en Sanktan Landon kaj neniu el la bataloj de tiu ĉi krucmilito estis perdita. La norvega krucmilito estis ŝajne kondukita kiel la plej fruaj vikingaj atakoj, kvankam la celoj de la norvegoj malsamis en tiu epoko.[2]
La vojaĝo al Jerusalemo
De Norvegujo al Anglujo (1107-08)
Sigurdo kaj liaj homoj velŝipis for de Norvegujo en aŭtuno de la jaro 1107. Partoprenis ĉirkaŭ sesdek ŝipoj kaj eble ĉirkaŭ 5.000 viroj.[2] Aŭtune ili alvenis en Anglujo, kie regis Henriko la 1-a. Sigurdo kaj liaj viroj restis en Anglujo dum la tuta vintro, kaj forveturis en la printempo de la jaro 1108 per ŝipo okcidenten.
En Iberujo (1108-09)
Post pluraj monatoj ili alvenis al la urbo de Santiago de Compostela (Jakobsland)[3] en la reĝlando Galegujo (Galizuland), kie la loka reganto permesis al ili resti dum la vintro. Tamen kiam alvenis la vintro okazis nutraĵmanko, pro kio la estro rifuzis vendi nutraĵojn kaj varojn al la norvegoj. Sigurdo kunvenigis sian armeon, atakis la kastelon de la estro kaj prenis ĉion, kio estis tie.
Dum la vojaĝo la norvegoj renkontis grandan piratan mararmeon de galeroj, kiu serĉis pacemajn komercŝipojn forrabotajn. Sigurdo direktis siajn ŝipojn rekte al la piratoj kaj atakis ilin. Post nur mallonga tempo ĉiuj piratoj estis aŭ mortigitaj aŭ forfuĝintaj kaj Sigurdo akiris ok el iliaj ŝipoj.
Post tio ili alvenis al kastelo en Al-Andalus nomata Sintra (kastelo de la maŭroj, la nuna Sintra en Portugalujo), kies nomo devenas eble de Colares, kiu situas pli proksime al la maro. Ili konkeris la kastelon kaj mortigis ĉiujn virojn, ĉar ili rifuzis baptiĝi. Sekve ili velŝipis al Lisbono, taksata tiam la limo inter la kristana kaj la islama Iberujo. Ili gajnis sian trian batalon kaj akiris grandajn trezorojn.
La kvara batalo estis gajnita en la urbo de Alkasse (eble Alcácer do Sal[3]), kie ili mortigis tiom da homoj, ke laŭdire la urbo restis malplena poste. Ankaŭ tie ili gajnis multajn trezorojn.
Sur la Balearoj (1109)
Post alia gajnita batalo kontraŭ piratoj ŝipanta tra la Ĝibraltara Markolo (Norfasund), ili pluvojaĝis laŭ la lando de la saracenoj (Serkland)[3] al la Mediteraneo (Griklands hafi), kaj alvenis al la Balearoj. En la tiama epoko kristanaj taksis la Balearojn simplan piratan havenon kaj sklavocentron. La norvegaj atakoj estas la unuaj registritaj kristanaj atakoj al la islamaj Balearoj (kvankam pli malgrandaj atakoj certe jam okazis antaŭe).[3]
Alteriĝinte en la unua loko, Formentero, ili renkontis grandan nombron de Blåmenn (bluaj aŭ nigraj viroj) kaj Serkir (saracenoj)[3], kiuj loĝis en kaverno. La rakonto de la batalo estas la plej detala de la tuta krucmilito kaj verŝajne estis la plej notinda historia evento en la historio de la malgranda insulo.[3] Post tiu batalo la norvegaj verŝajne akiris la plej grandajn trezorojn. Ili sekve atakis Ibizon kaj poste Minorkon, sukcese en la du kazoj. Ŝajnas ke la norvegoj evitis ataki la plej grandan balearan insulon, Majorko, verŝajne ĉar ĝi estis tre riĉa kaj bone protektita centro de la sendependa taifa reĝlando.[3] Rakontoj pri ilia sukceso eble estigis la ekspedicion al la Balearoj en 1113-1115.[3]
En Sicilio (1109-10)
Printempe de la jaro 1109 ili alvenis al Sicilio (Sikileyjar), kie ilin bonvenigis la grafo Roger la 2-a, kiu tiam estis nur 12 aŭ 13 jarojn aĝa.
Bibliografio
- Riley-Smith, Jonathan. The First Crusade and the Idea of Crusading.
- Heimskringla or The Chronicle of the Kings of Norway - Saga of Sigurd the Crusader and His Brothers Eystein and Olaf. Online Medieval and Classical Library Release.
(Old Norse: [1])